Lidice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi paĝo temas pri municipo Lidice. Pri neniigo de Lidice fare de nazioj en 1942 temas artikolo Ekstermo de Lidice.
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lidice (apartigilo)
Lidice
germane Liditz
municipo
Lidice CZ new Lidice municipal office.JPG
Nova Lidice, urbodomo
Ĉi tie situis la devena Lidice
Flag of Lidice.svg
Flago
Coat of arms of Lidice.svg
Blazono
Oficiala nomo: Lidice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kladno
Administra municipo Kladno
Historia regiono Bohemio
Situo Lidice
 - alteco 343 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 35″ N 14° 11′ 24″ O / 50.14306 °N, 14.19000 °O / 50.14306; 14.19000 (mapo)
Katastro 4,74 km² (474 ha) Lidice
Loĝantaro 561 (2023)
Denseco 118,35 loĝ./km²
Plataĵo Praga plataĵo
Unua skribmencio 1318
 - ekstermita 10-an de junio 1942
 - nove konstruita post la dua mondmilito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 273 54
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0203
NUTS 5 CZ0203 532584
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Lidice KL CZ.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lidice
Retpaĝo: www.obec-lidice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Lidice (germane Liditz) estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Kladno. La vilaĝo, kies nomo fariĝis dum la dua mondmilito simbolo de faŝisma libervolo, situas 8 km oriente de urbo Kladno. Nun ĝi havas 160 domojn kaj domon por gemaljunuloj, kio prezentas 561 loĝantojn (2023). Sed tio ne estis tiel ĉiam. Dum la dua mondmilito, la 10-an de junio 1942, la municipo estis ekstermita fare de naziaj faŝistoj kaj post la milito ĝi estis denove renovigita en distanco de kelke da centoj da metroj de la devena ekstermita municipo. Sur loko de la malnova Lidice estis establita monumento al viktimoj de la masakro, en la municipo troviĝas muzeo, rememoriganta tiun ĉi tragedion.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 13-a jarcento Lidice estis nur unu el ordinaraj mezbohemiaj vilaĝoj. Baroka preĝejo meze de vilaĝplaco situanta iom pli alte ol kamparanaj domoj ĉirkaŭe, en vico kun ili lernejo kaj paroĥejo, malantaŭ kaj inter ili domoj de ministoj kaj metalurgiistoj de uzinoj el Kladno. La sorton de Lidice trafis la okupado de Ĉeĥoslovakio kaj atenco kontraŭ regna protektoro Reinhard Heydrich. Kvankam Lidice havis kun tiu ĉi atenco nenion komunan, gestapo facile trovinte pretekston por faro de venĝo faris brutalaĵon en la loĝantoj de vilaĝo Lidice.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869282
1880346
1890406
1900431
1910414
1921427
JaroLoĝantoj
1930446
1950149
1961478
1970507
1980509
1991449
JaroLoĝantoj
2001428
2014489
2016538
2017565
2018563
2019581
JaroLoĝantoj
2020579
2021535
2022555
2023561

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

En Lidice naskiĝis Růžena Lisková-Vyžvaldová.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Vladimír Konopka: Lidice (Praha 1966, ĉeĥe, ruse, angle, france, germane - en kelkaj ekzempleroj engluita esperantlingva traduko de Ludvík Chytil, kontrolita de Josef Vondroušek)

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

  • Unuiĝinta Reĝlando Coventry, Unuiĝinta Reĝlando (1947) – en la urbo estas placo "Lidice square" – nomita omaĝe de partnereco inter la urboj pro simila sorto dum la 2-a mondmilito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fotoj[redakti | redakti fonton]

La detruita Lidice (la 10-an de junio 1942)
Monumento de Lidice kun dekstre la muzeo