Jiří Patera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Patera
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1935 (1935-08-18)
Morto 6-an de junio 2015 (2015-06-06) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Jiří PATERA (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1935 - mortis la 6-an de junio 2015) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de ĈEA.

Unue membro de la klubo en Most, poste multajn jarojn en la Esperantista Klubo en Praha, kie li nun funkciis kiel prezidanto ĝis 2002 kaj ekde 2010 denove. Lia merito estas, ke regule aperadas Bulteno de la praga klubo. Kelke da jaroj li estis ankaŭ membro de la komitato de ĈEA. Ses jarojn li redaktis la asocian revuon "Starto". Liaj leteroj ofte aperas ankaŭ en alilandaj revuoj (Monato, La Gazeto kaj aliaj).

Krom la menciitaj funkcioj en la Klubo kaj la Asocio, ludas s-ano Patera gravan rolon sur la kampo de tradukado el kaj en Esperanton. En 1983 li gajnis la 1-an premion en konkurso ĉe la Esperantista Kultura Festivalo en Opava per traduko de rakonto "Inter bibliofiloj" de Jaroslav Hašek, kiun oni publikigis en la ĉeĥoslovaka numero de Paco 1985. Ekde tiam liaj tradukoj aperas tre ofte en diversaj gazetoj. Oni povas mencii tradukon de la duono de rakontoj el la libro "Ne nur soldato Švejk" kaj longan vicon da tradukaĵoj aperigataj ekz. en la praga Bulteno kaj aliloke.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pri unu pioniro (Starto, 3/1980)
  • La nomoj kaj simboloj de diverslandaj valutoj (En: Fakaj aplikoj de Esperanto, KAVA-PECH, Dobřichovice 2001, p. 43-49)
  • Centjariĝo de la Esperantista klubo en Praha (Esperantista klubo en Praha, 2002)
  • Kelkaj problemoj de la ekonomika terminologio (En: Fakaj aplikoj de Esperanto, KAVA-PECH, Dobřichovice 2003, p. 64-67)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Jaroslav Hašek: Ne nur soldato Švejk (KAVA-PECH, Dobřichovice 1994 - kune kun aliaj tradukintoj)
  • Roman Dobrzyński: Zamenhofova ulice (KAVA-PECH, Dobřichovice 2005)
  • Božena Němcová: Pri virkato, virkoko kaj falĉilo - Fabelo pri mielkuka dometo - Pri malsaĝa Hanĉjo - Fabelo pri la koketo kaj la kokineto - Diablo kaj Kaĉa - Saĝa oraĵisto (fabeloj aperintaj en Bulteno de la Esperantista klubo en Praha)
  • Jaroslav Hašek: Joĉjo Nový rakontas pri la fianĉiĝo de sia fratino - Supo por malriĉaj infanoj - Psikiatria mistero (rakontoj aperintaj en Bulteno de la Esperantista klubo en Praha)
  • Zdenka Bergrová: Nigra reĝidino - Bobelo - Kolrimeno de Bariko - Feliĉo, aŭdigu vin - Ĉio flugas - Ŝimmi - Fontano ne estas lavabo - La malnovmoda pentristo Marteno - La fratoj de Krakonoŝo (fabeloj aperintaj en en Bulteno de la Esperantista klubo en Praha)
  • Laskavá fantazie - Karesa fantazio de Čestmír Vidman (tr. Jaroslav Krolupper, Jiří Patera, Margit Turková, Praha 2010, p. 117)