Masora Biblio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Masora Biblio estas la hebrea versio de la Biblio agnoskita de judismo ekde 100. Protestantismo agnoskas la Masoran Biblion kiel la Malnova testamento. La Biblio tradukita de Zamenhof estas la Masora Biblio.

La Malnova testamento de katolikismo kaj ortodoksismo devenas ne de la Masora Biblio sed de la Septuaginto, greka traduko de alia hebrea versio de la Biblio. La Septuaginto havas librojn, kiuj ne estas en la Masora Biblio: protestantoj nomas tiujn librojn la apokrifo.

Alia antikva versio de la Biblio estis la Samariana Biblio. Ĝi nur havis la kvin librojn de la Torao.

En la 1-a jarcento la Masora Biblio nur estis unu el multaj diversaj versioj de la Biblio. Sed ĉirkaŭ 100, la rabenoj decidis normigi la Biblion laŭ teksto de la Masora.

Estas multaj gravaj kaj malgravaj diferencoj inter la Masora kaj la Septuaginto. Origeno verkis la Heksaplan por montri la diferencon inter la du versioj. Ĝenerale, la Septuaginto pli klare profetis pri Jesuo Kristo ol la Masora. Ekzemple, Jesaja 7:14 en la Masora diras, ke la Kristo estos naskita de ha'almah (junulino), sed la Septuaginto diras parthenos (virgulino).

La Masora nur mencias pri demonoj 3-foje, dum la Septuaginto mencias pri demonoj 18-foje. Ekzemple, kie La Septuaginto (kaj la Vulgato) diras:

Ĉar ĉiuj dioj de la gentoj estas demonoj, sed la Sinjoro la ĉielojn faris.

La Masora Biblio diras (laŭ la traduko de Zamenhof):

Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon. (Psalmo 96:5)


La plej antikva manuskripto de la tuta Masora Biblio estas la Codex Leningradensis de 1008.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Jen la libroj de la Leningradensis:

La moderna juda ordo de la libroj de la skriboj estas iom malsimila:

Psalmaro, Sentencoj, Ijob, Alta Kanto, Rut, Plorkanto, Predikanto, Ester, Daniel, Ezra-Neĥemja, Kroniko

Protestantoj ordigas la librojn laŭ la katolika ordo de la libroj, kiu estas esence la ordo de la Septuaginto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

VulgatoPergamenaro de Morta Maro