La Gazeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Gazeto
Kovrilpaĝo de la revuo, apr. 2016
Kovrilpaĝo de la revuo, apr. 2016
revuo
Speco mondkultura revuo
Periodeco 6-foje jare

Lando  Francio
Urbo Creuë
Publikigisto Esperanto-Klubo de Metz
Redaktisto Eugène de Zilah
Kunredaktisto Elda Doerfler
K. Jakobo
Françoise Ziegler
Paola de Zilah
Establodato 1985
Prezo 32 EUR jare
ISSN 0299-6987

Retejo LaGazeto.com
vdr

La Gazeto estis mondkultura revuo, kies celo estis porti al esperantlingvanoj kiel eble plej fidindajn informojn malpropagandajn pri ĉiuj fundamentaj aspektoj de civilizacioj, civilizoj kaj kulturoj estantaj kaj estintaj, kiuj iel gravas al la Esperanta mondkoncepto.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Gazeto enhavis kutimajn rubrikojn:

  • „Vortoj de la redaktoro“ – kie Zilah traktas temon aktualan
  • „Mondkulturo“ – ampleksaj artikoloj pri homoj aparte konatindaj, memoraĵoj pri forpasintuloj, historiaj studoj ktp
  • „Nia kulturo“ – recenzoj kaj studoj pri famaj libroj en Esperanto, listoj de novaj Esperanto-libroj aperintaj, anoncoj pri venontaj Esperanto-eventoj ktp
  • „El viaj leteroj“ – leterkesto
  • „Ludoj“ – Liter-enigmo sudoko-forma, incipito-ludo

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua aperinta jarkolekto estis tiu de 1985. La reta eldono finiĝis per la jarkolekto de 2009 (lastas la revua numero 143): en Aprilo de tiu jaro mortis la redakciano Kurisu Kei, en novembro la gvida redaktorino Madeleine de Zilah.

Post ŝia forpaso, la vidvo Eugene de Zilah deklaris sian volon daŭrigi, kun siaj filo kaj bofilino, la eldonadon de La Gazeto, „memore de la patrino“. Efektive en 2016 daŭre ekzistas la revuo, kun la 185-a numero en Julio 2016. La aperritmo estas 6-foje jare, en Januaro, Februaro, Aprilo, Majo, Julio kaj Novembro.

Lasta numero en decembro 2019, pro definitiva ĉeso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]