Dobřichovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dobřichovice
germane: Dobrichowitz, germane: Dobschichowitz
urbo
Dobrichovice4183m.jpg
Kastelo en Dobřichovice
Flag of Dobrichovice.svg
Flago
Dobrichovice CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Dobřichovice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-okcidento
Administra municipo Černošice
Historia regiono Bohemio
Rivero Berounka
Situo Dobřichovice
 - alteco 205 m s. m.
 - koordinatoj 49°55′39″N 14°16′38″E  /  49.9275°N, 14.27722°O / 49.9275; 14.27722 (Dobřichovice)
Areo 10,91 km² (1 091 ha)
Loĝantaro 3 296 (01.01.2010)
Denseco 302,11 loĝ./km²
Unua skribmencio 1253
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 252 29
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ020A
NUTS 5 CZ020A 539198
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dobřichovice
Retpaĝo: www.dobrichovice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Dobřichovice (legu: Dobrĵiĥovice), urbo kun 3.000 loĝantoj, situanta en Mezbohemia regiono, 25 km de la urbocentro de Prago en Ĉeĥio, etendiĝas sur ambaŭ riverbordoj de la rivero Berounka.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbeto dum la tuta tempo de sia historio apartenis al Kavalira ordeno de Krucportantoj kun ruĝa stelo. Tial ankaŭ la simbolo de la ordeno (kruco kaj sesangula ruĝkolora stelo) aperas en blazono de la urbeto. La unua mencio pri Dobřichovice devenas el la jaro 1253, kiam la ĉeĥa reĝo Venceslao la 1-a konfirmis ties donacon al Ordeno de Krucportantoj. Sed la unua enloĝigo estas multe pli malnova kaj la unua vilaĝo de slava familio Dobřichov situis en la loko de hodiaŭa Karlík en distanco de 1,5 km.

Pri renovigo de la kastelo post husanaj militoj meritis krucportanta grandmajstro Hynek Berka el Dubé, kiu igis sur la loko de burgaro konstrui renesancan kastelon, servanta plu kiel sidejo kaj li fondis „sinjoran ĝardenon“, hodiaŭa parko kontraŭ urbodomo. Dum la tridekjara milito la vilaĝo suferis, kiam ĝi estis en la jaro 1631 komune kun la kastelo forbruligita de svedoj. La kastelo estis poste renovigita. En la jaro 1679 estis al la kastelo alkonstruita kapelo. En la jaro 1779 la kastelo denove forbrulis kaj poste ĝi estis novkonstruita en hodiaŭan, malfrubarokan aspekton.

Krucportantoj posedis en Dobřichovice krom la kastelon ankaŭ arbarojn kaj domojn de arbargardistoj, grandbienon kaj multajn kampojn. Kun nuligo de servuteco kaj pli malfrue ankaŭ laborego en la vilaĝo evoluis kamparana kaj metia gildoj. Krucportantoj iom post iom vendis parton de siaj kampoj aŭ al lokaj kamparanoj aŭ kiel konstruparceloj. En la jaro 1862 estas finita la unua masonita lernejkonstruaĵo. En la jaro 1863 estas komencita fervoja trafiko PragoPlzeň kaj la urbeto tre proksimiĝas per tio al Prago. En la jaro 1872 estas dokumentita la plej granda inundo (500-jara akvo). En 1876 Dobřichovice estas avancigita je urbeto. Ekde la 80-a jaroj de la 19-a jarcento komenciĝas granda evoluo de la urbeto, bonhavaj praganoj ĉi tie konstruas vilaojn, kutime nur kiel somerrestadejoj en montetriĉa dekstreflanka parto nomata Brunšov.

En la jaro 1896 estas komencita konstruado de la unua ponto trans rivero Berounka. La ponto estis malfermita preskaŭ unu jaron post tio, la 15-an de julio de 1897. Post la jaro 1918 okazis plua evoluo de la urbeto, oni konstruis familiajn domojn en orienta parto de la urbeto en la maldekstra bordo. Muelisto Karel Havlík konstruis turbinon kaj li elektrigis la urbeton, krucportantoj konstruas en Brunšov akvokondukilon. Fine de la 30-a jaroj de la 20-a jarcento oni parceligas kampojn en la nordan parton de la urbeto direkte al Karlík. Pluaj grandaj inundoj trafis la urbeton en la jaroj 1941 kaj 1947. En la 1950-aj jaroj oni konstruis laŭlonge laŭ ambaŭ bordoj de la rivero Berounka digojn, kiel ŝirmon kontraŭ inundoj.

Post la dua mondmilito ekprenis regadon komunistoj, la urbooficoj perdis siajn kompetencojn, sed ankaŭ la posedaĵon kaj siajn proprajn enspezojn. Malnova pramejo en la orienta parto de la urbeto estis anstataŭigita en la jaro 1975 per ŝtala tabulponteto por piedirantoj. En la jaro 1979 estis malfermita nova infanvartejo kaj en la jaro 1984 nova lernejkonstruaĵo. En julio de 1981 venis plua granda inundo, sed la digoj malhelpis elverŝadon de akvo en la stratojn. Post novembro de 1989 revenas vera memstareco de la urbeto, sed ĝi estis blokita pro grandega interna ŝuldo. En la jaro 1990 estas deŝirita la 93 jarojn malnova ponto trans Berounka kaj ĝi estas anstataŭigita per armea unudirekta provizoraĵo. Ekde la 1-a de januaro de 1993 Karlík fariĝis denove memstara vilaĝo. En la jaro 1996 estis je la kostoj de la urbeto konstruita nova ŝtala arkponto sur la origina loko uzante la malnovajn pillierojn. En la jaro 1998 estis al la urbeto donita blazono kaj standardo. La plej granda inundo en la historio de la vilaĝo okazis en aŭgusto de 2002, kiam la akvo transiris la kontraŭinundan barilon kaj rapide plenigis Dobřichovice-on kiel basenon ĝis alteco de pli ol 2 metroj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Dobřichovice estas: la kruculana kastelo, antaŭ la kastelo staras baroka statuo de Johano Nepomuka el la jaro 1729, apude memoriga tilio el la sama jaro. En la urbeto ankaŭ troviĝas statugrupo Kalvario el 1760, kolono kun statuo de Immaculata el 1680.

Kun la urbeto estas ligitaj ĉiuj grandmajstroj de Kavalira ordeno de Kruculanoj ekde ties estiĝo.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Dobřichovice[redakti | redakti fonton]

En Dobřichovice havas sidejon, krom aliaj, la kongresa kaj eduka agentejo kaj eldonejo KAVA-PECH, kiu produktas krom aliajn librojn ankaŭ esperantlingvajn. Ekstera ligo al ĝi en Esperanto: [1]. En Dobřichovice estas ofte organizitaj Esperanto-aranĝoj, ĉiujare Internacia Paroliga Semajno InPaSem kaj Ekoturisma Renkontiĝo Ekotur kaj ĉiun paran jaron Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko KAEST.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]