Dobrovice (en la loka parolturno kutime ankaŭ ofendeme Picava, germaneDobrowitz) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, distrikto Mladá Boleslav. Ĝi etendiĝas proksimume 7 km sudoriente de Mladá Boleslav. Vivas ĉi tie 3 647 loĝantoj (2024).
Bojetice, Týnec kaj ankaŭ memstara municipo Vinařice estas hodiaŭ kun la devena Dobrovice konstrue kunkreskintaj. Male la teritorio de partoj Chloumek, Libichov kaj Sýčina kreas eksklavon de la municipo, apartigita de la resto de Dobrovice per la teritorio de Vinařice.