Kouřim (germaneGurim aŭ Kurim (1088), Curim (1167), Kaurzim, Kaurim) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, distrikto Kolín proksimume 21 kilometrojn okcidente de Kolín. En 2023 ĝi havis 1 985 loĝantojn. Al la urbo apartenas ankaŭ loka parto Molitorov. Ekde la 15-a jarcento ĝis la jaro 1848 Kouřim estis centro de Regiono Kouřim, kiu ensumigis ampleksan teritorion oriente de Prago.