Milovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Nymburk. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Milovice (apartigilo).
Eble vi serĉas: Milotice.
Milovice
germane Milowitz
urbo
Preĝejo de sankta Katarina
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Milovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Nymburk
Administra municipo Lysá nad Labem
Historia regiono Bohemio
Situo Milovice
 - alteco 221 m s. m.
 - koordinatoj 50° 13′ 34″ N 14° 53′ 09″ O / 50.22611 °N, 14.88583 °O / 50.22611; 14.88583 (mapo)
Areo 28,31 km² (2 831 ha)
Loĝantaro 13 634 (2023)
Denseco 481,6 loĝ./km²
Tabulo Mezelba tabulo
Unua skribmencio 1396
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 289 23, 289 24
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0208
NUTS 5 CZ0208 537501
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Milovice
Retpaĝo: www.mesto-milovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Milovice (germane Milowitz) estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Nymburk troviĝanta proksimume 4 kilometrojn nordoriente de Lysá nad Labem kaj 12 km nordokcidente de Nymburk. Ĝi havas 13 634 loĝantojn (2023). Milovice situas en la katastraj teritorioj Milovice nad Labem kun areo 19,16 km² kaj Benátecká Vrutice kun areo 9,16 km².

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Benátky nad Jizerou, Jiřice, Zbožíčko, Stará Lysá, Stratov, Straky, Kostomlaty nad Labem, Lysá nad Labem, Všejany, Předměřice nad Jizerou kaj Lipník (distrikto Mladá Boleslav).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1396.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En Milovice antaŭe troviĝis soldata spaco en la urba parto Mladá. En tiu ĉi spaco, establita jam dum Aŭstrio-Hungario en la jaro 1904, estis post invado de soldataroj de Varsovia Traktato en Ĉeĥoslovakion en la jaro 1968 lokigita komandantejo de Meza grupo de soldataroj, unu divizio de surtera, komandantejo kaj parto de divizio aera kaj pluaj formacioj, sume proksimume 30 000 soldatoj kaj familiaj membroj, kiuj ĉi tie havis fonon.[1] Post la jaro 1989 okazis intertraktadoj, kiuj ebligis foriron de sovetaj soldataroj. La lastaj soldatoj de USSR forlasis Ĉeĥoslovakion en junio de 1991,[2] malgraŭ tio estas en la urbo videbla multnombra rusa kaj ukraina minoritato. Post la foriro de la soldataroj la soldata spaco komencis esti rekonstruata por bezonoj de la civila loĝantaro kaj granda nombro de nove liberigitaj loĝejoj kaŭzis abruptan kreskon de la civila loĝantaro. En (eksa Orienta) Germanio estis simile fermita urbo, en kiu vivis preskaŭ 75 000 sovetaj soldatoj kun la familioj, Wünsdorf, urbeto troviĝanta proksimue 40 km sude de Berlino.

En la jaro 1991 estis al la municipo donita statuso de urbo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 597
18801 882
18902 070
19001 911
19101 732
19212 868
JaroLoĝantoj
19304 720
19505 878
19613 872
19702 747
19801 521
19911 330
JaroLoĝantoj
20014 212
201410 338
201610 832
201711 189
201811 508
201911 834
JaroLoĝantoj
202012 098
202112 713
202212 460
202313 634

Membrigo de urbo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Personecoj vivantaj aŭ agadantaĵ en Milovice:

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tomek, Prokop. Sovětská základna uprostřed Čech. Milovice v době sovětské vojenské přítomnosti na území Československa (1968–1991) (2018).
  2. 20. výročí odchodu sovětských vojsk a ukončení vojenské okupace Československa | ICV. Alirita 2023-07-26.