Praga linio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skema bildigo de la paso de Praga linio
Fortikaĵoj proksime de Beroun en valo de rivero Berounka
Konservita fortikaĵo en Srbsko ĉe Beroun

Praga linio (ĉeĥe Pražská čára) (aŭ ankaŭ la tn. ekstera defendo de Prago, mallongigite EDP (ĉeĥe vnější obrana Prahy, mallongigite VOP)) estas markigo por linio de fortikaĵoj konstruitaj en la dua duono de la 1930-aj jaroj ĉirkaŭ Prago. Tiu ĉi linio de fortikaĵoj komencis sur kunfluejo de riveroj Elbo kaj Vultavo ĉe Mělník, daŭrigis ĉirkaŭ urboj Slaný, Smečno, Kladno, Beroun, Mníšek pod Brdy kaj finis ĉe municipo Slapy, kie ĝi devis ligi al Vultava linio de fortikaĵoj.

Konstruado de linio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa tasko de Praga linio estis malrapidigi antaŭenmarŝon de malamiko al Prago kaj malebligi al ĝi en rekta artileria kanonado. La konstruado de tiu ĉi linio komencis en aŭgusto de la jaro 1936. Unue ĉi tie estis konstruitaj fortikaĵetoj de MF mod. 36 kaj ekde la jaro 1937 ankaŭ MF mod. 37. En regiono ĉirkaŭ urbo Velvary estis markitaj 5 memstaraj infanteriaj fuortoj de pezaj fortikaĵoj. Sed ilia konstruado jam ne okazis. Sume estis en Praga linio konstruitaj 77 objektoj de modelo 36 kaj 753 objektoj de modelo 37. Por finkonstrui la linion restis konstrui ankoraŭ 24 fortikaĵetoj.

Dum mobilizo en septembro 1938 Pragan linion defendis taĉmentoj de la tn. Komandantejo de regioneto Prago (ĝi estiĝis el paca 1-a divizo), kiu apartenis en konsiston de Limregiona zono XI (enfalanta sub komandado de la 1-a armeo).

Sorto de la linio post okupacio de Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

Post okupado de Ĉeĥoslovakio fare de Nazia Germanio en la jaro 1939 estis decidite likvidi tiujn ĉi fortikaĵetojn pro kaŭzo de malebligo de ilia uzo okaze de armea ribelo. La objektoj estis plenigitaj de ekslodaĵo kaj forpafitaj. La fortikaĵetoj, kiujn ne eblis forpafi pro ilia proksimeco al gravaj civilaj objektoj estis malvalorigitaj per plenigo de ŝtonoj traverŝitaj per betono. La enirejo kaj pafejoj de la objektoj estis enbetonigitaj. Ĝis nuntemo konserviĝis sole ununura objekto mod. 36 kaj 36 objektoj de mod. 37.

Nuntempa stato[redakti | redakti fonton]

Proporcie konservitajn objektojn eblas trovi en sektoro B-6 Beroun kaj B-7 inter municipoj Nižbor kaj Srbsko laŭlonge laŭ rivero Berounka. En Praga linio estas en trafiko ankaŭ kelke da fortikaĵaj muzeoj. Regule malfermas siajn pordegojn muzeoj en Sazená, Smečno, Bratronice, Doksy, Beroun kaj en Karlštejn.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]