Tehovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tehovec
municipo
Vilaĝplaca fiŝlago
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Tehovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-oriento
Administra municipo Říčany
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Situo Tehovec
 - alteco 440 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 54″ N 14° 43′ 49″ O / 49.98167 °N, 14.73028 °O / 49.98167; 14.73028 (mapo)
Katastro 2,78 km² (278 ha) Tehovec
Loĝantaro 641 (2023)
Denseco 230,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1373
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 251 62
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0209
NUTS 5 CZ0209 599719
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tehovec
Retpaĝo: www.tehovec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Tehovec estas municipo troviĝanta en distrikto Prago-oriento, en Mezbohemia regiono, en Ĉeĥio proksimume 5 kilometrojn oriente de la rando de Prago. Vivas ĉi tie 641 loĝantoj (2023). Konsisto de la municipo estas ankaŭ domaro Vojkov situanta ĉe ŝoseo I/2 el Prago direkte al Kutná Hora. En la katastero de municipo fontas rojo Rokytka, la dekstraflanka alfluanto de Vultavo.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Říčany, Mukařov (distrikto Prago-oriento), Babice (distrikto Prago-oriento), Tehov (distrikto Prago-oriento) kaj Svojetice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1373.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869268
1880284
1890276
1900278
1910318
1921296
JaroLoĝantoj
1930299
1950395
1961272
1970266
1980255
1991211
JaroLoĝantoj
2001216
2014520
2016551
2017560
2018607
2019621
JaroLoĝantoj
2020631
2021676
2022640
2023641

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la norda parto de lamkatastro de municipo en arbaro apud ŝoseo I/2 troviĝas monumento konstruita en la jaro 1898 al kvardekjara datreveno de regado de fürst Johann II. Fürst von und zu Liechtenstein kun hodiaŭ jam preskaŭ nevidebla skribaĵo:

PRINC. JOAN
QUERCETUM
AD 40 ANN. REGIM.
JUBIL. 12. NOV. 1898
AD L. ANN REGIM.
JUBIL. 12. NOV. 1908

La skribaĵo estis plenigita al la kvindekjara datreveno de la regado de fürst. Ĝi estas unu el proksimume dek kvin ŝtonoj konstruitaj en la senjorujoj Kostelec, Škvorec kaj Uhříněves.[1] En la senjorujo de Liĥtenŝtejnidoj estis plantitaj fagaj arbaroj kaj en ili lokigitaj dekoj de similaj monumentoj.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://jubilejnikameny.euweb.cz/kostelecncl/vojkov.html