El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rožmitál pod Třemšínem (germane Rozmital aŭ ankaŭ Rosenthal ) estas urbo en Ĉeĥio kun 4 336 loĝantoj (2023). Ĝi situas en Mezbohemia regiono , en distrikto Příbram en cismontaro de Brdy proksimume 15 km sudokcidente de urbo Příbram . Allogaĵo de la urbo estas kastelo Rožmitál kaj preĝejo de Avanco de sankta Kruco en Starý Rožmitál kun kiu estas ligita personeco de muzika komponisto Jakub Jan Ryba , kiu vivis kaj agadis en Rožmitál kiel instruisto. La natura allogaĵo de la urbo estas fiŝlago Podzámecký rybník kaj montoj de montaro Brdy , kies konsisto estas monto Třemšín , kies nomo fariĝis konsisto de la nomo de urbo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sedlice, Chrást, Čížkov , Vranovice, Vysoká u Příbramě, Věšín, Vševily, Hlubyně, Modřovice , Bezděkov pod Třemšínem, Březnice , Hvožďany kaj Nepomuk.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1265 .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 5 082 1880 5 276 1890 4 856 1900 5 078 1910 4 892 1921 4 546
Jaro Loĝantoj 1930 4 145 1950 3 608 1961 3 825 1970 4 019 1980 4 524 1991 4 476
Jaro Loĝantoj 2001 4 357 2011 4 367 2014 4 428 2016 4 374 2017 4 373 2018 4 381
Jaro Loĝantoj 2019 4 375 2020 4 372 2021 4 185 2022 4 203 2023 4 336
Urbo Rožmitál pod Třemšínem konsistas el naŭ partoj sur ok katastraj teritorioj:
Hutě pod Třemšínem (ankaŭ nomo de k. t.)
Nesvačily (k. t. Nesvačily pod Třemšínem )
Pňovice (k. t. Pňovice pod Třemšínem )
Rožmitál pod Třemšínem (ankaŭ nomo de k. t.)
Skuhrov (k. t. Skuhrov pod Třemšínem )
Starý Rožmitál (ankaŭ nomo de k. t.)
Strýčkovy (ankaŭ nomo de k. t.)
Voltuš (ankaŭ nomo de k. t.)
Zalány (ĝi situas en k. t. Starý Rožmitál kaj Rožmitál pod Třemšínem ; la parto trafas ankaŭ en la najbaran municipon Nepomuk )
Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
Kapelo de sankta Anna
Kastelo Rožmitál
Urbodomo
Partoj de urbo Rožmitál pod Třemšínem (9)