Březnice estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en suda parto de Mezbohemia regiono, 15 km sude de la distrikta urbo Příbram. Vivas ĉi tie 3 577 loĝantoj (2025).
Březnice estas 462 m super la marnivelo. En la urbo estas samnoma kastelo, devenanta el 13-a jarcento, tiam servanta kiel gotika burgo. En la 16-a jarcento ĝi estis rekonstruita en renesancan kastelon, kie restadis ekz. Philippine Welser, la edzino de arkiduko Ferdinando la 2-a (Tirolo). Historia centro de la urbo formas memorzonon kun sinagogo kaj geto. Rande de la urbo ankoraŭ ekzistas juda tombejo.