Berounka
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Berounka | |
---|---|
Rivero Berounka sub Tetín | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 139,1 km |
Akvokolekta areo | 8 861 km² |
Averaĝa trafluo | ĉe enfluo 36 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 726/869 m |
Enfluejo | Vltava |
- Alteco | 190 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Mže, Radbuza |
Berounka estas rivero en Ĉeĥio. Ĝi ekestas per kunfluo de riveroj Mže kaj Radbuza en Pilseno. Ambaŭ riveroj fontas en montaroj Bohemia arbaro kaj Šumava. Ĉe Lahovice en la suda parto de Prago ĝi enfluas al Vltava.
En la regiono Ĉeĥa karsto la rivero kreas en kalkoj kanjonojn kun rokmuroj. Por Berounka estas tipaj malekvilibraj akvostatoj, dum la tuta jaro ĝi estas utiligebla ankaŭ por malfermitaj sportŝipoj kaj ĝi estas uzata por banado.