Máslovice estas municipo troviĝanta en distrikto Prago-oriento, en Mezbohemia regiono, en Ĉeĥio proksimume sep kilometroj norde de la centro de Prago. La propra vilaĝo situas sur altaĵo super Vultavo, sed ankaŭ apartenas al la municipo eksa muelejo Dol (hodiaŭ Esplora instituto abelista) kaj zono de refreŝogejaj objektoj en valo de Vultavo kontraŭe al Libčice trans la rivero, al kiuj veturas el Dol pramejo. Vivas ĉi tie 390 loĝantoj (2025).