Jevany
Jevany | |
germane Jewan | |
municipo | |
la vilaĝa kerno borde de la samnoma lageto
| |
|
|
Oficiala nomo: Jevany | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Prago-oriento |
Administra municipo | Jevany |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Beneŝova montetaro |
Supermara alteco | 341 m s. m. |
Koordinatoj | 49° 58′ 31″ N 14° 49′ 17″ O / 49.97528 °N, 14.82139 °O (mapo) |
Katastro | 12,92 km² (1 292 ha) Jevany |
Loĝantaro | 856 (2024) |
Denseco | 66,25 loĝ./km² |
Unua skriba mencio | 1415 |
Ĉefulo | Jaroslav Švejda (stato de 2006) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 281 66 |
NUTS 3 | CZ020 |
NUTS 4 | CZ0208 |
NUTS 5 | CZ0208 533378 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 2 |
Situo kadre de Ĉeĥio
| |
Situo kadre de la distrikto
| |
Vikimedia Komunejo: Jevany | |
Retpaĝo: www.obecjevany.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Jevany (germane Jewan) estas municipo en Ĉeĥio, kiu situas en la mezbohemia regiono (Středočeský kraj) kaj la distrikto Prago-oriento (Praha-východ), sudoriente de la nacia ĉefurbo Prago kaj 11 kilometrojn oriente de la urbo Říčany. En 2024 la municipo havis 856 loĝantojn.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vyžlovka, Černé Voděrady, Kostelec nad Černými lesy, Kozojedy (distrikto Prago-oriento), Štíhlice kaj Konojedy.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loĝloko situas en la mezbohemia montetaro meze de vasta faga arbaro. Tra la loko fluas la rojo Jevanský potok, kiu bariĝas per vico de lagetoj kaj poste enfluas la riveron Sázava (germane Sasau). Rekte ĉe la loĝloko situas la lageto Jevanský rybník. La vilaĝo skribe unuafoje menciiĝis en 1415. En la 1920-aj jaroj ĝi iĝis ŝatata semajnfina feriejo de prosperaj praganoj. La renomon interalie influis la arkitekto Josef Fanta kaj la verkistsino Gabriela Preissová, kiuj estis inter la unuaj urbanoj kiuj ekvivis ĉi tie. Interalie, ĝis sia morto en la vilaĝo vivis la ĉeĥa artisto Karel Svoboda, kaj same ĝis sia morto en 2019 vivis tie la kantisto Karel Gott. La kantisto jam en 1969, do ankoraŭ dum la socialisma periodo de Ĉeĥio, en la loĝloko aĉetis vilaon, kiu transformiĝis al muzeo "Gottland" pri lia persona kaj artista vivo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 315 |
1880 | 331 |
1890 | 276 |
1900 | 273 |
1910 | 309 |
1921 | 270 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 388 |
1950 | 792 |
1961 | 724 |
1970 | 613 |
1980 | 532 |
1991 | 461 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 457 |
2014 | 705 |
2016 | 725 |
2017 | 740 |
2018 | 776 |
2019 | 788 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 784 |
2021 | 825 |
2022 | 783 |
2023 | 837 |
2024 | 856 |