Václav Havel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Havel
Havel, en 2009
Havel, en 2009
Persona informo
Václav Havel
Naskiĝo 5-an de oktobro 1936 (1936-10-05)
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Morto 18-an de decembro 2011 (2011-12-18) (75-jaraĝa)
en Ĉeĥio Hrádeček, Vlčice, Ĉeĥio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per spirhalto vd
Tombo tombejo de Vinohrady vd
Religio neaktiva katoliko vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko U dejvického rybníčku • Rašínovo nábřeží 78 • Rašínovo nábřeží 78 vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio vd
Alma mater Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago • Faculty of Theatre, Academy of Performing Arts in Prague • Akademia gimnazio Štěpánská vd
Partio Civitana Forumo, senpartia
Subskribo Václav Havel
Familio
Patro Václav Maria Havel vd
Patrino Božena Vavrečková vd
Gefratoj Ivan M. Havel vd
Edz(in)o Olga Havlová
Dagmar Veškrnová
Infanoj 0
Parencoj Dagmar Havlová • Hugo Vavrečka • Vácslav Havel vd
Profesio
Okupo verkistodramaturgopolitikisto • reĝisoro • poeto • filmreĝisoro • homrajta aktivulo • disidento • eseisto • filozofopublikigisto vd
Laborkampo teatrodramo • opinia ĵurnalismo • politiko vd
Verkado
Verkoj Antikódy ❦
The Garden Party ❦
Leaving ❦
The Power of the Powerless ❦
The Memorandum ❦
Audience ❦
Temptation ❦
Largo desolato vd
En TTT www.vaclavhavel.cz
1-a Prezidento de Ĉeĥio
Dum 2-an de februaro 19932-an de februaro 2003
Antaŭulo la oficejo ekestis pro disfalo de Ĉeĥoslovakio
Sekvanto Václav Klaus
10-a Prezidento de Ĉeĥoslovakio
Dum 29-an de decembro 198920-an de julio 1992
Antaŭulo Gustáv Husák
Sekvanto neniu elektita pro disfalo de Ĉeĥoslovakio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Václav HAVEL [va:claf havel] (5-a de oktobro 193618-a de decembro 2011)[1], ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19891992 kaj ĉeĥa prezidanto en 19922003. Li estis knabo el riĉa familio, poeto kaj dramverkisto, kiu dum longaj dek du jaroj tenis en siaj manoj standardon de rezisto kontraŭ komunista reĝimo. Preskaŭ rekte el malliberejo li transloĝiĝis en la Pragan Burgon, kie li anstataŭis sian malliberiganton Husák. Malgraŭ tio ke li dekomence asertis, ke li volas esti prezidento nur provizore, li eltenis en la Praga burgo longajn dek du jarojn. Kaj dum la mondo senlime la tutan tempon ŝatis la viron kiu reĝisoris liberecon, hejme li fariĝis celtabulo de kritiko kaj anekdotoj.

Vojo al Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Knabo el bona familio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en unu el la plej riĉaj kaj la plej influaj familioj de la unua respubliko. Hugo Vavrečka, la avo el la patrina flanko, estis grava politikisto kaj ministro, sed ankaŭ verkisto – laŭ lia libro František Lelíček en la servoj de Sherlock Holmes, la reĝisoro Karel Lamač faris brilan filmon. La patro kaj la onklo (post la Dua Mondmilito li estis kulpigita pro kunlaborado kun la germanoj) posedis entreprenojn, interalie la palacon Lucerna kaj la Barrandov-filmstudion. La patrino zorgis pri Václav kaj lia frato Ivan.

Post la milito, en sia deka jaro, la knabo Václav estis sendita en prestiĝan privatan internulejon en Poděbrady. Li ekkonis severecon kaj durecon, sed ankaŭ la unuajn amikecojn, establitajn por la tuta vivo. Havel ĉi tie akiris sian kromnomon Skarabo. Se la demokratio en Ĉeĥoslovakio eltenus, la junan Havelon atendus plej certe elektema angla gimnazio, filozofia fakultato kaj vivo de ora junularo. Sed ĉio estis alia.

Post februaro de 1948, kiam puĉis la komunistoj, oni elĵetis lin el la elita lernejo. Li provis studi en Prago, sed fine li elektis laboron de laboratoriisto en Altlernejo ĥemio-teknologia kaj li abiturientiĝis nur frekventinte vesperan gimnazion.

Tuj la sekvantan jaron li studis en teknika lernejo. Sed la lernado ne amuzis lin, tial li provis transiri al FAMU (Filma akademio de muzaj artoj). Vane. Ili ne akceptis lin al la nova lernejo, kaj el la malnova li estis elĵetita. Li militserve soldatiĝis en 1957 pasigonte du jarojn ĉe motorpafista divizio. Li plendis pro ĉikano, sed li verkis ankaŭ sian unuan ludon Vivo antaŭ si. Tion oni prezentis en armea teatro, kaj Havel mem partoprenis en la ludo.

Sekreta geedziĝo[redakti | redakti fonton]

Jam studante li ekŝatis la vivon en kafejoj. Li verkis poemojn, legis modernajn aŭtorojn kaj komencis havi artajn kontaktojn. Li preferis kunveni en la Kafejo Slavia situanta kontraŭ la Nacia Teatro en Prago. Ĉi tie li ankaŭ renkontis sian estontan edzinon, Olga, kiu havis tri jarojn pli ol li. Li verkis por ŝi siajn unuajn am-versojn, sed rendevuis kun ŝi nur post kelkaj jaroj.

Reveninte el la militservo, Havel akiris - danke al familiaj kontaktoj - postenon de kulisisto en teatro, kies ĉefo estis Jan Werich. Ĉi tie li verkos sian unuan dramon, sed la repertuaro de la teatro ne estis al Havel plej proksima. Tial li jam en la jaro 1960 translokiĝis en alian teatron nomatan Teatro Sur Balustrado (Divadlo Na Zábradlí), kiun li post nelonge famigis. Jam ne kiel kulisisto, sed kiel talenta dramverkisto. Olga, kiu deziris esti senĉese proksime al li, ĉi tie fariĝis aktorino.

Kelkajn jarojn poste ili geedziĝis. Sekrete, sen soleno, tiel iom spiteme al la patrino de Havel, kiu ne tro ŝatis Olgan. Ilia geedziĝo okazis en la urbodomo, sed Olga havis eĉ ne bukedon kaj la paro eĉ ne interŝanĝis inter si fingringojn. Olga estas jam tridekunujara kaj Havel dudekokjara. Post la ceremonio ili iris kun la atestantoj tagmanĝi, vespere jam ambaŭ denove laboris en la teatro.

Absurda dramo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1964 Havel staris ĉe la sojlo de kapturna kariero. Teatro Sur Balustrado antaŭ nelonge komencis prezenti lian maturan teatraĵon kaj samtempe la unuan ĉeĥan absurdan dramon. Havel rapide eniras en la kulturan kaj politikan vivon. Li fondas Rondon de sendependaj verkistoj, t.e. de tiuj, kiuj ne estas en la komunisma partio. Samtempe li fariĝis unu el la gvidantaj personecoj de ĵurnalo nomata Vizaĝo.

Sed la libereco daŭris tro mallonge. Tamen li havis tempon por viziti Usonon, kie li renkontiĝas kun Miloš Forman kaj Jiří Voskovec. Kaj en Parizo li konatiĝis kun la legenda ĵurnalisto Pavel Tigrid. Venis la somero – kaj la praga printempo finiĝis. En aŭgusto de 1968, kiam la lando iĝis okupita de soldataroj de Varsovia Traktato, Havel estis kun sia amiko Jan Tříska ĝuste en Liberec kaj tuj li komencas labori. En radiodisaŭdiga studio en Liberec Havel verkis politikajn komentariojn, kaj lia amiko Tříska ilin legis. Sed post kelke da semajnoj la batalo estis malvenkita.

Havel retiriĝis en privatecon. Jam en la jaro 1967 la geedzoj Havel aĉetis en la vilaĝo Hrádeček ĉe Trutnov bienon. (Hrádeček ĉeĥe signifas burgeto.) Ĉi tie daŭris dudek jarojn lia ĉefa sinjorujo kaj de tie li transiris en la plej superan postenon de la lando: el Burgeto en Burgon.

La dramojn de Havel oni ludis eksterlande, la dramverkisto estis ricevanta altajn honorariojn, do nek li nek Olga devis labori. Nur unufoje li interrompis tiun ĉi vivmanieron. En la jaro 1974 Havel komencis por dek monatoj labori en bierfarejo en Trutnov. Liaj laboroj en la bierfarejo alportis paradoksajn scenojn – ekzemple li parkadis sian aŭtomobilon de marko Mercedes apud vico de aŭtoj de markoj Trabant kaj Škoda 1000 MB. Sed precipe el spertoj el la bierfarejo li profitis unun el siaj plej konataj teatraĵoj, Aŭdiencon.[2]

Batalo kontraŭ la reĝimo[redakti | redakti fonton]

Jam de komence de normaligo Havel havis problemojn kun la reĝimo. Li estis eliminita el Asocio de verkistoj kaj duonjaron post la okupo de la lando li trovis en sia loĝejo subaŭskultigan ekipaĵon. Sed nur en la jaro 1975 li fariĝis ĉefa malamiko de la komunisma reĝimo. Tiam li skribis malfermitan leteron al Gustáv Husák, en kiu li kritikis la estantan reĝimon.

Memkompreneble, ke li ne ricevis respondon. Sed per tiu ĉi paŝo li eliris el rifuĝejo en Hrádeček komencinte longan lukton por la libereco. Daŭris dek kvin jarojn, el kiuj kvin Havel pasigis en malliberejo. La letero estis rompo. Du jarojn poste Havel estis fondanta kun siaj geamikoj Ĉarton 77. Havel fariĝis unu el la tri parolantoj, kaj samtempe li avancis sin en rolon de ĉefa malamiko de la normaligo de Husák. Li ne bezonis longe atendi reagon. La reĝimo respondis en paĝoj de ĵurnalo Ruĝa rajto (Rudé právo) per malamikema artikolo Pereintoj kaj entrudiĝintoj. Kaj ankaŭ per la t.n. antiĉarto, demonstra renkontiĝo de artistoj en Nacia teatro, kiun onidire partoprenis ankaŭ lia estonta alia edzino, juna komedia aktorino Dagmar Veškrnová (hodiaŭ – Dagmar Havlová).

La sekreta polico komencis lin kaŝobservi kaj fine li estis arestita. Li tre malfacile toleris sian unuan arestigon, li eĉ promesis al pridemandistoj, ke li ne faros kontraŭŝtatan agadon, kaj post kelke da monatoj li estis elliberigita. Sed kiam li estis libera, li konsciis, ke sen persona ofero ne eblas batali. Li daŭrigis sian laboron kaj baldaŭ post tio li estis arestita denove. Ĉifoje li restis en malliberejo kvar jarojn. Ĝis la jaro 1983, kiam grave malboniĝis lia sanstato. Lastmomente li estis transveturigita kun forta pulminflamo en la malliberejan malsanulejon. Havel sciigis Olgon pri sia stato kaj tiu ribeligis kelke da signifaj amikoj en la mondo. Protestleteroj komencis venadi al Prago kaj la aliokaze certega reĝimo malcertiĝis. Kamaradoj decidis pri interrompo de la puno kaj Havel estis transveturigita al civila malsanulejo.

Sed la inspektado daŭris. Policistoj observis Havelon en Prago kaj ankaŭ en Hrádeček. De tempo al tempo li ludis kun ili strangan ludon, plena de ironio kaj absurdaĵoj. Dum unu frostiga tago li volis al la sekretpolicanoj agrabligi la deĵoron, tiel do li alportis grogon al ili el sia loĝejo. Ili rifuzis, sed post momento la glasetoj estis malplenaj. Alifoje policistoj veturantaj post li karambolis, kaj Havel, anstataŭ forveturi de ili, tiris siajn gardistojn per ŝnurego.

Am-aventuroj[redakti | redakti fonton]

Flirtoj de Havel kaj eksteredzecaj interrilatoj estis publikaj sekretoj inter liaj geamikoj. Ankaŭ Olga sciis pri ili kaj ŝi parte toleris aŭ ne rimarkis ilin. Nenio alia restis al ŝi – en seninfana geedzeco ŝi iom post iom fariĝis pli prefere kunulino kaj patrino ol amantino. Ŝi donis al Havel fonon, certecon. Sed Havel havis apud mallongtempaj interrilatoj ankaŭ kelke da „gravaj konatecoj". Ankaŭ Olga foje trovis al si amikon – dudek jarojn pli junan aktoron. Kiam Havel estis en la jaro 1979 arestita, li fariĝis ŝia helpanto. Li veturigis Olgon per aŭtomobilo zorgante pri la domo en Hrádeček. Li helpis ŝin kun ĉio ebla kaj el la amikeco evoluis amo. Olga konfesis tion al Havel nur post lia reveno el la malliberejo. Sed la viro, kiu ne faris pro siaj kokroj pli grandajn zorgojn por si, nur tre malfacile toleris similan konduton de sia edzino. Sed li ne havis alian eblecon. Ekde la jaro 1983 ili pasigis multon da tempo aparte, vivante siajn vivojn, sed ili restis kunuloj. Olga spite al ĉio foriris de sia amiko, dum la rilato de Havel eltenis ĝis la revolucio. Cetere, ilia interrilata kvarangulo kaj la kreema krizo de Havel igis lin verki la dramon Largo Desolato, kiu laŭ iuj estas unu el liaj plej bonaj dramoj.

En ĵurnalo Ruĝa rajto[redakti | redakti fonton]

En decembro de 1988 okazis en Prago la unua permesita demonstracio post multaj jaroj kaj Havel prezentiĝis en ĝi kiel oratoro. Tuj en januaro de 1989 en konekso kun la 20-a datreveno de tragika morto de Jan Palach, aktivaj kontraŭuloj de komunisma reĝimo kunvenis en Venceslaa placo. Akvokanonoj tiam ankoraŭ diskurigis la protestantojn, Havel estis denove arestita kaj kondamnita al naŭ monatoj. Sed pro protestoj el tra la mondo li estis en majo tralasita. Tiutempe plimulto da nacioj ne antaŭsentis, kiu estas Václav Havel. Krom homoj el disidentaro konis lin nur aŭskultantoj de Radio Libera Eŭropo. Kaj subite aperis pri li tutpaĝa artikolo en Ruĝa rajto, ĵurnalo de la komunisma partio. La komunistoj prezentis sian ĉefan kontraŭulon en ampleksa artikolo kun titolo Kiu estas Václav Havel. La artikolo estis plena de mensogoj kaj kalumnioj, la aŭtoroj klopodis kalumnii la tutan familion de Havel inkluzive de liajn antaŭulojn.

En Praga burgo[redakti | redakti fonton]

El Burgeto en Burgon[redakti | redakti fonton]

La 17-an de novembro de 1989 Havel forveturis kun sia amikino al Burgeto (Hrádeček), Olga restis en Prago. Sed tuj la sekvantan tagon ŝi telefonis al li, ke policistoj diskurigis studentan marŝantaron kaj multajn homojn ili onidire masakris. Havel tuj revenis Pragon. Kaj tuj ili komencis trakti. La teatruloj kaj la studentoj ekstrikis, estiĝis Civitana Forumo. Post du semajnoj la reĝimo pereiĝis, al la lando la vojo al demokratio malfermiĝis. Kaj ankaŭ oni serĉis novan prezidenton, sed pozicio de Havel ne estis de komence tiel klara. Certe, inter ĉartistoj li estis reĝo, sed en la komunumo konis lin nur minimumo da homoj. Multe pli grandan esperon havis Alexander Dubček, la malĝoja heroo de la jaro 1968.

Sed jam la 10-an de decembro de 1989 Havel fariĝis unusola prezidenta kandidato de Civitana Forumo. Tiam li ankoraŭ asertis, ke li estos prezidento nur por mallonga periodo. Ia laborprezidento antaŭ baloto, poste li estos denove dramverkisto. Sed ĉu elektos lin entute ĝis nun komunisma parlamento? Tiumomente plej multe helpis lin pragmatisma komunisma ĉefministro Marián Čalfa, kiu subtenis lian kandidatecon kaj li ankaŭ pritraktis ĝin en la parlamentejo. Samtempe Havel sukcesis interkonsenti eĉ subtenon de ĉagrenita Dubček. Sed tiu estis multekosta – Dubček fariĝis prezidanto de Federacia parlamentejo kaj pleje li onidire ricevis de Havel promeson, ke Havel post libera balotado subtenos lin en lia kandidateco al la prezidenteco. Sed tion Havel jam ne faris.

La elektado okazis unuanime – same kiel foje komunismaj deputitoj elektis Husákon, nun ili unuvoĉe elektis Havelon. Ĵurante li eĉ devis promesi fidelecon al Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko. Kun la elekto de Havel estas kunigita ankoraŭ unu evento, prefere komika. Havel ne havis bonan solenan veston, la tutan vivon li kutimis iradi en ĝinzo kaj en trikoto. Nun ili haste kudris al li solenan veston. Sed Havel anstataŭ zono prenis ŝelkon kaj la tuta nacio amuziĝis vidante liajn tro kurtajn pantalontubojn, kiuj finiĝis ĉe la maleoloj.

Ĉefrolulo prezidento[redakti | redakti fonton]

En la unuaj monatoj post novembra revolucio Havel havis grandegan influon. Li rekte intervenis en la politikon, li destinis ties karakteron. En majo de 1990 nomumante politikistojn li klarigis en parolo: „Mi elektos homojn, kiuj dum jaroj rezistis al totalisma reĝimo. Mi ne elektos tiujn, kiuj dum jaroj mensogis al ni, mi ne elektos tiujn, kiuj dum dudek jaroj atendis kaŝitaj…" Li plendis, ke ni (ĉeĥoj) ne kapablis energie disiri disde la pasinteco. Samtempe li mem subtenis la komunisman ĉefulon Čalfon, kiu tiom helpis lin en la vojo en Pragan burgon. Jam tiam li devis alfronti al riproĉoj de siaj geamikoj. Ili kritikis lin, ke la potenco influas lian personecon, ke li ĉesas regi sin. Havel ankoraŭ ne longe antaŭe proklamis, ke en la momento, kiam li konscios, kiel la potenco ŝanĝas lin, li tuj rezignos. Sed tio ne okazis.

Kaj kelkajn monatojn post tio ke li parolis nur pri laborprezidento, li kandidatiĝis al posteno de regula prezidento. Li defendis sin per tio, ke demokratiaj fortoj proponis lin, kaj ke lian eventuala rifuzo aspektus fuĝo el batalkampo aŭ perfido en eklaborita laboraĵo. Kaj tiel li estis somere de 1990 elektita prezidento la duan fojon. En julio de 1992 okazis plua prezidenta elekto. Sed slovakaj politikistoj ne subtenis Havelon kaj li abdikis. Fine li povis esti libera. Li ne uzis eblecon libere foriri el la politiko. Male. Al du jaroj kaj duono en funkcio de ĉeĥoslovaka prezidento li aldonis pluajn dek jarojn en rolo de prezidento ĉeĥa.[3]

Li ja detiriĝis por iom da tempo el la politika scenejo, sed jam aŭtune li komencis dediĉi sin al debato pri naskiĝanta Konstitucio de Ĉeĥa Respubliko. Li komencis batali pri siaj estontaj leĝpovoj. Helpis lin lia aŭtoritateco, kiun li havis hejme kaj en la mondo. Kaj en januaro de 1993 li estis elektita la unua prezidento de la memstara ĉeĥa ŝtato.

La unua damo[redakti | redakti fonton]

Havel neniam estis profesia politikisto kaj kiam li venis en Pragan burgon, li devis principe ŝanĝi sian vivstilon. Li kutimis al sia trikoto kaj ĝinzo trivita pro lavado. Nun li devis porti solenan veston. En la unuaj monatoj li alivestiĝis eĉ kelkfoje tage. Li devis alkutimiĝi ankaŭ al regula reĝimo. De komence li rezistis kaj okazis, ke li kun iu el siaj amikoj aŭ konsilantoj forkuris al gastejo por trinki bieron. Eventuale li lasis aranĝi en sian programon falsajn kunvenojn, dum kiuj li ripozis.

Ankaŭ por Olga signifis la vivo en Burgo grandegan ŝanĝon. Certe tio estis por ŝi ankoraŭ multe pli malfacila. En la rolo de la unua damo ŝi provis malkovri dimension, kiu estus taŭga por ŝi. Ŝi trovis ĝin tre baldaŭ. En la jaro 1990 ŝi fondis Komitaton de bona volo kaj multon el sia tempo ŝi dediĉis al kriplaj kuncivitanoj.

Somere de 1994 kuracistoj konstatis, ke Olga estas neresanigeble malsana. Olga pasigis multe da monatoj per vana batalo pri la vivo, malgraŭ tio ke la publiko eĉ ne antaŭsentis pri ŝia malsano. La lastajn semajnojn ŝi travivis hejme. Fine de la jaro 1995 jam ŝia stato estis kriza kaj en januaro de 1996 ŝi mortis.

La adiaŭo al Olga montris ŝian grandegan ŝaton. En Pragan burgon, vualita per nigraj standardoj, venis dekmiloj da homoj, kiuj en la frostiga antaŭtagmezo atendis en longa vico tra la tuta Hradčana placo, por ke ili povu kliniĝi al ŝia memoro.

Pulma kancero[redakti | redakti fonton]

Fine de la jaro 1996 okazis grava malboniĝo de la sanstato de Havel. Antaŭ unu jaro mortis Olga kaj nun troviĝis ĉe sojlo de morto ankaŭ la prezidento. La fortan pulminflamon lia kuracisto kuracis per antibiotikoj, sed la malsano ne pliboniĝis. Nur kiam la aferon partoprenis Dagmar Veškrnová, la nova amikino de Havel, kiu aranĝis fakan esploron, oni malkovris makulon en la pulmo. La verdikto sonis klare: kancero kaj bezono de tuja operacio. Jam hieraŭ estis malfrue. Dum la operacio kuracistoj forprenis duonon de la pulmo de Havel, en kiu estis la pereiga kancera tumoro.

Komence la stato de la prezidento estis stabiligita, sed post kelkaj tagoj ĝi abrupte malboniĝis. Oni devis alveturigi la plej modernan pulman ventolilon, sed unu tagon poste ties agado haltis por ia tempo. Tiumomente venis al la prezidento Dagmar Veškrnová kaj ŝi trovis lin sufokiĝanta. Fine estis la vivo de Havel savita.

Sed reveninte el la malsanulejo Havel suferis pro deprimecoj. Certe provizora malpermeso de konsumado de alkoholaĵoj kaj daŭra malpermeso de fumado havis en ili signifan kvoton. Havel estis forta fumanto kaj manko de nikotino montriĝis precipe en lia psiko. Sed pro la operacio de la pulmo liaj sanproblemoj ne finiĝis. Je unu jaro pli malfrue dum lia vizito en Aŭstrio tratiriĝis lia dika intesto. Havel jam duan fojon troviĝis en morta endanĝerigo, sed profesia operacio fare de aŭstriaj kuracistoj ankaŭ ĉifoje savis lian vivon.

Fajfado sur fingroj[redakti | redakti fonton]

La pulma malsano de Havel ŝokis la tutan nacion. Sed apenaŭ la ĉeĥa prezidento savis sin antaŭ preskaŭ certa morto, li surprizis la nacion duan fojon. Nur kelke da tagoj post supero de la malsano kaj ne tutan jaron post la morto de Olga li duan fojon edziĝis. La geedziĝo kun la populara aktorino Veškrnová, kun kiu li interrilatis ankoraŭ dum la vivo de Olga, okazis private kaj nur ok tagojn post la reveno el la malsanulejo.

La publiko kaj komunikiloj reagis negative. Havel sentis sin diskonkordita kaj li komencis sian paŝon ekskuzigi aŭ klarigi per la plej diversaj argumentoj – krom alia ankaŭ per tio, ke tion deziris la mortanta Olga. Sed per tio li ankoraŭ akrigis la tutan aferon. Pleje Dagmar faris de komence multon de etaj eraroj, kiuj forŝovis ŝin el pozicio de la ŝatata aktorino en rolon de neŝatata unua damo. Ŝia konduto kaŭzis pluajn kaj pluajn skandalojn.

Eble la plej granda skandalo okazis dum la dua elekto de Havel kiel la ĉeĥa prezidento en la jaro 1998. En la paso de ŝtorma elektado leviĝis en unu momento respublikana deputito proklamante: „Sinjoro Havel, hontu!" Dagmar ekreagis al tio kaj laŭte ŝi ekfajfis sur du fingrojn. La politikistoj, eksterlandaj ĵurnalistoj kaj publiko estis pro ŝia konduto ŝokitaj.

Amnestioj de la monarĥo[redakti | redakti fonton]

Se io principe vundis la prestiĝon de Havel kaj ŝaton en la enlanda scenejo, tio estas liaj disputeblaj amnestioj. Tuj de komence de sia prezidenta kariero, la 1-an de januaro de 1990, li proklamis ampleksan amnestion, dank’ al kiu ricevis liberecon 15 mil arestitoj inkluzive de murdistoj kaj brutaj perfortuloj. Plinombriĝis la krimoj kaj pluraj el la llieriĝitoj denove rapide revenis en malliberejojn. Oponantoj ofte rememorigis al li tion. Ĉefe post bruta murdo de kelkmonata knabineto de unu el recidivuloj. Kaj Havel mem, eĉ ne konfesinte sian eraron, parolis en paroladoj pri tio, ke tre ĉagrenas lin, kiel oni ne sukcesas en la lando haltigi kreskon de krimeco.

Apud la amnestioj la publiko ne povis forgesi al li liajn pardonojn. Dum sia longa regado li donis centojn da ili, sed kelkaj el ili kaŭzis principan kritikon de politikistoj kaj ĵurnalistoj. Ofte temis pri problemaj kazoj, kiam li pardonis siajn konatojn aŭ siajn favorulojn. Havel siajn erarojn neniam konfesis.

Malkreskanta populareco[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tio ke Havel ĝuis en la mondo eksterordinaran admiron, hejme lia populareco iom post iom sinkis. Dum en la jaro 1990 konsentis kun lia daŭro en la funkcio preskaŭ 90 % da loĝantoj, post kvin jaroj nombro de liaj favoruloj sinkis al 70 %. Antaŭ la dua elektado de la ĉeĥa prezidento Havel malmodeste proklamis, ke li jam ĝoje forirus ĝis flankejo, sed ke li subpremos siajn personajn interesojn, kaj se estos intereso, li povas prezidenti plu. Li estis elektita kaj lia populareco sinkis plu. Fine de la jaro 2002 – tuj post kiam li ĝustatempe ne revenis el sia libertempo en la landon suferatan de katastrofa inundo – jam staris malantaŭ li nur 45 % da nacio.

Kun la kreskanta kritiko Havel senĉese pli detiriĝis en privatecon. Li ĉesis komuniki kun ĵurnalistoj kaj kun pluraj amikoj. Tuj kiam komunikiloj komencis kritiki lin, li komencis batali kontraŭ ili. Unue li malvalidigis regulajn gazetarkonferencojn, pli malfrue li komencis rufuzi ĉiujn petojn por intervjuo. Kaj kiam li ja permesis al iu interparolon, tio okazis dum absolute neakcepteblaj kondiĉoj. Havel postulis anticipe tekston de demandoj kaj rajton kelkajn forstreki.

Vojo el Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Neona koro[redakti | redakti fonton]

Kelke da tagoj antaŭ sia foriro el la Burgo Václav Havel adiaŭis en la forvendita Nacia teatro. La solenan vesperon, omaĝe al la prezidento, aranĝis lia edzino Dagmar. En la prezentiĝo prezentis sin dekoj da artistoj, sur grandega ekrano oni reludis tostojn de mondaj personecoj. Malgraŭ ke kelkaj aktoroj sukcesis teni siajn prezentiĝojn je alta nivelo kaj ili enportis en la prezentiĝon humoron, sume superis patoso kaj artaĵaĉo. Propre tio estis ia kontraŭpunkto al grandega neona koro, kiu jam kelke da tagoj ruĝe lumis super Praga burgo sur turo de baziliko de sankta Georgo kaj kiun la finanta prezidento mem eklumis el sia ŝatata restoracio Slavia.

Kvankam la agado en Nacia teatro estis okazonta sekrete, ties programon malkaŝis ĵurnalistoj el magazeno nomata Respekto. Ili ricevis malmolan reprezalion: ilia akreditaĵo estis malvalidigita. Malgraŭ tio, tuj antaŭ la solena vespero ekestis diskuto pri invititaj artistoj. En Nacia teatro nome decidis sin ne prezentiĝi la konata disidento kaj kantisto Jaroslav Hutka, kiu rifuzis partopreni en la koncerto komune kun normaligaj steluloj, kiuj foje subskribis la antiĉarton, kiel ekzemple preferata reĝima kantisto Karel Gott.

Dimanĉe noktomeze poste estis malhisita la prezidenta standardo kaj Václav Havel forlasis la Pragan burgon.

Rilato al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1996 Václav Havel estis Alta Protektanto de la 81-a UK de Esperanto en Prago, kaj - sufiĉe malofta okazaĵo - ankaŭ persone iomete interesiĝis pri Esperanto.[4] Aldone en septembro 2007 dum la Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando) li vizitis la E-standon de EEU. [5] kaj kun la foto [6]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • 1960 Rodinný večer (Familia vespero)
  • 1963 Zahradní slavnost (Ĝardena soleno)
  • 1965 Vyrozumění (Komunikiĝo, Memorando)
  • 1968 Ztížená možnost soustředění (Malfaciligita eblo koncentriĝi)
  • 1968 Anděl strážný (Gard-anĝelo)
  • 1968 Motýl na anténě (Papilio sur anteno)
  • 1971 Spiklenci (Konspirantoj)
  • 1972 Žebrácká opera(Almozula opero)
  • 1975 Audience (Aŭdienco) - esperantigita
  • 1975 Vernisáž (Eskpozicia inaŭguro)
  • 1976 Horský hotel (Montara hotelo)
  • 1978 Protest (Protesto)
  • 1983 Chyba (Eraro)
  • 1984 Largo desolato (itala muzika esprimo: triste malrapida koncertaĵo)
  • 1985 Pokoušení (Tentado)
  • 1987 Asanace (Senpoluciigo)
  • 1988 Zítra to spustíme (Morgaŭ ni startigos ĝin)
  • 2007 Odcházení

Politikaj eseoj[redakti | redakti fonton]

  • 1975 Dopis Gustávu Husákovi (Letero al Gustáv Husák)
  • 1978 Moc bezmocných (Potenco de senpotenculoj)
  • 1984 Politika a svědomí (Politiko kaj konscienco)
  • 1985 Anatomie jedné zdrženlivosti (Anatomio de certa abstinado)
  • 1986 Děkovná řeč za Erasmovu cenu (Dank-parolado por Erasmo-premio)
  • 1986 O smyslu Charty 77 (Pri la senco de Ĉarto 77)
  • 1987 Příběh a totalita (Rakonto kaj totalismo)
  • 1989 Slovo o slovu (Vorto pri vorto)

Eldonitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • 1964 Antikódy (Antikodoj)
  • 1966 Protokoly (Protokoloj)
  • 1983 Dopisy Olze (Leteroj al Olga)
  • 1984 O lidskou identitu (Je la homa identeco)
  • 1986 Dálkový výslech (Tele-enketado)
  • 1989 Do různých stran (Al diversaj flankoj)
  • 1990 Projevy (Paroladoj)
  • 1991 Letní přemítání (Somera rezonado)

Aperintaj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.ceskatelevize.cz/ct24/domaci/157427-vaclav-havel-zemrel-jen-tezko-nahraditelna-osobnost-a-to-nejen-v-cesku/
  2. "From the brewery to the presidency". Kontrolita 26-a de septembro 2018. (angle)
  3. (cs) PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha book, 219 pages, first issue - vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná-Mizerov, CZ) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (In association wiith the Masaryk democratic movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, sid. 24-25, s. 151, s. 157, s. 169, s. 184, s. 185
  4. Afiŝo Alta Protektanto plume de Andreas Künzli en Libera Folio
  5. Artikolo Václav Havel kaj Esper(ant)o, plume de Pavla Dvořáková en Libera Folio
  6. http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vaclav-havel-kaj-esper-ant-o.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.