Bratronice (distrikto Kladno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bratronice
Bratronice
germane Bratronitz
municipo
Preĝejo de Ĉiuj sanktuloj
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bratronice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kladno
Administra municipo Kladno
Historia regiono Bohemio
Montaro Křivoklata montetaro
Situo Bratronice
 - alteco 410 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 04″ N 14° 00′ 51″ O / 50.06778 °N, 14.01417 °O / 50.06778; 14.01417 (mapo)
Areo 15,63 km² (1 563 ha)
Loĝantaro 965 (2023)
Denseco 61,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1228
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 273 63 (273 62 por Dolní Bezděkov)
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0203
NUTS 5 CZ0203 532142
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bratronice (okres Kladno)
Retpaĝo: www.bratronice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Bratronice (germane Bratronitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Kladno en Mezbohemia regiono. Ĝi troviĝas proksimume 30 km okcidente de Prago. Vivas ĉi tie 965 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Bezděkov, Družec, Malé Kyšice, Lhota, Nižbor, Chyňava kaj Běleč.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1228.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 013
18801 132
18901 005
19001 017
19101 000
1921991
JaroLoĝantoj
19301 043
1950858
1961874
1970812
1980759
1991716
JaroLoĝantoj
2001765
2011875
2014900
2016905
2017904
2018925
JaroLoĝantoj
2019922
2020923
2021958
2022944
2023965

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Municipo Bratronice konsistas el du partoj sur du katastraj teritorioj:

  • Bratronice (k. t. Bratronice u Kladna)
  • Dolní Bezděkov (k. t. Dolní Bezděkov u Kladna)

En la jaroj 1850–1869 kaj ekde la 1-a de januaro 1980 ĝis la 23-a de novembro 1990 estis konsisto de municipo Bratronice ankaŭ la proksima Běleč, kiu ekde la 24-a de novembro 1990 memstariĝis.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Soldataj fortikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bunkro ĉe Bratronice. Vido el orienta flanko al netipa fortikaĵo konstruita sub ŝoseo. Sub la komunikilo estas herbigita deklivo de la ŝosea korpo, el kiu eliras enirejo en la bunkron kaj pafejo.

Dum la jaro 1936 estis en la ĉirkaŭaĵo de Bratronice, proksimume en linio Dolní Bezděkov – suda rando de Bratronice – Běleč, konstruitaj malpezaj fortikaĵoj mod. 36 (MF mod. 36), kiuj estis destinitaj al defendo de Prago. En la jaro 1937 okazis en la orienta rando de la katastra teritorio (de Dolní Bezděkov tra valo de Loděnice al muelejo Mostecký mlýn kaj plu tra la suda direkto tra arbaro al rojo Žlábek) konstruado de Praga linio, pli modernaj malpezaj fortikaĵoj mod. 37 (MF mod. 37). Sur la katastra teritorio de Bratronice temis pri partoj de konstru-sektoroj IX.a Kladno-sudo (4 fortikaĵetoj de MF modelo 36), A-4 Družec (3 fortikaĵetoj de MF modelo 37) kaj A-5 Chýňava (11 fortikaĵetoj de MF modelo 37). Krom unu escepto ĉiuj ĉi tie konstruitaj objektoj inter la jaroj 1939 ĝis 1943 estis neniigitaj fare de germana armeo helpe de forpafo.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]