Pseŭdoepigrafio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per pseŭdoepigrafio (el la antikva greaka ψευδής, pseŭde, "falsa" kaj ἐπιγραφή, epigraphe, "skribaĵo") oni intencas verko de aŭtoro neresponsa pri la redakto de la iu teksto.

Tiu falsa atribuo povas deveni el eraro de la tradicio aŭ el elektita volo erare informi.

La atribuo de verko al fama kaj ofte antaŭa persono, ĉiukaze konata de multaj, celas altiri la atenton de la legantaro kaj doni al la teksto fidindecon kiun alimaniere ĝi ne atingus.

En la antikva epoko troviĝas diversaj ekzemploj de verkoj kies aŭtoreco estis atribuita al personoj malsamaj ol tiuj realaj, kiel la Homeraj himnoj, la Mitologia biblioteko atribuita al Apolodoro el Ateno aŭ la prozeliteca Letero de Aristea de aleksandria judo sed ruze atribuigita al greko sekvanto de la “Olimpa religio”.

Multaj famaj aŭtoroj, kiel Sankta Aŭgusteno de Hipono, Platono Aristotelo, Isidoro de Sevilo, Moseo havis tian sorton…

Malsaman juĝon postulas la problemo de pseŭdoepigrafio rilate la pribibliajn studojn: protestantaj bibliistoj difinas pseŭdoepigrafaj la judajn verkojn de bibliaj enhavoj kompilitajn inter la 2-a jarcento a.K. kaj la 1-a p.K., kiujn alikonfesiaj kristanoj difinas apokrifoj, termino male rezervita ĉe protestantoj ekskluzive al la Dua-kanonaj libroj, kiuj estas parto de la Biblia kanono akceptita de la Katolika Eklezio kaj aliaj konfesioj kristanaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]