Letero de Aristea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ptolomeo la 2-a parolas kun iuj el la 72 judaj saĝuloj kiuj estis tradukintaj al la greka la Biblion por la Biblioteko de Aleksandrio. (pentraĵo de Jean-Baptiste de Champaigne, 1672, Versailles).

La tieldirita Letero de AristeaLetero de la pseŭdo-Aristea al Filokrato estas helenisma pseudoepigrafaĵo de la 2-a jarcento a.K.[1]

Eble temas pri la unua dokumento aludanta al la origino de la greka biblio de Septuagintoj.

Konserviĝis pli ol 20 manuskriptaj kopioj de tiu letero kiu estas ofte citita en aliaj verkoj.

Aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Laŭ Jozefo Flavio, en la “Judaj Antikvaĵoj”, kiu pri ĝi parafrazas ĉirkaŭ du kvinojn, la letero estis adresita de certa Aristea (nomo donita poste) al lia frato Filokrato.

La supozita aŭtoro sin prezentas kiel greko, sekvanto de la “Olimpa Religio” kaj membro de la kortego de Ptolomeo la 2-a Filadelfo (regno 281-246 a.K.).

La senkongruaĵoj kaj la anakronismoj de la aŭtoro, kiu reale estas aleksandria judo kiu verkas ĉirkaŭ la jaroj 170-130 a.K., estis ekzamenitaj en 1522 de hispana humanisto Juan Luis Vives[2] sekvata en 1685 de angla esploristo Humphrey Hody (1659-1706)[3] kiuj pruvis ke temas reale pri pseŭdonomo kaj apokrifaĵo: el tio la konvencia nomo pseŭdo-Aristea atribuita.

La tezo de Hody en Oksfordo provokis “kolereman kaj skurilan respondon” de Isaac Vossius, kiu jam estis bibliotekisto de Kristino de Svedio, en apendico de lia Observations on Pomponius Mela, 1686, al kiu Holy replikos en 1705 konfirmante kaj repruvante sian tezon.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La verko rakontas la legendon de la naskiĝo de la Septuaginto: la traduko al la greka de la Biblio iniciate de 72 interpretistoj, poste reduktitaj al 70 en la komuna simpliga nomado. Oni vidas ke la nombro, tiel onie modifita, korespondas al la 70 plenaĝuloj kiuj akompanis Moseon sur la monto Sinajo kaj ricevis la Toraon (Vidu: Eliro, 24, 9).

Laŭ la letero, Demetrio Falereo[4], fondinto kaj gvidanto de la Biblioteko de Aleksandrio, estus proponinta al Ptolomeo la 2-a entrepreni la tradukon al la greka de la juda leĝo por ĝin inkluzivi en la naskiĝanta biblioteko. Pro tio li estus puŝinta la reĝon peti al ĉefsacerdoto de Jerusalemo sex kompetentulojn el ĉiu el la dekdu triboj. [5] La ĉefsacerdoto Eleazar tion estis farinta selektante virojn instruitajn kaj en la izraela kulturo kaj en tiu greka… Kiam ili alvenis ĉe la egipta reĝo tiu ilin demandis pri la Torao kaj aliaj filozofiaj tezoj… kaj krome la reĝo dum septaga bankedo ploris pro la ĝojo.

Fine, diras ĉiam la letero, la juda saĝuloj retiriĝis en insulo (eble en tiu de la Faro, kie ili kompletis sian laboron en 72 tagoj. Ilia traduko estus legita antaŭ la tuta kortego de Ptolomeo la 2-a kaj al la asembleo de la aleksandriaj judoj. Ĉiuj ĝin tiom konsente aprobis ke fine oni dekretis ke eĉ nur unu vorton povus estis ŝanĝita, kaj lanĉis anatemon kontraŭ tiu kiu tion aŭdacus fari.

Analizo pri la teksto[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ se tiu rakonto pri la origino de la greka traduko de la Biblio estas juĝata frukto de fantazio kaj hodiaŭ ĝenerale pli/malpli fabelo, [6] ĝi estas la plej antikva teksto kiu parolas pri la Biblioteko de Aleksandrio kaj pri la Septuaginto.

Ŝajnas ke la aŭtoro de la 2-a jarcento havis inter la precipaj celoj tiu de la montro pri la supereco de la greka teksto de la Septuaginta super ĉiu alia versio de la Tanaĥo.

La aŭtoro estas senkaŝe porgreka, difinas Zeŭson simple kiel alian nomon de Hashem kaj dum la kritiko estas kontraŭ la idolkulto kaj seksa moralo de la grekoj, la argumentaro estas formulita pli kiel invito al la ŝanĝiĝo de la menso ol kiel fronta atako.

La maniero per kiu la aŭtoro koncentriĝas en la priskribo pri judismo kaj aparte ĝia templo de Jerusalemo povus esti konsiderita pruvo ke letero estas, fakte, provo de prozelitismo.

Konkludo[redakti | redakti fonton]

Se en la pasinto la letero de Aristea ĝuis estimon precipe pro la informoj de ĝi donitaj pri la origino de la Muzeo kaj Biblioteko de Aleksandrio kaj aliaj historiaj aferoj tiutempaj, hodiaŭ ĝi estas pritraktata kiel dokumento de la prozelitismo de judoj inter grekoj. Krom tio, ĝi restas juda pseŭdoepigrafaĵo de la 2-a jarcento.

Victor Tcherikover de la (Hebrea Universitato de Jerusalemo resumis la nuntempan akademian konsenton pri la letero de Aristea, sed aldonis ke mem intencas pruvi ke ne temas pri verko por prozeliti inter la helenisma mondo sed por plikreskigi en judoj de la diasporo ilian adheron al judismo. (Vidu la koncernan bibliografion).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu: Harris kaj Pelletier.
  2. Luis Vives, XXII libros de Civitate Dei Commentaria, 1522
  3. Humphrey Hody, Contra historiam Aristeae de LXX (Oxford) 1705, represaĵo de doktereca tezo, Oksfordo, 1685.
  4. Demetrio, konsilisto de Ptolomeo la 1-a ne estis bona konsilisto de Ptolomeo la 2-a, ĉar partoprenis favore de la duonfrato aspiranta al egipta trono kaj pro tio suferis ekzilon.
  5. La aŭtoro de la letero anakronisme supozas ke en tiu epoko ankoraŭ plurestis, en Izraelo, la divido laŭtriba.
  6. Vidu bibliografion.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (it) F. Vattioni, Storia del testo biblico: l'origine dei LXX, Annali del’Instituto orientale di Napoli, no 40 (1980), p. 115–130.
  • Dries De Crom, The Letter of Aristeas and the Authority of the Septuagint. Jour-nal for the Study of the Pseudepigrapha 17 (2), 2008: 141-160 .
  • Roger S. Bagnall, Alexandria, Library of Dreams. Proceedings of the American Philosophical Society 146 (4): 348-362.
  • (EN) Sidney Jellicoe, The Septuagint and Modern Study, Eisenbrauns, 1993. ISBN 0-931464-00-5.
  • (EN) Stephen L. Harris, Understanding the Bible', dua eldono, Palo Alto:, 1985. ISBN 087484696X, 9780874846966 .
  • Pelletier, André (1962), La Lettre d'Aristée à Philocrate, Sources chrétiennes (89).
  • Tcherikover, Victor (1958), The Ideology of the Letter of Aristeas. Harvard Theological Review 51 (2): pp. 59-85.
  • Henry St. John Thackeray (zorge de), Appendix: The Letter of Aristeas in Henry Barclay Sweete, An introduction to the Old Testament in Greek (greklingve), Cambridge, Cambridge University Press, [1900], 1914, pp. 499–574
  • (FR) Gilles Dorival, Marguerite Harl, Olivier Munnich, La Bible grecque des Septante. Du judaïsme hellénique au christianisme ancien, Éditions du Cerf & Éditions du CNRS 1988, 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Angla teksto de la letero de Aristea.