Dolany nad Vltavou (ĝis la jaro 2016 Dolany, germaneDolan) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Mělník. Ĝi situas sur la maldekstra bordo de rivero Vultavo proksimume 3 km sudoriente de Kralupy nad Vltavou. Vivas ĉi tie 950 loĝantoj (2024). La vilaĝo situas laŭlonge laŭ bordo en loko, kie finiĝas roka valo de Vultavo kaj komenciĝas ebenaĵo tipa por kunfluejo de Vultavo kun Elbo kaj la norda parto de Mezbohemia regiono. Al la municipo apartenas ankoraŭ vilaĝo Debrno.