Troilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
A helmeted figure emerges from behind a fountain, topped with two lions. That is being approached from the other side by an unarmoured rider. Below the horse is a setting sun. Painted underneath this scene are trees shown in different seasons of the year.
Aĥilo (maldekstre) embuskas Troilon (ĉevalrajde, dekstre). Etruska fresko, Tombo de la bovoj, Tarquinia, 530–520 a.K.

Troilo, Trojlo, TroilosTrojlos (en antikva greka: Τρωΐλος, translit. Troïlos; en Latino: Troilus) estas legenda rolulo asocia kun la historio de la Troja Milito. La unua survivanta referenco al li estas en la verko de Homero nome Iliado, kiu laŭ kelkaj fakuloj estis fakte komponita de bardoj kaj kantita fine de la 9a aŭ en la 8a jarcento a.K.[1]

En Greka mitologio, Troilo estas juna Troja princo, unu el la filoj de la reĝo Priamo (aŭ de Apolono) kaj Hekabo. Profetaĵoj ligis la faton de Troilo al tiu de Trojo kaj tiele li estis embuskita kaj murdita de Aĥilo. Sofoklo estis unu el la verkistoj kiuj rakontis tiun historion. Ĝi estis populara temo ankaŭ inter artistoj tiame. Antikvaj verkistoj traktia Troilon kiel la epitomon de mortinta filo plorita de siaj gepatroj. Li estis rigardita ankaŭ kiel modelo de junmaskla beleco.

En la versioj de la okcidenteŭropa Mezepoko kaj Renesanco de la legendo, Troilo estas la plej juna el la kvin legitimaj filoj de la reĝo Priamo kun Hekabo. Spite sian junecon li estas unu el la ĉefaj militestroj de la Troja Milito. Li mortas en batalo kontraŭ Aĥilo. En populara aldono al la historio, originita en la 12a jarcento, Troilo enamiĝas kun Kresido, kies patro estis dizertinta al la Grekoj. Kresido promesas ĉiamdaŭran amon, sed kiam ŝi estis sendita al la grekoj kiel parto de interŝanĝo de otaĝoj, ŝi tuj kuniĝas al la greka heroa militisto Diomedo.

Geoffrey Chaucer kaj Shakespeare estas inter la aŭtoroj kiuj verkis rakontojn de la historio de Troilo kaj Kresido. Ene de la mezepoka tradicio, Troilo estis konsiderata kiel modelo de la fidela korteza amanto kaj ankaŭ de la virta pagana kavaliro. Kiam la modo de la korteza amo fadis, lia fato estis rigardita malpli simpatie.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pierre Vidal-Naquet, Le monde d'Homère, Perrin 2000, p19