Sakristio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakristio de la katedralo de Kolonjo.

Sakristio estas loko ĉe kristana preĝejo (aŭ kirko), kie oni konservas la kultajn objektojn kaj vestojn, kaj kie la pastroj sin vestas por la diservo.

Laŭ Francisko Azorín sakristio estas Parto de templo, kie oni konservas la objektojn k. vestojn por la diservo.[1] Li indikas etimologion el la latina sacristia, el sacra (sankta).[2]

En monaĥejoj, katedraloj, bazilikoj kaj similaj konstruaĵoj, ofte sakristioj, kiel iom apartaj kaj protektitaj templeroj estas ejoj por konervi valorajn artaĵojn kiel pentraĵoj, skulptaĵoj, juvelartaĵoj ktp.

Sakristiisto estas homo, dungita de la paroĥo, kiu zorgas pri tio, kaj pretigas la preĝejon antaŭ ĉiaj kultoj. Ofte li estas ankaŭ orgenisto. Nuntempe en eŭropaj landoj kristanismo tiom kadukiĝis (eĉ pastroj rapidege malaperas) kaj nur malofte ekzistas plu sakristiistoj, ofte komunumo de bonvolaj virinoj plenumas neformale tiujn taskojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 181.
  2. Azorín, samloke.