Geoffrey Chaucer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Geoffrey Chaucer
Geoffrey
Geoffrey Chaucer
Persona informo
NomoGeoffrey Chaucer
Dato de naskiĝo1340
Loko de naskiĝoLondono
Dato de morto25-a de oktobro 1400
Loko de mortoLondono
Okupojpoeto kaj verkisto
Aĝo je morto60
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Geoffrey Chaucer ([ĉose(r)] ; naskiĝis en 1340, en Londono, mortis la 25-an de oktobro 1400, en Londono) estis brita poeto kaj verkisto

Giovanni Boccaccio estis grava influo por Geoffrey Chaucer.
Portreto de Chaucer de manuskripto de Thomas Hoccleve, kiu persone konis Chaucer, tiel ĝi estas verŝajne preciza.
Chaucer kiel pilgrimanto de la manuskripto Ellesmere.
Canterbury Tales, sur ligno, 1484.
Chaucer estis la unua kiu estis entombigita ĉe la Poetangulo de la Abatejo Westminster.

Li estis krom la ĉefa poeto de la meza angla lingvo (1100-1450) ankaŭ filozofo kaj diplomato. Li estis la unua kiu estis entombigita ĉe la Poetangulo de la Abatejo Westminster.

Lia majstra verko estis The Canterbury Tales ("La rakontoj de Canterbury"). Li estis influita de Boccaccio kaj laŭvice influis Ŝekspiron.

Li famiĝis ankaŭ kiel alkemiisto kaj astronomo kaj komponis traktaton pri astrolabo dediĉita al sia filo dekjaraĝa nome Lewis. Inter liaj verkoj elstaras La libro de la dukino (The Book of the Duchess), La Famodomo (House of Fame), la La legendo de la bonaj virinoj (The Legend of Good Women) kaj Troilo kaj Kresido (Troilus and Criseyde), sed Chaucer estas konata ĉefe pro "La rakontoj de Canterbury" (The Canterbury Tales). Chaucer ludis gravan rolon en la legitimado de la meza angla en epoko kiam la literaturaj lingvoj hegemoniaj en Anglio estis ankoraŭa kaj la franca kaj la latina.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni ne certas pri lia naskojaro, sed oni supozas, ke tio okazis ĉirkaŭ 1340. Lia patro - John Chaucer - kaj lia avo estis vinkomercistoj en Londono, sed la patro servis ankaŭ la reĝon kaj partoprenis en armea ekspedicio de Eduardo la 3-a al Antverpeno. La familia nomo derivas el la franca vorto chausseur, kiu signifas "ŝuisto". En 1324 la patro de Geoffrey, John, estis rabita de onklino kiu havis esperon edzigi lin al sia filino kiel klopodo pluteni posedaĵon en Ipswich. Sekve tiu onklino estis enkarcerigita kaj la monpuno de 250 pundoj sugestas, ke la familio estis iome riĉa, ĉu burĝa aŭ elita. John Chaucer edziĝis al Agnes Copton, kiu en 1349 heredis posedaĵojn kiuj inkludis 24 vendejojn en Londono flanke de sia onklo, Hamo de Copton, kiu estis monerstampisto en la Turo de Londono.

Dum la registroj pri la vivoj de poetoj samtempaj al Chaucer kiaj William Langland aŭ la Poeto de Gawain estas praktike neekzistantaj, la oficiala vivo de Chaucer, ĉar li estis publika funkciulo, troviĝas tre bone dokumentita per ĉirkaŭ 500 artikoloj verkitaj kiuj atestas lian karieron. La unua de la "Registroj de la vivo de Chaucer" aperis jam en 1357, en la familiaj kalkuloj de Isabel de Burgh, grafino de Ulster, kiam li iĝis paĝio de tiu nobelulino danke al la rilatoj de lia patro.[1] Tiuepoke li laboris ankaŭ kiel kortegano, diplomato kaj publika funkciulo kaj ankaŭ por la reĝo kolektante kaj inventariante reciklotan rubon.

Poste en 1359 dum la unuaj fazoj de la Centjara milito, Eduardo la 3-a de Anglio invadis Francion kaj Chaucer veturis kun la edzo de Isabel, nome Leonel de Antverpeno formante parton de la angla armeo. Chaucer batalis en Francio en la reĝa armeo kaj militkaptiĝis ĉe la sieĝo de Reims en 1360. Oni pagliberigis lin kontraŭ 16 pundoj[2] nome konsiderinda monkvanto tiam, kaj Chaucer iĝis post liberigo kuriero inter Calais kaj Londono (post la paco). Tiele li eble veturis tra Francio, Hispanio kaj Flandrio kaj eble kiel pilgrimanto al Santiago de Compostela.

Li edziĝis en ĉ. 1366 kun Philippa Roetot, servistino de la reĝino Filipa de Henao kaj fratino de Katalina de Roet-Swynford, kiu fakte iĝos lia tria edzino ĉirkaŭ 1396. Ne klaras kiom da gefiloj havis la paro Chaucer-Roet sed kutime oni indikas tri aŭ kvar. Unu el ili, Thomas Chaucer, havis elstaran karieron kiel ĉefservisto de kvar reĝoj, mesaĝisto en Francio kaj prezidento de la Ĉambro de komunuloj. Filino de Thomas, nome Alice, edziĝis al Vilhelmo de la Pole kaj pranepo de Thomas, nome Johano de la Pole estis proklamita heredanto fare de Rikardo la 3-a de Anglio antaŭ ties elpostenigo. El aliaj de la gefiloj de Geoffrey probable unu, nome Elizabeth Chaucy, estis monaĥino en la Abatejo de Barking.[3][4] Eble alia filino, nome Agnes Chaucer estis akompanservistino dum la kronigo de Henriko la 4-a (Anglio). Oni konservas ankaŭ registrojn de alia filo, Lewis Chaucer, el kiu oni posedas malmultan informon.

Probable, Chaucer studis juron ĉe Inner Temple (nome lernejo por advokatoj). En 1367 li estis dungita kiel kortega oficisto ĉe Eduardo la 3-a kaj ricevis ĉiujaran renton. En 1368 li ĉeestis al geedziĝo de Leonel de Antverpeno kun Violante Visconti, filino de Galeazzo la 2-a Visconti, en Milano. Ankaŭ aliaj gravaj verkistoj ĉeestis kiaj Jean Froissart kaj Petrarca. Dum tiu epoko oni supozas, ke Chaucer verkis sian unuan poemon "La libro de la dukino" (Book of the Duchesse) honore de Blanka de Lankastro, unua edzino de Johano de Gento, kiu mortis pro pesto en 1369. Li agadis en 1368 en diplomatia servo, soldatservis en 1369 en Francio.

En 1370, Chaucer veturis al Pikardio kiel parto de militekspedicio kaj vizitis ankaŭ Ĝenovon kaj Florencon en 1373. Kelkaj fakuloj kiaj Skeat, Boitani kaj Rowland[5] sugestas, ke dum tiu veturado al Italio li renkontiĝis kun Petrarca aŭ Boccaccio kaj ke unu aŭ ambaŭ el tiuj enkondukis lin al la itala mezepoka poeziarto, per la formoj kaj historioj kiujn poste li uzos en sia verko.[6] En 1377 li faris aliajn veturon iom misteran, kaj dokumentoj postaj sugestas, ke temas pri misio kun Jean Froissart por aranĝi la geedziĝon inter la estonta reĝo Rikardo la 2-a de Anglio kun franca princino cele finigi la Militon de Cent Jaroj. Se vere tiu estis la celo de la veturo, tiu ne estis tiom sukcesa ĉar tiu geedziĝo neniam okazis.

En 1374 li akiris propran loĝejon en Londono kaj oni nomumis lin havena inspektoro pri dogano, imposto de krudaj kaj tanitaj ledoj kaj lano la 8an de junio de 1374,[7] en kiu posteno li pluis dekdu jarojn kaj eble tiam li verkis siajn plej famajn verkojn. En 1378, Rikardo la 2-a sendis Chaucer kiel (sekreta) delegito al Visconti kaj al John Hawkwood, nome kondotiero en Milano. Oni sugestis, ke Hawkwood estis la inspiraĵo sur kiu Chaucer baziĝis por sia rolulo de la Kavaliro en la "Rakontoj de Canterbury", ĉar ties priskribo estas simila al unu de la condottiero de la 14a jarcento. Ĝenerale dum tiuj vojaĝoj en Italion, li konatiĝis kun verkoj de Dante, Petrarca kaj Boccaccio kaj ĉefe tiu laste menciita tre impresis lin (House of Fame).

Portreto de Chaucer farita en la 19a jarcento.

Oni akuzis lin en 1380 pri seksperforto kaj forrabo de iu Cecilia Chaumpaigne, sed li pruviĝis senkulpa kaj tio ne tuŝis lian reputacion. Li plu laboris en la havena doganofico kaj en 1382 kontrolis ankaŭ jam la vinon kaj aliajn produktojn. Li ekde 1386 ne plu laboris tie kaj translokiĝis al Greenwich. Chaucer ŝajne translokiĝis ankaŭ al Kent, kaj estis unu el packomisiitoj el Kent, en tempo kiam oni timis francan invadon. Li iĝis ankaŭ membro de la parlamento el Kent en 1386. Ne estas referenco posta al tiu dato pri Philippa, edzino de Chaucer, pro kio oni supozas, ke ŝi estis mortinta en 1387. Chaucer trapasis la insurekcion de la kamparanoj kaj de la Lords Apellants, kiujn plej verŝajne Geoffrey konis tre bone, el kiuj almenaŭ kelkaj estis ekzekutitaj pro tio.

La juna Rikardo la 2-a nomumis lin en julio de 1389 al prizorgisto de la reĝaj konstruaĵoj (ekz. la Turo de Londono, la Westminster-palaco, la kapelo Sankta Georgo ktp.). Dum lia dujara agado, oni plurfoje prirabis lin kaj unufoje batadis. Poste iĝis ĉef-arbaristo de reĝa ĉasejo en North Petherton, Somerset, en la 22-a de junio de 1391 kaj restis en tiu pozicio ĝis la morto. Oni supozas, ke Chaucer finlaboris por la "La Rakontoj de Canterbury" iam fine de la 1390-aj jaroj.

Tuj post la elpostenigo de Rikardo la 2-a, en 1399, la historia informo pri Chaucer ekmalaperas. La lastaj kaj malmultaj registroj pri lia vivo temas pri la renovigo de lia pensio fare de la nova reĝo, kaj pri la luado de loĝejo ĉe la Abatejo de Westminster en la 24-a de decembro de 1399.[8] Kvankam Henriko la 4-a renovigis la salajron atribuitan al Chaucer fare de Rikardo, la poemo de Chaucer The Complaint of Chaucer to his Purse (plendo de Ch. al lia monujo) sugestas, ke eble tiu mono neniam estis pagita. La lasta mencio en la registroj pri Chaucer estas de la 5a de junio de 1400, kiam li ricevis ŝulditan monkvanton.

Oni supozas, ke li mortiĝis ial la 25-a de oktobro de 1400, sed sencerte ĉar la informo devenas el skribaĵo sur lia tombo, farita post pli ol cent jaroj post lia morto. Chaucer estis entombigita en la Abatejo de Westminster en Londono, laŭ sia rajto kiel loĝanto de la ĉirkaŭo. En 1556, liaj restoj estis translokigitaj al pli ornamita tombo, tiele ke Chaucer, iĝis la unua verkisto entombigita en la areo nune konata kiel "Angulo de la poetoj".

Religiaj kredoj[redakti | redakti fonton]

La sinteno de Geoffrey Chaucer rilate al "la Eklezio" ne estu konfuzenda kun sia sinteno rilate al Kristismo. Chaucer ŝajne respektis kaj admiris sincerajn kristanojn (kaj estis tio li mem), kvankam li agnoskis, ke multaj personoj en la eklezio de sia epoko estis aĉeteblaj kaj koruptaj.[9] En sia "malkonfeso" Chaucer verkas "nune mi petas ĉiujn kiuj aŭdis tiun traktateton [Canterbury Tales], aŭ legis ĝin, ke se estas io en ĝi kiu plaĉis al ili, ke ili danku pro tio nian Senjoron Jesukriston, el kiu venas ĉiu kompreno kaj bono."[10]

Literaturaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Portreto de Chaucer (16a jarcento), f.1 – BL Add MS 5141
Titolpaĝo de la fama verko de Geoffrey Chaucer nome Canterbury Tales, eble fare de Adam Pinkhurst, ĉ. 1400

La unua ĉefa verko de Chaucer, nome The Book of the Duchess, estis elegio por Blanka de Lankastro (kiu mortis en 1368). Eble tiu verko estis mendita de ŝia edzo Johano de Gento, ĉar li atribuis al Chaucer ĉiujaran pagon de 10 pundoj la 13an de Junio 1374. Tio ŝajne metis la verkadon de The Book of the Duchess inter la jaroj 1368 kaj 1374. Du aliaj fruaj verkoj de Chaucer estis Anelida and Arcite kaj The House of Fame. Chaucer verkis multajn el siaj ĉefaj verkoj en fekunda periodo kiam li havis la postenon de dogankontrolisto de Londono (1374 al 1386). Liaj Parlement of Foules, The Legend of Good Women kaj Troilus and Criseyde datas el tiu epoko. Oni supozas, ke komence de la 1380-aj jaroj li ekverkis la verkon pro kiu li estas plej bone konata – nome The Canterbury Tales, kolekto de rakontoj rakontitaj fare de fikciaj pilgrimantoj survoje al la katedralo de Canterbury; rakontoj kiuj helpos formi la anglan literaturon.

The Canterbury Tales kontrastas kun alia literaturo de la periodo pro la naturalismo de sia rakontostilo, la varieco de rakontoj kiujn la pilgrimantoj rakontas kaj la variaj roluloj kiuj estas la pilgrimantoj. Multaj el la historioj rakontitaj de la pilgrimantoj ŝajnas kongrui kun ties individuaj karakteroj kaj sociaj tavoloj, kvankam kelkaj el la historioj ŝajnas ne kongrui kun ties rakontantoj, eble kiel rezulto de la nekompletigita stato de la verko. Chaucer baziĝis sur la reala vivo por sia elekto de pilgrimantoj: la gastejestro kunhavas la nomon de tiutempa posedanto de gastejo en Southwark, kaj oni sugestis real-vivajn identecojn por la Edzino de Bath, la Komercisto, la Juristo kaj la Studento. La multaj laboroj kiuj Chaucer faris en la mezepoka socio — paĝio, soldato, mesaĝisto, kortegoservisto, burokrato, laborestro kaj administristo — probable eksponis lin al multaj el la tipoj de personoj kiujn li priskribis en la Rakontoj. Li kapablis montri ties parolmanierojn kaj satirigi ties kutimojn en tio kio iĝos poste populara literaturo.

La verkoj de Chaucer estas foje grupigitaj en unue franca periodo, poste itala periodo kaj fine angla periodo, ĉar Chaucer estis influita de la literaturoj de tiuj landoj unu post alia. Certe Troilus and Criseyde estas verko de meza periodo kun ligo al la formoj de itala poezio, malmulte konatas en Anglio tiame, sed al kiu Chaucer estis probable eksponita dum siaj oftaj veturoj pro kortegaj aferoj. Aldone, ĝia uzado de klasika temo kaj ĝia prilaborita, kortega lingvaĵo metas ĝin aparte kiel unu el liaj plej kompletaj kaj bone formitaj verkoj. En Troilus and Criseyde Chaucer baziĝis klare sur sia fonto, nome Boccaccio, kaj sur la malfrulatina filozofo Boecio. Tamen, estis en The Canterbury Tales kie li fokusiĝis al anglaj temoj, kun maldecaj anekdotoj kaj ŝercoj kaj respektitaj figuroj ofte konstruitaj humore, kio plifirmigis lian reputacion.

Chaucer tradukis ankaŭ gravajn verkojn kiel la Konsolo de filozofio de Boecio kaj La romano de la rozo de Guillaume de Lorris (etendita de Jean de Meun). Tamen, kvankam multaj fakuloj asertas, ke Chaucer ja tradukis parton de la teksto de la Romano de la rozo kiel The Romaunt of the Rose, aliaj postulas, ke tio estis efektive malpruvita. Multaj el liaj aliaj verkoj estis tre izolaj tradukoj de, aŭ simple bazitaj sur, verkoj el kontinenta Eŭropo. Estis en tiu rolo ke Chaucer ricevis kelkajn el siaj pli fruaj kritikaj laŭdoj. Eustache Deschamps verkis baladon pri la granda tradukisto kaj nomis sin mem "urtiko en la poezia ĝardeno de Chaucer". En 1385 Thomas Usk faris ardan mencion de Chaucer, kaj ankaŭ John Gower, la ĉefa poezia rivalo de Chaucer en lia epoko, laŭdis lin. Tiu referenco estis poste eldonita el la verko de Gower nome Confessio Amantis kaj estis sugestita de unu eldonisto[11] ke tio estis farita pro malkongruo inter ili, sed plej verŝajne tio okazis simple nur pro stilaj necesoj.

Alia grava verko de Chaucer estis lia Treatise on the Astrolabe, eble pro sia propra filo, kiu priskribas la formon kaj uzon de tiu ilo detale kaj ĝi estas foje citita kiel la unua ekzemplo de teknika verko en angla lingvo. Kvankam multo de la teksto povis veni el aliaj fontoj, la traktaĵo indikas ke Chaucer estis fakulo pri scienco aldone al sia literatura talento. Alia scienca verko malkovrita en 1952, Equatorie of the Planetis, havas lingvaĵon kaj manskribon similan al kelkaj konsideritaj kiel de Chaucer kaj ĝi pluigas multajn el la ideoj de Astrolabo. Krome, ĝi enhavas ekzemplon de frua ĉifrado en Eŭropo.[12] Tamen la atribuo de tiu verko al Chaucer estas ankoraŭ necerta.

Influoj[redakti | redakti fonton]

Literatura[redakti | redakti fonton]

Portreto de Chaucer de la 19a jarcento.

Ke la verkaro de Chaucer estis sufiĉe disvastigita estis atestita ĉar multaj poetoj kiuj imitis aŭ respondis al liaj verkoj. John Lydgate estis unu el la plej fruaj poetoj kiuj verkis pluigaĵojn de la nefinitaj Rakontoj de Chaucer dum la verko de Robert Henryson nome Testament of Cresseid kompletigas la historion de Kriseido kiun Chaucer lasis senfina en sia Troilus and Criseyde. Multaj el la manuskriptoj de la verkoj de Chaucer enhavas materialon el tiuj poetoj kaj postaj konsideroj fare de la poetoj de la romantisma epoko estis kondiĉitaj pro ilia malsukceso distingi la postajn "aldonojn" el la originalo de Chaucer. Verkistoj de la 17a kaj 18a jarcentoj, kiel John Dryden, admiris Chaucer pro liaj historioj, sed ne pro liaj ritmoj kaj rimoj, ĉar malmultaj kritikistoj povis tiam legi mezanglan kaj krome la teksto estis miskomponita fare de presistoj, kiuj lasis ioman mirindan fuŝon.[13] Ne estis ĝis la fino de la 19a jarcento kiam la oficiala kanona verkaro de Chaucer, kiu estas akceptita nuntempe, estis decidita, ege kiel rezulto de la laboro de Walter William Skeat. Ĉirkaŭ deksep kvin jarojn post la morto de Chaucer, The Canterbury Tales estis elektita de William Caxton kiel unu el la unuaj libroj kiuj estus presendaj en Anglio.

Anglalingva[redakti | redakti fonton]

Chaucer estas foje konsiderata la fonto de la anglalingva nacia tradicio. Liaj atingoj por la lingvo povas esti vidita kiel parto de ĝenerala historia tendenco al la kreado de nacilingva literaturo, laŭ la ekzemplo de Dante, en multaj partoj de Eŭropo. Paralela tendenco dum la vivo de la propra Chaucer mem okazis en Skotlando pere de la verko de sia iom pli frua samtempulo, John Barbour, kaj povus esti eĉ pli ĝenerala, kiel estis evidentigita pere de la ekzemplo de la Perla Poeto en la nordo de Anglio.

Kvankam la lingvaĵo de Chaucer estas multe pli proksima al la Moderna Angla ol la teksto de Beowulf, tiel ke (malkiel ĉe tiu de Beowulf) parolanto de Moderna Angla kun granda vortotrezoro de arkaikaj vortoj povis kompreni ĝin, ĝi estas tiom diferenca ke plej el la publikaĵoj modernigas sian lingvaĵon. Jene estas ekzemplo de la prologo de La rakonto de la alvokisto kiu komparas la tekston de Chaucer kun moderna traduko:

Balade to Rosemounde.
Origina teksto Moderna traduko
This frere bosteth that he knoweth helle, This friar boasts that he knows hell,
And God it woot, that it is litel wonder; And God knows that it is little wonder;
Freres and feendes been but lyte asonder. Friars and fiends are seldom far apart.
For, pardee, ye han ofte tyme herd telle For, by God, you have ofttimes heard tell
How that a frere ravyshed was to helle How a friar was taken to hell
In spirit ones by a visioun; In spirit, once by a vision;
And as an angel ladde hym up and doun, And as an angel led him up and down,
To shewen hym the peynes that the were, To show him the pains that were there,
In al the place saugh he nat a frere; In all the place he saw not a friar;
Of oother folk he saugh ynowe in wo. Of other folk he saw enough in woe.
Unto this angel spak the frere tho: Unto this angel spoke the friar thus:
Now, sire, quod he, han freres swich a grace "Now sir", said he, "Have friars such a grace
That noon of hem shal come to this place? That none of them come to this place?"
Yis, quod this aungel, many a millioun! "Yes", said the angel, "many a million!"
And unto sathanas he ladde hym doun. And unto Satan the angel led him down.
–And now hath sathanas, –seith he, –a tayl "And now Satan has", he said, "a tail,
Brodder than of a carryk is the sayl. Broader than a galleon's sail.
Hold up thy tayl, thou sathanas!–quod he; Hold up your tail, Satan!" said he.
–shewe forth thyn ers, and lat the frere se "Show forth your arse, and let the friar see
Where is the nest of freres in this place!– Where the nest of friars is in this place!"
And er that half a furlong wey of space, And before half a furlong of space,
Right so as bees out swarmen from an hyve, Just as bees swarm out from a hive,
Out of the develes ers ther gonne dryve Out of the devil's arse there were driven
Twenty thousand freres on a route, Twenty thousand friars on a rout,
And thurghout helle swarmed al aboute, And throughout hell swarmed all about,
And comen agayn as faste as they may gon, And came again as fast as they could go,
And in his ers they crepten everychon. And every one crept into his arse.
He clapte his tayl agayn and lay ful stille. He shut his tail again and lay very still.[14]

Kritika konsidero[redakti | redakti fonton]

Dekomenca kritikistaro[redakti | redakti fonton]

La poeto Thomas Hoccleve, kiu plej verŝajne renkontiĝis kun Chaucer kaj konsideris lin sian modelon por roluloj, nomis Chaucer kiel "the firste fyndere of our fair langage."[15] John Lydgate referencis al Chaucer ene de sia propra teksto The Fall of Princes kiel la "lodesterre … off our language".[16] Ĉirkaŭ du jarcentoj poste, Sir Philip Sidney laŭdis Troilus and Criseyde en sia propra Defence of Poesie.[17]

Manuskriptoj kaj publiko[redakti | redakti fonton]

La granda nombro de survivanraj manuskriptoj de la verkoj de Chaucer estas atestilo de la longdaŭra intereso en lia poezio jam antaŭ la alveno de la presilo. Estas 83 survivantaj manuskriptoj nur de la Kanterburaj Rakontoj (ĉu tute ĉu parte), kaj dekses de Troilo kaj Kresido, inklude la personan kopion de Henriko la 4-a.[18] Kalkulinte la detruaĵojn fare de la tempo, plej verŝajne tiuj survivantaj manuskriptoj reprezenta centojn kiuj poste perdiĝis. La origina publiko de Chaucer estis klera, kaj eble inkludis virinojn same kiel virojn de la supraj sociaj klasoj. Antaŭ lia morto mem en 1400, la publiko de Chaucer estis komencinta inkludi membrojn de klerajn, mezajn kaj komercistajn klasojn, kio inkludis multajn simpatiantoj de Lolardismo kio povus inklufi ankaŭ homojn pretajn legi Chaucer kiel unu el sia propra movado, partikulare en liaj satirajn verkoj pri monaĥoj, pastroj, kaj aliaj ekleziuloj. En 1464, John Baron, terposedanta farmisto de Agmondesham, venis antaŭ John Chadworth, episkopo de Lincoln, kun akuzoj ke li estas Lolardisma herezulo; li konfesis, ke pi posedas "boke of the Tales of Caunterburie" (libron de la Rakontoj de Kanterburi) inter aliaj suspektindaj volumoj.[19]

Presitaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

William Caxton, nome la unua angla presisto, estis respondeca pri la unuaj dufoliaj eldonoj de The Canterbury Tales kiuj estis publikigitaj en 1478 kaj 1483.[20] La dua presaĵo de Caxton, je sia propra konto, fariĝis ĉar kliento plendis, ke la presita teksto diferencis el manuskripto kiun li konis; Caxton komplezeme uzis la manuskripton de tiu kliento kiel sia fonto. Ambaŭ eldonoj de Caxton portas la ekvivalenton de manuskripta aŭtoritato. La eldono de Caxton estis represita de lia sukcedanto, nome Wynkyn de Worde, sed tiu eldono ne havas sendependan aŭtoritaton.

Richard Pynson, nome la Presisto de la Reĝo sub Henriko la 8-a dum preskaŭ dudek jaroj, estis la unua kiu kolektis kaj vendis ion kiu similis eldonon de la kolektitaj verkoj de Chaucer, enkondukante en la procezon kvin antaŭe presitajn tekstojn kiujn oni konas nun kiel ne de Chaucer. (La kolekto estas fakte tri apartaj presitaj tekstoj, aŭ kolektoj de tekstoj, kunbinditaj kiel unusola volumo.) Estas verŝajna konekto inter la produkto de Pynson kaj tiun de William Thynne, nur ses jarojn posta. Thynne havis sukcesan karieron el la 1520-aj jaroj ĝis lia morto en 1546, kiam li estis unu el la mastroj de la reĝa domo. Liaj eldonoj de Chaucers Works en 1532 kaj en 1542 estis la unuaj ĉefaj kontribuaĵoj al la ekzisto de amplekse agnoskita kanono de Chaucer. Thynne reprezentas sian eldonon kiel libro patronigita de kaj subtenita de lareĝo kiu estas laŭdita en la enkonduko fare de Sir Brian Tuke. La kanono de Thynne portis la nombron de apokrifaj verkoj asociaj kun Chaucer al totalo de 28, kvankam tio ne estis lia intenco. Same kiel ĉe Pynson, post inkluditaj en la Works, pseŭdoepigrafiaj tekstoj staris ene, senkonsidere de la unuaj intencoj de la eldonisto.

En la 16a kaj 17a jarcentoj, Chaucer estis presita pli ol ajna alia angla aŭtoro, kaj li estis la unua aŭtoro kiu havas siajn verkojn kolektitajn en kompletaj unusol-volumaj eldonoj en kiuj la kanono de Chaucer ekkoheriĝis. Kelkaj fakuloj asertas, ke la 16a-jarcentaj eldonoj de la verkoj de Chaucer starigis la antaŭaĵon por Ciuj aliaj anglaj aŭtoroj laŭ terminoj de prezentado, prestiĝo kaj sukceso en presado. Tiuj eldonoj certe establis la reputacion de Chaucer, sed ili ankaŭ komencis la komplikitan procezon rekonstrui kaj ofte inventi la biografion de Chaucer kaj la kanonan liston de verkoj kiuj estis atribuitaj al li.

Modernaj fakuloj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la verkoj de Chaucer estis delonge admiritaj, la verkaro de serioza fakularo pri lia heredo ne komencis ĝis la fino de la 18a jarcento, kiam Thomas Tyrwhitt eldonis The Canterbury Tales, kaj ĝi ne iĝis establita akademia fako ĝis la 19a jarcento.[21] Fakuloj kiaj Frederick James Furnivall, kiu fondis la Chaucer Society en 1868, pioniris la establadon de diplomataj eldonoj de la ĉefaj tekstoj de Chaucer, kun zorgitaj analizoj de la lingvaĵo kaj prozodio de Chaucer. Walter William Skeat, kiu kiel Furnivall estis tre asocia kun la Oxford English Dictionary, establis la bazan tekston de ĉiuj el la verkoj de Chaucer per sia eldono, publikigita de Oxford University Press. Postaj eldonoj de John H. Fisher kaj Larry D. Benson proponis pliajn kromaĵojn, kune kun kritika komentaro kaj bibliografioj.

Kiam la tekstaj aferoj estis jam aliritaj, se ne solvitaj, atento turniĝis al la demandoj pri la temoj, strukturo, kaj publiko de Chaucer. La Chaucer Review estis fondita en 1966 kaj ĝi tenis la postenon de la elstara gazeto pri la studoj de Chaucer.

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

  • Chaucer estas ĉefa rolulo en la opero "The Canterbury Pilgrims" de Reginald De Koven de 1917, kiu estas iel bazita sur The Canterbury Tales.
  • La filmo de Powell kaj Pressburger de 1944 nome A Canterbury Tale malfermiĝas pere de rekreaĵo de la pilgrimantoj de Chaucer; la filmo mem okazas survoje al, kaj en, milittempa Canterbury.
  • La intrigo de la krimromano Landscape with Dead Dons de Robert Robinson centriĝas sur la ŝajna malkovro de The Book of the Leoun, kaj sur fragmento el ĝi (dekunu linioj de pastiĉo el Chaucer) rezultas en la fakto ke la murda ŝlosilo temas pri la malkovro ke la "malkovrita" poemo estas prilaborita, ruza trompo fare de la murdisto (nome fakulo pri Chaucer).
  • En la rakonto de Rudyard Kipling nome "Dayspring Mishandled", verkisto planas prilaboritan revenĝon al iama amiko, fakulo pri Chaucer, kiu estis insultinta la virinon kiun li amas, fabrikante "mezepokan" manuskriptan folion enhavantan resuman fragmenton de perdita Kanterburia Rakonto (fakte lia propra kompono).
  • La filmo de Pier Paolo Pasolini de 1972 nome I racconti di Canterbury prezentas kelkajn el la rakontoj, kelkaj el kiuj montras fortan rilaton al la originala rakonto kaj kelkaj el kiuj estis plibeligitaj. La Rakonto de la kuiristo, ekzemple, kiu estas nekompleta en la originala versio, estis etendigita al plena historio, kaj la Rakonto de la monaĥo etendas la scenon en kiu la alvokisto estas portita al la infero. La filmo inkludas tiujn du rakontojn same kiel tiujn nome La rakonto de la muelisto, La rakonto de la alvokisto, La rakonto de la edzino de Bath, kaj La rakonto de la komercisto.[22]
  • Kaj asteroido kaj luna kratero estis nomita laŭ Chaucer.
  • (Fikcia) versio de Chaucer estis portretita de Paul Bettany en la filmo de 2001 nome A Knight's Tale.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de Richard Pynson: kavaliro. Enkonduko de eldono de 1492. Londono.

Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Mallongaj poemoj[redakti | redakti fonton]

Gravuraĵo montranta Chaucer en la eldono de Speght.
Eldono de la jaro 1721 de la Kompleta Verkaro de Chaucer fare de John Urry.
  • An ABC
  • Chaucers Wordes unto Adam, His Owne Scriveyn
  • The Complaint unto Pity
  • The Complaint of Chaucer to his Purse
  • The Complaint of Mars
  • The Complaint of Venus
  • A Complaint to His Lady
  • The Former Age
  • Fortune
  • Gentilesse
  • Lak of Stedfastnesse
  • Lenvoy de Chaucer a Scogan
  • Lenvoy de Chaucer a Bukton
  • Proverbs
  • To Rosemounde
  • Truth
  • Womanly Noblesse

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Monaĥejestrino (tr. Edmond Privat, Esperanto, 1929, n-ro 1, p. 8-9)
  • Chaucer plendas al sia malplena monujo, Angla Antologio, Rotterdam 1957, tradukis William Auld.
  • El La antaŭparolo de la virino el Bado, Angla Antologio, Rotterdam 1957, tradukis William Auld.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Skeat, W.W., The Complete Works of Geoffrey Chaucer. Oxford: Clarendon Press, 1899. Vol. I, p. xvii.
  2. Chaucer Life Records, p. 24
  3. http://books.google.com/?id=1ll6BuF4-kgC&pg=PA19&lpg=PA19&dq=%22elizabeth+chaucy%22 Medieval English Nunneries, c. 1275 to 1535, Eileen Power, Biblo & Tannen Publishers, 1988, paĝoj 19, isbn=0819601403, alirita la 19an de Decembro 2007
  4. http://books.google.com/?id=tgP7qB4Br-4C&pg=PA74&lpg=PA74&dq=%22elizabeth+chaucy%22 Chaucer and His England, G. G. Coulton, Kessinger Publishing, 2006, paĝo 74, alirita la 19an de Decembro 2007, isbn=9781428642478
  5. Companion to Chaucer Studies, Rev. ed., Oxford UP, 1979
  6. Hopper, p. viii He may actually have met Petrarch, and his reading of Dante, Petrarch, and Boccaccio provided him with subject matter as well as inspiration for later writings.
  7. Morley, Henry (1890) English Writers: an attempt towards a history of English literature. London: Cassell & Co.; Vol. V. p. 106.
  8. Morley (1890); Vol. V, pp. 247-48.
  9. Was Chaucer in favor of the church or opposed to it? – eNotes.
  10. Geoffrey Chaucer.
  11. (1822) “Introductory Discourse to the Canterbury Tales”, Thomas Tyrwhitt: The Canterbury Tales of Chaucer. W. Pickering and R. and S. Prowett. ISBN 978-0-8482-2624-4.
  12. Simon Singh: The Code Book, paĝo 27. Fourth Estate, 1999.
  13. "From The Preface to Fables Ancient and Modern". The Norton Anthology of English Literature. Stephen Greenblatt. 8th ed. Vol. C. New York, London: Norton, 2006. 2132–33. p. 2132.
  14. Origina cifereca teksto disponebla rete ĉe la retejo de la Universitato de Virginio, trad. Wikipedia.
  15. Thomas Hoccleve, The Regiment of Princes, retejo TEAMS, University of Rochester, Robbins Library
  16. Kiel estis notita de Carolyn Collette en "Fifteenth Century Chaucer", nome eseo publikigita en la libro A Companion to Chaucer (ISBN 0-631-23590-6)
  17. "Chawcer undoubtedly did excellently in his Troilus and Creseid: of whome trulie I knowe not whether to mervaile more, either that hee in that mistie time could see so clearly, or that wee in this cleare age, goe so stumblingly after him." Tiu teksto povas esti trovita en uoregon.edu
  18. Benson, Larry, The Riverside Chaucer (Boston: Houghton Mifflin, 1987), p. 1118.
  19. Potter, Russell A., "Chaucer and the Authority of Language: The Politics and Poetics of the Vernacular in Late Medieval England", Assays VI (Carnegie-Mellon Press, 1991), p. 91.
  20. A Leaf from The Canterbury Tales. Westminster, England: William Caxton, [1478]. Arkivita el la originalo je 31a de Oktobro 2005.
  21. (1978) Chaucer: The Critical Heritage. Volume 1: 1385–1837. London: Routledge & Kegan Paul. ISBN 0-7100-8497-8.
  22. Pencak, William, The Films of Derek Jarman, Jefferson: McFarland & Co, 2002, pp. 178–9. (ISBN 0-7864-1430-8).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Benson, Larry D.; Pratt, Robert; Robinson, F.N., eld. (1987). The Riverside Chaucer (3rd ed.). Houghton-Mifflin. ISBN 0-395-29031-7.
  • Crow, Martin M.; Olsen, Clair C. (1966). Chaucer: Life-Records.
  • Hopper, Vincent Foster (1970). Chaucer's Canterbury Tales (Selected): An Interlinear Translation. Barron's Educational Series. ISBN 0-8120-0039-0.
  • Hulbert, James Root (1912). Chaucer's Official Life. Collegiate Press, G. Banta Pub. Co. p. 75. Alirita la 13am de Oktobro 2018.
  • Morley, Henry (1883). A First Sketch of English Literature. Harvard University.
  • Skeat, W.W. (1899). The Complete Works of Geoffrey Chaucer. Oxford: Clarendon Press.
  • Speirs, John (1951). Chaucer the Maker. London: Faber and Faber.
  • Ward, Adolphus W. (1907). "Chaucer". Edinburgh: R. & R. Clark,.

Vidu ankau[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]