Všestudy (distrikto Mělník)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Všestudy
Všestudy
municipo
Vilaĝplaco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Všestudy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Mělník
Administra municipo Kralupy nad Vltavou
Historia regiono Bohemio
Situo Všestudy
 - alteco 170 m s. m.
 - koordinatoj 50° 17′ 27″ N 14° 20′ 34″ O / 50.29083 °N, 14.34278 °O / 50.29083; 14.34278 (mapo)
Areo 4,72 km² (472 ha)
Loĝantaro 440 (2023)
Denseco 93,22 loĝ./km²
Tabulo Mezelba tabulo
Unua skribmencio 1295
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 277 44, 277 46
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0206
NUTS 5 CZ0206 535311
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Všestudy (okres Mělník)
Retpaĝo: www.vsestudy-obec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Všestudy estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Mělník. Ĝi situas proksimume 6 km nord-nordoriente de urbo Kralupy nad Vltavou kaj 2,5 km de Veltrusy. La municipo situas en plata pejzaĝo proksime de la dekstra bordo de rivero Vultavo kaj ĝi konsistas el du partoj: la propra vilaĝo Všestudy, kiu apudas al nordorienta rando de la ampleksa kastela parko Veltrusy, kaj pli norde situanta domaro Dušníky nad Vltavou. La teritorion de municvipo inter ambaŭ vilaĝoj tranĉas aŭtostrado D8. Vivas ĉi tie 440 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nová Ves, Zlosyň, Veltrusy, Vojkovice kaj Vraňany.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1295.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869337
1880364
1890424
1900474
1910449
1921519
JaroLoĝantoj
1930505
1950430
1961474
1970454
1980398
1991348
JaroLoĝantoj
2001342
2014347
2016346
2017344
2018343
2019358
JaroLoĝantoj
2020367
2021427
2022405
2023440

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sonorilejo
  • Kruco (1829)
  • Ruĝa muelejo, iama ĉasista kasteleto apud norda rando de veltrusa parko, hodiaŭ hejmo de emerituloj

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]