Unhošť

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unhošť
germane Unhoscht
urbo
Aviadila vido
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Unhošť
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kladno
Administra municipo Unhošť
Historia regiono Bohemio
Montaro Křivoklata montetaro
Situo Unhošť
 - alteco 387 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 08″ N 14° 07′ 49″ O / 50.08556 °N, 14.13028 °O / 50.08556; 14.13028 (mapo)
Katastro 17,42 km² (1 742 ha) Unhošť
Loĝantaro 5 206 (2024)
Denseco 298,85 loĝ./km²
Plataĵo Praga plataĵo
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 273 51
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0203
NUTS 5 CZ0203 533017
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Unhošť
Retpaĝo: www.muunhost.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Unhošť (germane Unhoscht) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, distrikto Kladno. Ĝi etendiĝas sur dislimejo de Křivoklata montetaro kun Praga plataĵo proksimume 7,5 kilometrojn sude de Kladno kaj 21 kilometrojn okcidente de la centro de Prago. Vivas ĉi tie 5 206 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany (distrikto Kladno), Svárov, Horní Bezděkov, Braškov, Malé Kyšice, Pletený Újezd, Pavlov, Malé Přítočno, Chyňava, Červený Újezd (distrikto Prago-okcidento) kaj Kyšice (distrikto Kladno).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri municipo devenas el la jaro 1284.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 184
18802 095
18902 464
19002 562
19102 724
19212 633
JaroLoĝantoj
19302 886
19503 181
19613 209
19703 531
19803 590
19913 521
JaroLoĝantoj
20013 566
20144 350
20164 525
20174 636
20184 711
20194 779
JaroLoĝantoj
20204 824
20215 161
20224 827
20235 013
20245 206

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

La urbo kiel tutaĵo prezentas unu katastran teritorion kaj unu lokan parton. Ĝi elmembriĝas enkadre de ĝi al sep bazaj setlejunuoj de diversaj grandecoj:

  • Amerika – domaro apud vojkruciĝo de ŝoseoj II/118 (Kladno – Beroun) kaj II/201 (Unhošť – Zbečno), proksimume 2¼ km okcident-okcidentsude
  • Dědkův mlýn – solejo en valo de rojo Loděnice
  • Fialka – domaro apud eksternivela vojkruciĝo de aŭtostrado D6 kaj ŝoseoj I/61 kaj II/101
  • Hřebenka – domaro en arbaroj super la maldekstra bordo de Loděnice, sur la mala flanko de ŝoseo ol municipo Malé Kyšice
  • Na Štokách – kabana domaro apud rando de arbaroj super maldekstra bordo de rojo Černý potok ĉe Suchý mlýn
  • Nouzov – ampleksa vilaa domaro surrande de arbaroj, parte sur la katastro de la najbara municipo Horní Bezděkov, ĝi apartigas eksan soldatan areon Čeperka.
  • Unhošť

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
  • Baroka Feldekova kastelo
  • Domoj n-ro 8, 86 kaj 149
  • Mejloŝtono

Personecoj[redakti | redakti fonton]

  • Florián Zajíc (1853–1926), ĉeĥa violonisto kaj muzika pedagogo, agadanta plejparte en Germanio
  • Marie Calma-Veselá (1881–1966), ĉeĥa verkistino kaj opera kantistino
  • František Pospíšil (1944), ĉeĥoslovaka hokea defendanto, kapitano de nacia teamo

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]