Hekabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

(En la PIV oni legas Hekub/o)

Hekabo
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Trojaninoj
Hekubo
Eneado
Informoj
Sekso ina
Nacieco Trojo
Okupo reĝino
Patro Dymas
Patrino Telecleia
Gefratoj Asius • Theano
Edzo/Edzino Priamo
Kunulo Apolono
Infanoj KasandraHektoroParisoPoliksenaTroilo • Theano • DeifoboHelenoLaodico • Creusa • Polydorus • Ilione • Antiphus • Polites • Hipponous • Agathon
vdr

Hekabo (helene Ἑκάβη, latine Hecuba) estis en la helena mitologio filino de la frigia reĝo Dimanto, edzino de la lasta reĝo de Trojo Priamo.

Hektoro arme vestas sin en alesto de Priamo kaj Hekabo, amforo proksimume el la jaro 510 a.K., Vulci

La unua edzino de Priamo estis Arisba, filino de la profetanto Meropso. Ŝi naskis al li filon Esakon, kiu ankaŭ havis talenton por profetado. Pli poste, antaŭ naskiĝo de la reĝido Pariso, li avertis, ke tiu ĉi filo fariĝos kaŭzo de la troja pereo.

Hekabo estis la dua edzino de Priamo, ŝi estis tre majesta kaj nobla reĝino. Ŝi donis al la reĝo dek naŭ filojn. La unua estis Hektoro, aŭdaca batalanto kaj la supera komandanto de la troja militistaro. La pluaj nomiĝis Deifobo, Heleno, Polito, sed la plej konata estas Pariso. Li decidis kverelon de tri diinoj, kiu el ili estas la plej bela. Poste li de la sparta reĝo Menelao forrabis belan edzinon Helena. Tiu ĉi evento bruligis koleron de grekoj. Frato de Menelao Agamemno, la reĝo de Mikeno, kolektis grandan militistaron de grekoj kaj per 1186 ŝipoj kaj centmilo da viroj eknavigis en la militon kontraŭ Trojo. Ĝi finiĝis post dek jaroj per totala malvenko de trojanoj kaj pereo de la urbo.

Polikseno estis filino de la troja reĝo Priamo kaj ties edzino Hekabo. Ŝiaj fratoj estis Pariso kaj Hektoro, fratino Kasandra. Post konkero de Tebo fare de Aĥajoj ŝi estis oferita sur tombo de Aĥilo fare de lia filo Neoptolemo.

Sorto de la reĝino Hekabo estis kruela: ŝi postvivis ĉiujn siajn filojn, ili falis en la milito. Antaŭ ŝiaj okuloj Neoptolemo, filo de la greka heroo Aĥilo, barbare mortigis ŝian edzon, maljunan reĝon Priamon.

Post kompleta falo de Trojo fariĝis Hekabo batalakiro de itaka reĝo Odiseo, sed ŝi poste baldaŭ mortis. Estas legendoj, kiuj sciigas, ke Hekabo forpereis kiel hundo. Ŝi antaŭ la milito konfidis al sia bofilo Polimestoro la neplenkreskan filon Polidoron. Post pereo de Trojo Polimestoro murdis lin, por ke li atingu trojan oron. Hekabo Polimestoron venĝe murdis kaj estis pro tiu ĉi faro de dioj punita per kruela morto.

Rebrilo en arto[redakti | redakti fonton]

  • en Iliado de Homero estas la reĝino Hekabo modelo de virino kaj patrino. Ŝi estas priskribita ankaŭ en ĉiuj sekvantaj verkoj pri troja milito.
  • memstara verko estas dramo de Eŭripido Hekabo (el la jaro 423 a.K.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]