Unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1003 (do nelonge post la unua mencio pri přemyslida burgejo sur Křivoklát). En kroniko de Kosmas la vilaĝo estas menciita en mito pri knížeKrok.
En decembro de la jaro 1100 ĉi tie estis krimita atenco kontraŭ ĉeĥa knížeBřetislav la 2-a, kies preparintoj estis verŝajne membroj de familio Vršovcidoj.
Municipo Zbečno konsistas el du partoj sur du samnomataj katastraj teritorioj:
Zbečno (la maldekstra bordo de Berounka, inkluzive de valo de Štíhlice kaj Klíčava, solejo Novina, belvidejo Pěnčina ktp.)
Újezd nad Zbečnem (la dekstra bordo de Berounka, inkluzive de fervoja stacio Zbečno kaj haltejo Újezd nad Zbečnem, domaro Pohořelec kaj kabanaj domaroj interne de la kurbiĝo de Berounka)