Mcely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mcely
municipo
Aviadila vido al municipo Mcely
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mcely
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Nymburk
Administra municipo Nymburk
Historia regiono Bohemio
Situo Mcely
 - alteco 211 m s. m.
 - koordinatoj 50° 17′ 40″ N 15° 04′ 33″ O / 50.29444 °N, 15.07583 °O / 50.29444; 15.07583 (mapo)
Katastro 13,38 km² (1 338 ha) Mcely
Loĝantaro 414 (2023)
Denseco 30,94 loĝ./km²
Tabuloj Mezelba tabulo, Jizera tabulo
Unua skribmencio 1252
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 289 36
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0208
NUTS 5 CZ0208 537462
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mcely
Retpaĝo: www.obecmcely.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Mcely estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Nymburk troviĝanta proksimume 13 km norde de urbo Nymburk. Ĝi havas 414 loĝantojn (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jabkenice, Křinec, Loučeň, Seletice kaj Jíkev.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1252.

Revelacioj de Mcely[redakti | redakti fonton]

Mcely fariĝis konata en duono de la 19-a jarcento. En la jaroj 1849–1850 ĉi tie okazis serio de eventoj, por kiuj enviviĝis markigo "Revelacioj de Mcely", "Revelacio de Virgulino Maria al tri knabinetoj" aŭ "Mcela miraklo". Tri knabinetoj laŭ priskriboj ekvidis Virgulinon Marion, kiu elvokis ilin al preĝoj por spiritoj en purgatorio.

La revelacioj kelkfoje ripetiĝis, nome eĉ dum ĉeesto de pluaj homoj. Pri Mcely komenciĝis interesiĝi Božena Němcová kaj ŝia edzo, tiutempe vivantaj en la proksima Nymburk. Tiuj verkis pri la eventoj en Mcely en ĵurnalo Národní noviny, kiun eldonis Karel Havlíček Borovský kaj ili markis ilin ĉi tie kiel "jezuitajn lertaĵojn de la mano" kaj ili havas plej grandan kvocienton por tio, ke la revelacioj estis post kelke da jaroj kiel dubigitaj forgesitaj. Eblas, ke ĉi tiea regiono devenas okazaĵo de rakonto V zámku a v podzámčí de Božena Němcová.

Intereso pri la mcelaj revelacioj komencis silentiĝi, ĝis la tuta silentiĝo. Nur en la 1990-aj jaroj on i komencis denove kun pilgrimadoj. La katolika eklezio unue ne esprimis sin al la revelacioj, tial temas dum pri la neagnoskita de la eklezio, sed ankaŭ ne malpermesita pilgrima loko.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869845
1880933
1890857
1900745
1910731
1921840
JaroLoĝantoj
1930775
1950569
1961582
1970506
1980430
1991420
JaroLoĝantoj
2001383
2014383
2016375
2017371
2018371
2019381
JaroLoĝantoj
2020390
2021402
2022396
2023414

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Devene gotika preĝejo de sankta Venceslao
  • Prisma sonorilejo kun ligna etaĝo
  • Barika kastelo Mcely – post la jaro 1945 ĝi estis forlasita kaj post multekosta rekontruo ĝi estis en la jaro 2006 malfermita kiel kastela hotelo Château Mcely.
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1832.
  • Statuo de sankta Virgulino Maria kun reliefo de Francisko de Asizo
  • Inter municip Mcely kaj municipo Studce situas nacia naturmemorindaĵo Čtvrtě

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]