Opava
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Opava (apartigilo) |

| Opava | |||
| germane Troppau | |||
| urbo | |||
Centro de la urbo
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Opava | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Opava | ||
| Administra municipo | Opava | ||
| Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Mor. enklavoj 4 sidejformacioj | ||
| Montaro | Opava montetaro | ||
| Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
| Fervoja stacidomo | Opava východ | ||
| Rivero | Opava | ||
| Situo | Opava | ||
| - alteco | 257 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49° 56′ 20″ N 17° 54′ 09″ O / 49.93889 °N, 17.90250 °O (mapo) | ||
| Areo | 90,61 km² (9 061 ha) | ||
| Loĝantaro | 55 109 (2025) | ||
| Denseco | 608,2 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1195 | ||
| Primatoro | Martin Víteček | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 746 01 | ||
| NUTS 3 | CZ080 | ||
| NUTS 4 | CZ0805 | ||
| NUTS 5 | CZ0805 505927 | ||
| Katastraj teritorioj | 16 | ||
| Lokaj partoj | 16 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 56 | ||
| Partoj de urbo | 9 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
|
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
| Retpaĝo: www.opava-city.cz | |||
| |||
Opava (
aŭskultu) (germane Troppau) estas distrikta urbo en Ĉeĥio kaj ĝi situas en fekunda valo de rivero Opava kaj ĝi estas historia, industria, kultura kaj ekonomia centro. Vivas ĉi tie 55 109 loĝantoj (2025). Laŭ la urbo nomiĝas Opava montetaro.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slavkov, Vršovice, Holasovice, Otice, Oldřišov, Štítina, Stěbořice, Velké Hoštice, Hlubočec, Mokré Lazce, Raduň, Pustá Polom, Neplachovice, Chvalíkovice, Nové Sedlice kaj Branka u Opavy.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumento pri vilaĝo nomata Oppavia devenas el la jaro 1195. En pasinteco kiel la ĉefurbo de Silezio, Opava travivis komplikan evoluon, en kiu partoprenis ne nur germanigaj klopodoj de la germana ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ forta nacia kaj kulture politika renoviĝo de la ĉeĥa popolo en Regiono Opava. Dum la Dua Mondmilito la urbo suferis gravajn perdojn. Ni povas trovi en la urbo plurajn gotikajn konstruaĵojn. En la urbo estas la plej malnova muzeo en Ĉeĥa respubliko, nome Silezia landa muzeo. Troviĝas ĉi tie Arboreto Nový Dvůr enhavanta dendrologiajn kaj forcejajn ekspoziciojn. En Opava naskiĝis aŭ agadis vico da eminentaj personecoj, ekz. Petr Bezruč (1867–1958), la aŭstra urbano Joseph Maria Olbrich (kunfondinto de viena seceso), verkisto A. C. Nor (1903), kies vera nomo estis Josef Kaván aŭ Joy Adamson (aŭtorino de libroj pri leonino Elsa, la batalantino por savo de la afrika naturo), en la jaro 1806 ĉi tie restadis Ludwig van Beethoven. En opava kvartalo Kylešovice (germane Gilschwitz) estis trovitaj restaĵoj de ronda domgrupo el la 3-a jarmilo a. K. Fortikaĵoj, kreantaj linion de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruita dum la jaroj 1935–1938, estis ŝirmontaj la urbon. Nuntempe en la urbo vivas 55 109 loĝantoj.
Urboparto de Opava, Malé Hoštice, kunlaboras kun Regiono Hlučín.
La germana nomo de Opava, uzata de la aŭstria-hungaria administracio, estas Troppau.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 16 608 |
| 1880 | 20 562 |
| 1890 | 35 698 |
| 1900 | 42 043 |
| 1910 | 47 361 |
| 1921 | 49 366 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 36 030 |
| 1950 | 35 576 |
| 1961 | 42 458 |
| 1970 | 50 275 |
| 1980 | 59 384 |
| 1991 | 62 815 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 61 382 |
| 2011 | 58 351 |
| 2012 | 58 277 |
| 2014 | 57 931 |
| 2016 | 57 676 |
| 2017 | 57 387 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2018 | 57 019 |
| 2019 | 56 638 |
| 2020 | 56 450 |
| 2021 | 55 146 |
| 2022 | 54 840 |
| 2023 | 55 512 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2024 | 55 600 |
| 2025 | 55 109 |
Membrigo de urbo
[redakti | redakti fonton]Opava estas statuta urbo, kiu estas nur parte teritorie membrigita. La centra regiono de la urbo ne membriĝas en urbajn partojn kaj ĝi estas administrata rekte de reprezentantaro kaj magistrato de la urbo. Tiun ĉi regionon kreas:
- registra parto Město (katastra teritorio (k. t.) Opava-Město)
- plimulta parto de la registra parto Předměstí (k. t. Opava-Předměstí) sen baza setlejunuo Karlovec
- registra parto Kateřinky (k. t. Kateřinky u Opavy)
- registra parto kaj katastra terotiro Kylešovice
- plimulta parto de la registra parto Jaktař (sen baza setlejunuo Vávrovická kreita de kvar dudometoj)
La randaj partoj de la urbo estas dismembrigitaj en ok mem-administraj urbajn partojn:
- Komárov (registra parto Komárov kreita de plimulto de la katastra teritorio Komárov u Opavy)
- Malé Hoštice (kreita de la samnomata katastra teritorio, ensumiganta registrajn partojn Malé Hoštice kaj Pusté Jakartice)
- Milostovice (kreita de la samnomata registra parto kaj katastra teritorio)
- Podvihov (katastra teritorio kaj registra parto Podvihov kaj parto de la katastra teritorio Komárov u Opavy, kreita de la registra parto Komárovské Chaloupky)
- Suché Lazce (kreita de la samnomata registra parto kaj katastra teritorio)
- Vávrovice (kreita de la registra parto Vávrovice sur la katastraj teritorioj Vávrovice, Držkovice kaj Palhanec, kaj plu de baza setlejunuo Karlovec – la parto de la registra parto Předměstí sur la katastra teritorio Opava-Předměstí, kaj baza setlejunuo Vávrovická – kvar dudometoj en la registra parto kaj la katastra teritorio Jaktař)
- Vlaštovičky (kreita de la registra parto Vlaštovičky sur la katastraj teritorioj Vlaštovičky kaj Jarkovice)
- Zlatníky (kreita de la samnomata registra parto kaj la katastra teritorio Zlatníky u Opavy)
En la jaroj 1976–1991 konsisto de la urbo estis ankaŭ municipo Chvalíkovice. Plimulto de la teritorio de urbo situas historie en Silezio, sed kvar el ĝiaj partoj (Kravařov, Suché Lazce, Vlaštovičky kaj Jaktař) apartenis al la tn. Moraviaj enklavoj en Silezio.[1]
Servoj
[redakti | redakti fonton]Famaj naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]
Transporto
[redakti | redakti fonton]Trajna transporto
[redakti | redakti fonton]Opava havas bonan trajnkonekton kun Ostrava (temas pri unurela vojo elektrizita en jaro 2006[2]). Tra Opava veturas ankaŭ radidtrajnoj de Ostrava al Olomouc.
Urba transporto
[redakti | redakti fonton]En Opava veturas nuntempe autobusoj kaj trolebusoj.
Historio de urba transporto [3]
[redakti | redakti fonton]Tramoj
[redakti | redakti fonton]En jaro 1899 la urbestroj decidiĝis, ke en Opava estos tramoj. Solena malfermo okazis je la 4-a de decembro 1905, kiam la unuan fojon ekveturis tramoj kun ŝpuro 1000 mm. Ĉefa vojo konektis orientan stacidomon kun malsanulejo, de kiu gvidis vojo al Kateřinky. Evoluo plena de esperoj de tramoj estis haltita dum fino de Dua Mondmilito. Kvankam estis grandaj damaĝoj, tramoj denove ekveturis en jaro 1947. En jaro 1948 estis eĉ konstruitaj novaj tramvojoj. Du jarojn poste urbestroj decidiĝis, ke trolebusoj anstataŭigos tramojn. Lasta tago de tramoj en Opava estis je la 22-a de aprilo 1956. Tramoj tamen havas malgrandan monumenton en urbcentro, kie estas mallonga tramvojo kun priskribo.
Trolebusoj
[redakti | redakti fonton]
Urbaj aŭtobusoj aperis en stratoj de Opava en jaro 1941 kaj dekunu jaroj poste, je la 24-a de aŭgusto 1952 ekveturis la unuan fojon en Opava ankaŭ trolebusoj. Kvankam estis post jaro 1989 diskutoj, se ne sufiĉus nur aŭtobusoj en Opava, finfine estis konstruita nova remizo en jaro 2002.
Industrio
[redakti | redakti fonton]Teva Czech Industries s.r.o. fabrikas kuracilojn interalie ergotoalkaloidojn. [4]
Esperanto en Opava
[redakti | redakti fonton]Okazis 2-a Konferenco de Silezio kaj Norda Moravio la 7-an de oktobro 1923 en Opava. Partoprenis 35 personoj el 15 lokoj. Estas nuntempe gastiganto de Pasporta Servo.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Rilataj temoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Panoramo
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Historia geogragfio de lando Moraviasilezia, p. 714–716, 727.
- ↑ http://www.spvd.cz/?p=cz/opava/opava.html&m=cz/opava/menu_opava.html
- ↑ http://www.spvd.cz/?p=cz/opava/historie.html&m=cz/opava/menu_opava.html
- ↑ Teva[rompita ligilo]
| ||||||||||
| ||||||





