Saltu al enhavo

Hřebeč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Kladno. Pri parto de municipo Koclířov kun ŝosea tunelo temas artikolo Hřebeč (Koclířov).
Hřebeč
municipo
Hřebeč, vido el Netřeby al la centro
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hřebeč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kladno
Administra municipo Kladno
Historia regiono Bohemio
Situo Hřebeč
 - alteco 351 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 10″ N 14° 09′ 52″ O / 50.13611 °N, 14.16444 °O / 50.13611; 14.16444 (mapo)
Katastro 4,22 km² (422 ha) Hřebeč
Loĝantaro 2 170 (2024)
Denseco 514,22 loĝ./km²
Plataĵo Praga plataĵo
Unua skribmencio 1285
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 273 45
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0203
NUTS 5 CZ0203 532371
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hřebeč (okres Kladno)
Retpaĝo: www.hrebec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Hřebeč estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Kladno en Mezbohemia regiono. Dank' al sia kreskado en lastaj 20 jaroj (proksimume ekde la 20-a kaj la 21-a jarcentŝanĝoj), kaj dank' al kreskado de la proksima urbo Kladno, la municipo hodiaŭ troviĝas nur proksimume netutan kilometron sudoriente de la lasta kladna konstruareo. Vivas ĉi tie 2 170 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany (distrikto Kladno), Velké Přítočno, Buštěhrad, Kladno kaj Lidice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1285.

La 10-an de junio 1942 la najbara municipo Lidice, kie multe da loĝantoj de Hřebeč havis siajn parencojn kaj amikojn kaj kiel por Hřebeč estis tradicie ankaŭ tombejo, estis brute atakita fare de okupantoj – germanaj naziistoj. Ili murdis la virojn la saman tagon, ili forveturigis la virinojn en germanan koncentrejon kaj plimulton de infanoj ili ankaŭ murdis. En la sekvantaj semajnoj ili tute egaligis la municipon kun la tero. La ataktaĉmento de la soldatoj, kiuj ruinigis Lidicon kaj profanigis eĉ la tiean tombejon kun la mortintaj kuncivitanoj el Hřebeč, estis krom alia loĝigita en Hřebeč en konstruaĵo de jubilea lernejo de Masaryk. Tiu estis por lernantaro fermita. Tiuj ĉi germanaj junuloj laŭ memorigantoj de Hřebeč ofte ekzercis sur la proksima placo Draha.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869625
1880810
1890952
19001 074
19101 462
19211 433
JaroLoĝantoj
19301 614
19501 450
19611 432
19701 278
19801 177
19911 127
JaroLoĝantoj
20011 231
20141 950
20162 064
20172 092
20182 087
20192 069
JaroLoĝantoj
20202 090
20212 102
20222 081
20232 151
20242 170

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • La propra Hřebeč.
  • Netřeby – devene memstara domaro, alligita pli poste al Hřebeč.
  • Peklov – neoficiala parto de municipo sur ĝia suda rando.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Burgejo Tasov
  • Kapeleto

Naskiĝintoj kaj famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Vido de Netřeby al mezo de la municipo
Vido de Netřeby al mezo de la municipo