Komárov (distrikto Beroun)
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Komárov |
Komárov | |||
kampurbo | |||
Kampurba oficejo en Komárov
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Komárov | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Beroun | ||
Administra municipo | Hořovice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Brda montetaro | ||
Rojoj | Červený potok, Jalový potok, Rohlovský potok | ||
Situo | Komárov | ||
- alteco | 398 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 48′ 25″ N 13° 51′ 16″ O / 49.80694 °N, 13.85444 °O (mapo) | ||
Areo | 6,15 km² (615 ha) | ||
Loĝantaro | 2 465 (03.07.2006) | ||
Denseco | 400,81 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1263 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 267 62 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0202 | ||
NUTS 5 | CZ0202 531324 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de kampurbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.ikomarov.cz | |||
![]() |
Kampurbo Komárov troviĝas en distrikto Beroun, regiono Mezbohemia. Al la 3-a de julio 2006 ĉi tie vivis 2465 loĝantoj.
Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]
La deveno estas klarigebla verŝajne de kvanto de kuloj (ĉeĥe komár) glugetantaj trans marĉoj, kiuj ĉi tie foje estadis. Sed en libro de O. Dvořák Putování bájnou krajinou ni trovos ankaŭ "keltan" esprimon komar, kio estas onidire markigo por kunfluejo, per kio evidente aludas al la situo de Komárov sur kunfluejo de tri rojoj (Červený potok, Rohlovský potok kaj Jalový potok).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1263, kiam oni ĉi tie rememorigas iun Bohuslav, evidente antaŭulo de familio de Pešíkidoj el Komárov. Pešíkidoj tenis la bienon el Komárov ĝis la jaro 1602. Devena sidejo de tiu ĉi familio situis sur loko de konstruaĵo de hodiaŭa poŝto kaj Feraĵara muzeo. Objekto deŝirita en la jaro 1888 havis kvarangulan bazplanon, en ĉiu angulo poste estis turo. La lasta turo detruiĝis en 1799. La familio de Pešíkidoj formortis en la jaro 1712, kiam kiel lasta vira ido mortis Karel Pešík el Komárov. Tre interesa figuro de la komárova historio estis posedanto de senjorujo Jindřich Otta z Losu, kiu estis la 21-an de junio 1621 ekzekutita komune kun pluaj direktoroj de la ribelo kontraŭ habsburgoj sur Malnovurba Placo en Prago.
Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
|