Libro de Danielo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
דָּנִיּאֵל
sankta libro • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro Profetaj Libroj
vdr

La Libro de Danielo, hebrelingve דניאל (dani'èl), greklingve Δανιήλ (danièl), latinlingve Daniel, estas teksto entenata en la Biblio kaj hebrea (Tanaĥo) kaj kristana (Malnova Testamento). Ĝi estas skribita hebrelingve kun vastaj sekcioj aramelingve.

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Laŭ la hipotezo plej onia, la definitiva redakto okazis en Judujo ĉirkaŭ la 160 a.K.

La libro estas komponita je 12 ĉapitroj kiuj priskribas eventojn okazintajn dum la babilonia ekzilo ĉirkaŭ la profeto Danielo, saĝa judo kiu restis fidela al Dio kaj ĝuanta je apokalipsaj vizioj antaŭanoncantaj la Filon de la HomoMesion kaj la Dian regnon.

La greka versio de la Septuaginto entenas iujn aldonajn sekciojn, (nome Preĝo de Azaria kaj la Kantiko de la tri junuloj en la fornego; la Historio de Suzana, Bel kaj la Drako) elpensitaj eble en Aleksandrio ĉirkaŭ la duono de la dua jarcento a.K.

Konsideroj pri la libro[redakti | redakti fonton]

Meze de la tieldiritaj «Majoraj Profetoj», la libro de Danielo estas reale malfrua verko, tre posta se komparata al Jesajo, Jeremio kaj Jeĥezkel. Tiuj fakaj scienculoj opinias, ke ĝi estis verkita dum la persekuto de Antioĥo la 4-a Epifano de Sirio, por inspiri kuraĝon al la Judoj al kiuj estis malpermesite praktiki la propran religion. Ĝuste pro tio, pli ol profeta teksto, ĝi takseblas kiel libro apokalipsa, kaj do kazo de iu ĝenro florita en la helenisma epoko, ekde la komenco de la tria jarcento antaŭ Kristo destinita al granda populariĝo. Same kiel ĉiuj libroj je tiu ĝenro, ĝi nete distingas la bonon de la malbono, Dion de la demonoj, bonulojn de la malbonuloj, promesante la finan venkon al la unuaj kaj definitivan kondamnon por la duaj. Similas, do, funkcie kaj origine, al la Apokalipso de Sankta Johano, verkita dum la persekutoj fare de Romianoj kontraŭ la kristanaro.

Pro la aldonoj al la origina teksto, la libro de Danielo estas fakte trilingva:

  • La ĉapitroj 1 kaj 8-12 al oni alvenis hebrelingvaj;
  • La ĉapitroj 2,4 ĝis 7,28 al oni alvenis aramelingvaj;
  • La ĉapitroj 3,24-90 kaj 13.14 al oni alvenis greklingvaj

La greka sekcio estas taksata libro duakanona kaj ekskludita el la kanono hebrea kaj protestanta, sed akceptita de la aliaj kristanaj eklezioj.

Subdivido de la teksto[redakti | redakti fonton]

La unuaj ses ĉapitroj rakontas la historion pri Danielo, junaĝa deportito al Babilonio en la tempo de «Ioiakim» reĝo de Judujo (sesa jarcento a.K.), kaj tuj prezentita kiel ekzempla hebreo (kiel lin difinas bibliistoj), kiu senhezite rifuzas cedi al la politeisma kulto. En la dua ĉapitro li solvas la enigmon de la sonĝo Nebukadnecar, reprezentatan de la fama statuo kun la kapo je oro, la brusto kaj brakoj je arĝento, la ventro kaj femuroj je bronzo, la kruroj je fero kaj la piedoj je argilo. La bildo estas tiel aprezita ke la itala poeto Dante estis repreninta ĝin por priskribi la Veglio (Maljunulo) de Kreto.

[1]

Efektive la kvar metaloj reprezentas kvar imperiojn (tiun Babilonian, tiun Persian, tiun de Aleksandro la Granda, tiun Seleŭkian dum la piedoj je fero kaj argilo aludas, eble, al la geedziĝo de Antioĥo la 2-a kun Berenica de Egiptio, eble samtempa al la verkado de la libro.

La tria ĉapitro priskribas la faman epizodon de la tri junuloj en la fornego, kun la tre konata kantiko [1] de «Ĥananja, Azarja kaj Miŝael», kiu estas inter la inspiraj fontoj de la Kantiko de la Kreitaĵoj de Sankta Francisko el Asizo.

En la kvara ĉapitro parolas mem Nebukadnecar, priskribante la “sonĝon de la granda arbo”. Male, la kvina trafas en abruptan prirakontan rompon ĉar ne plu estas Nebukadnecar la parolanto sed Baltazaro (en la esperantigita Biblio, Belŝacar), lia posteulo, kaj Danielo estas jam maljuna. La epizodo ĉi tie rakontata, eternigita interalie de Rembrandt en la famega «festeno de Baltazaro» (oleo sur tolo nun en la National Gallery de Londono) : la reĝo, mensmalklariĝinta pro alkoholo, ekbankedas per la sankta ilaro ŝtelforigita el la Templo de Jerusalemo plenumante gravegan sakrilegion, kaj abrupte aperas, el nenio, fingroj surmure skribantaj tri vortojn «Mene, Tekel, Peres», nome «Mezuri, Pesi, Dividi». Estas Danielo la deĉifranto de la enigmo anoncante al la reĝo la teruran dian verdikton: Dio mezuris la tagojn de la reĝo kaj ilin fortranĉis; li estis pesita surbilanco kaj trovita leĝera: lia regno estos dividita kaj transdonita al la Medoj kaj Persoj. Kaj la profetaĵo tuj plenumiĝas.

En la sesa ĉapitro, fine, troviĝas la unua versio de la epizodo de Danielo en la fosaĵo de la leonoj (la dua versio reaperos en la 14a ĉapitro).

La profetaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉapitroj 7-12 trajtiĝas per serio da vizioj, difinitaj «noktaj»; la libro eniras sian parton plej propre apokalipsan.

La unua (ĉapitro 7a) estas tiu indikata per la «kvar bestoj», eble aludaĵoj pri la babiloniaj mitoj en kiuj tiaj bestoj reprezentas la fortojn de la naturo, oponajn al Dio sed de li subigitajn; neeviteblas la resendo al la signoj de la babilonia Zodiako. Ankaŭ tiuj bestoj simbolas regnojn, kaj trovas sian lokon ankaŭ Antioĥo la 4-a Epifano, la persekutanto de Hebreoj kiuj kripligis lian nomon al «Epimano» (frenezulo), kaj kontraŭ kiu ekribelis la fratoj Makabeoj.

Multe pli interesa, ankaŭ pro la kristologia legado kiu pri ĝi faris la Nova Testamento, estas la vizio pri «Antaŭtempulo» kaj la «Filo de Homo» (titolo kiun Jesuo aplikis al si mem). La sinsekvaj vizioj koncernas la virŝafon kaj la kapron, kaj precipe «la sepdek semajojn» faritajn je jaroj kaj ne de tagoj ... kaj enpoemigitajn ankaŭ de Alessandro Manzoni. [2]

la profeto Daniel, pentraĵo en la Siksta Kapelo de Vatikan-Urbo.

Fine, la ĉapitro 11a entenas la sinsekvon de la suverenoj ĝis la morto de reĝo Antioĥo, grava por la datado de libro, dum la ĉapitro 12a estas la plej apokalipseca ol ĉiuj, pritraktanta la finan resurekton kaj la lastan tempojn. Teksto destinita doni kuraĝon al la kunfratoj en epoko de akra persekuto.

Apendico duakanona[redakti | redakti fonton]

Pri tiu sekcio oni vidu la vikipedian artikolon Aldonoj al Daniel, jam envikipediigitan.

Pri la historieco de la libro de Danielo[redakti | redakti fonton]

La historieco de la eventoj rakontitaj en tiu libro estas tre debatata. Fakte, la sama protagonisto aperas ankaŭ en tekstoj ekstrabibliaj en la vestoj de antonomazia saĝulo, kaj tial li povas esti nur ekzempla personulo tiam multe populara kaj plejagigita en la literaturo de la proksima Oriento (kiel reĝo Arturo en la romanoj de la bretona ciklo).

Eroj de manuskriptoj de la libro de Danielo estis trovitaj en la grotaj deponejoj de Qumrano. Kvar el ili (1Q71, 1Q72, 4Q113,6Q7) dateblas, laŭ fakista esploro, ĉirkaŭ inter la 50 kaj 68 antaŭ Kristo, du (4Q112, 4Q115) ĉirkaŭ 50 antaŭ Kristo, kaj aliaj du, la plej antikvaj, ĉirkaŭ 100 antaŭ Kristo. [3]

Aliaj kumranaj manuskriptoj klare referencas al diroj de tiu libro, kiel la «4Q242 », dirita la «Preĝo de Nebonedo». Kromaj manuskripteroj registras aferojn similajn, tre verŝajne inspiritajn de la libro de Danielo... Ĉio tio remetis en kurejon la tezon de la antikveco de la libro. [4]

Jozefo Flavio, hebrea historiisto, raportas pri legendo (sed ĉu vere por li estis legendo?) laŭ kiu oni metis en la manojn de Aleksandro la Granda, dum ties milita kampanjo, la libron de Danielo en kiu estus antaŭanoncita la kreiĝo de lia imperio. Kaj pro tio li ekfavoris la hebreojn. Oni, tamen, obĵektas, ke li devintus timi pro la samloka anonco pri la finiĝo de tiu lia imperio.

Nabonedo kaj Baltazaro[redakti | redakti fonton]

Krom tio, la historiaj datenoj entenataj en la teksto, precize en la ĉapitroj 1-6, estis objektoj de multaj debatoj. Por komenci, en Dan 5,1 estas citata reĝo Baltazaro, dum la babilonaj tekstoj citas Nabonedon: konfuzo tia, kun aliaj similaj, kiu suspektigis esploristojn kaj historiistojn.

Alia malkongruo enŝteliĝas el Dan 5,31, kiam estas dirate ke Babilono al Baltazaro (kiu, male, estis Nabonedo) posteulis iu Dario la Medo. Sed reĝo tiel nomata, sur la meda imperio, estas nekonata kaj nenie registrata. Defendantoj de la historieco parolas pri memoraj konfuzoj gravaj por la celo de la verkisto.

Kroma malkongruo koncernas la sinsekvon de la persaj reĝoj. En Dan 6,29 Ciro estas prezentata kiel posteulo de Dario, dum Dario aliris la regnregon kvar jarojn post la morto de Ciro la Granda; Dario estas epitetata «filo de Kserkso dum veras la malo.

Oni rimarkigas, fine sed nur momente, ke en Dan 14,33 (greka sekcio duakanona) estas citata Ĥabakuk kiel samtempulo de Danielo, dum tiu profeto vivis en la sepa jarcento antaŭ Kristo. La epizodoj de Suzana (en la esperantigita, Susana), de sacerdotoj de Bel kaj de Drako (ĉ. 14) sin prezentas pli kiel edifaj ekzemploj ol kiel historiaj okazaĵoj; kuriozaj ankaŭ la mortigo, far Danielo, de la drako per kombinaĵo de peĉo, graso kaj haroj. Plej kurioza la neglekto de la babilona reĝo kiu bankedas dum la malamikoj deviigas la riveron ekokupi la urbon el la riverflanko, kvazaŭ afero plenumebla abrupte kaj kaŝe. Oni diskutas ankaŭ pri la vazoj priŝtelitaj en la Jerusalema templo. Plue oni diskutas ankaŭ pri la persekuto kontraŭ hebreaj religianoj ĉar tiu regno ne interesiĝis pri tio.

Fine ankaŭ lingvaj problemoj pelas pensi pri verko elpensita, fikcie historia, por komuniki iujn informojn al kiuj faras suporton de la fikcio historia.

Ĉu ĉio tio senvalidigas la religian mesaĝon de Danielo? Certe, ne. Sed dependas de la mesaĝo intencita de la verkisto. Pri kio multe oni debatas.

La sepdek semajnoj[redakti | redakti fonton]

Kristanoj legis tiun semajnojn kiel profetaĵon koncernantan la alvenon de la Elaĉetinto. Fakte, la 70 semajnoj aludas al jaroj kaj tial 70x7 egalas al 490 kaj laŭ la Biblio, la restado de Hebreoj en la Babilonio kiel devigitaj gastoj, komenciĝis en 587 a.K. kaj daŭris 70 jarojn. Prikalkulinte la tempojn, oni trovas, ke la realiĝo de eventoj antaŭanoncitaj (kiuj, por kristanoj, rilatus al la Mesio) estus fiksita por la 27 a.K.. (Kaj ĝuste en tiu dato ekformiĝis la sekto de Esenoj kies idealo estis la atendo de la sopirita Mesio). Sed alia kalkulo startigas la daton de liberigo de la Hebreoj kun la dekreto de Artaĥŝaŝt de 457 a.K., la finiĝo de la 70 oble 7 jaroj koincidas kun la jaro 33, la tradicia dato de la morto de Jesuo kaj do laŭ kristana konvinko la plenumiĝo de la primesiaj promesoj.

Bona klarigo pri la senco kaj forto de la argumento estas montrata en ŝatata pritrakto, mondvaste tradukita, de Vittorio Messori, itala verkisto kaj apologiisto: en tiu furorlibro oni pruve demonstras ke tiu ĉifro, kiun multaj aliaj doktaj kristanoj opinias nure simbola sen preciza signifo aŭ kun aludo al aliaj aferoj, estas profetaĵo je granda valoro de Dan 9,24.

Tiu aserto de Messori, certe ne novas en la kristanaj medioj. Lastetempe al tiu interpreto de 70 semajnoj algluiĝis la Atestantoj de Jehovo kiuj igas la libron de Danielo, kaj precipe tiun «profetaĵon», sia ĉevaleto armite por la konkero de la kristana mondo. Ili opinias realigendaj profetaĵoj, kaj baldaŭ realiĝontaj, la anoncojn apokalipsajn, malagnoskante la karakterizojn de la apokalipsa Biblio, kiu anoncas nur la dian ĉeeston en la homa historio instruige imagigante metaforajn eventojn pseŭdopruvantajn.

Por la katolika mondo la problemo de tiu profetaĵo estas temo de libera diskuto. Ankaŭ la senco de la tuta libro de Danielo estas je libera interpreto, kondiĉe ke la kritiko respektu la principon de la kanonikeco, nome ke temas pri dia vorto tiom pli valida kiom pli oni konsideras la fizionomion de la Filo de la Homo alproprigitan de Jesuo Kristo.

Avertas kristanoj: pri la eventuala profeteco de tiu libro (ĉi-kaze: anonco pri estonta evento) ne ĝenu la fakto, ke la verko kreiĝis multajn jarojn post la enkalkulenda dato. Dio, laŭ la kristana kredo, por komuniki sian volon sin servas ankaŭ je fikcia historio aŭ je romanoj (Ijob, Jona, paraboloj kaj apokalipsa ĝenro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La sua testa è di fin oro formata,
    e puro argento son le braccia e 'l petto,
    poi è di rame infino a la forcata;
    da indi in giuso è tutto ferro eletto,
    salvo che 'l destro piede è terra cotta;
    e sta 'n su quel più che 'n su l'altro, eretto. (Dante Alighieri: La Dia Komedio: Inferno XIV, 103-111)
  2. ...Quando, assorto in suo pensiero,
    lesse i giorni numerati,
    e degli anni ancor non nati
    Daniel si ricordò. (Alessandro Manzoni, La Resurrezione, do "la resurekto")
  3. The Book of Daniel, vol II, John Collins & Peter W. Flint. p.330-331
  4. Les manuscrits de la mer Morte - Michael Wise, Martin Abegg, Jr., Edward Cook - (ISBN 2262020825)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En esperanta lingvo ne ekzistas verkoj tiutemaj, krom la Biblio [6]

  • france Pierre Grelot, Le livre de Daniel (CEv 79), Paris, 1992
  • Jacques Vermeylen, "Daniel" dans Introduction à l'Ancien Testament, Édition Labor et Fides, p.573-582 (ISBN 2-8309-1112-1)
  • Armand Abécassis, La pensée juive. Messianités : éclipse politique et éclosions apocalyptiques (ISBN 9782253056225)
  • hispane J.M Asurmendi, El libro de Daniel en la investigación reciente, EstB 55(1997), p.509-540
  • angle J.J. Collins/P.W.Flint, The Book of Daniel : Composition and Reception, Vol I & II (2001) (ISBN 0391041371)
  • A.S. Van Der Woude(éd), The Book of Daniel in the Light of New Findings (BEThL 106), Leuven,1993 (ISBN 978-90-6831-467-0)
  • Ernest C. Lucas, Daniel, 2002. ISBN 0-85111-780-5.
  • John J. Collins, Daniel: A Commentary on the Book of Daniel, 1993. ISBN 0-8006-6040-4.
  • T. E. Gaston, Historical Issues in the Book of Daniel, 2009. ISBN 978-0-9561540-0-2.
  • E. J. Bickerman, Four Strange Books of the Bible, 1967. ISBN 0-8052-0774-0.
  • Robert Eisenman, James the Brother of Jesus, 1997. ISBN 0-14-025773-X.
  • Pierre Briant, From Cyrus to Alexander. Librairie Artheme Fayard (Paris), 1996. (Translation by Peter Daniels, 2002) p. 42.
  • Louis F. Hartman and Alexander A. Di Lella, "Daniel", in Raymond E. Brown et al., ed., The New Jerome Biblical Commentary, 1990, pp. 406–20.
  • W. Sibley Towner, "Daniel", in The Oxford Companion to the Bible, 1993, pp. 149–52.
  • John F. Walvoord, Daniel: The Key to Prophetic Revelation, 1989. ISBN 0-8024-1753-1.
  • D.J. Wiseman, T.C. Mitchell & R. Joyce, W.J. Martin & K.A. Kitchen, Notes on Some Problems in the Book of Daniel. London: The Tyndale Press, 1965.
  • Aaron Hebbard, "Reading Daniel as a Text in Theological Hermeneutics." Eugene: Pickwick, 2009. ISBN 1-55635-991-8.
  • Easton's Bible dictionary