Libro de Amos
עָמוֹס | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝenro | sankta libro • Profetaj Libroj |
Amos estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.
Nomo[redakti | redakti fonton]
La libro nomiĝas
- en la hebrea: עמוס
- en la greka Septuaginto (LXX): ΑΜΩΣ
- en la latina Nova Vulgato: Prophetia Amos
Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi entenas vortojn de la profeto Amos.
Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]
Jen ebla dispozicio: [1]
- Titolo (Amo 1,1)
- La juĝo super la nacioj (Amo 1,2 - 2,16)
- Akuzo kontraŭ la eminentuloj (Amo 3 - 6)
- Vizioj, biografia noto (Amo 7,1 - 9,6)
- Juĝo kaj savo (Amo 9,7-15)
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
|