El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Čáslav (Verneřice) aŭ Čáslavsko .
Čáslav estas urbo en Ĉeĥio . Ĝi situas en la orienta parto de Mezbohemia regiono , en distrikto Kutná Hora . En 2025 ĝi havis 10 399 loĝantoj .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Církvice , Třebešice , Chotusice , Žáky , Žleby , Vlačice , Vrdy , Močovice , Drobovice , Krchleby kaj Tupadly .
Monteto Hrádek estis loĝata ekde eneolito . Ĉirkaŭ la princa burgo el 1134 ekestis la reĝa urbo, fondita en 1264 de la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a .
En la 15-a jarcento ĝi estis grava centro de husana movado , dum la tridekjara milito ĝi estis forbruligita de svedaj soldattrupoj.
Inter la ĉefaj memorindaĵoj estas malfrubaroka urbodomo, gotika preĝejo kun romanika sakristio , restoj de la urba muregaro, urba muzeo kaj tombo de husana militestro Jan Žižka .
En la urbo naskiĝis ekzemple filmreĝisoro Miloš Forman , komponisto Jan Ladislav Dusík kaj verkisto Jiří Mahen . En Čáslav naskiĝis ankaŭ la esperantlingva poetino Eli Urbanová .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 6 312 1880 7 178 1890 8 396 1900 9 174 1910 9 318 1921 9 460
Jaro Loĝantoj 1930 10 635 1950 9 407 1961 10 107 1970 10 317 1980 9 950 1991 10 107
Jaro Loĝantoj 2001 9 904 2012 10 155 2014 10 192 2016 10 378 2017 10 375 2018 10 397
Jaro Loĝantoj 2019 10 326 2020 10 322 2021 10 154 2022 10 128 2023 10 468 2024 10 512