Mikolajice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikolajice
germane Niklowitz
municipo
Ŝoseo inter domoj
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mikolajice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historiaj regionoj Moravio, Moravia enklavo, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Situo Mikolajice
 - alteco 354 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 37″ N 17° 46′ 40″ O / 49.87694 °N, 17.77778 °O / 49.87694; 17.77778 (mapo)
Areo 7,4 km² (740 ha)
Loĝantaro 299 (2023)
Denseco 40,41 loĝ./km²
Unua skribmencio 1389
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 84
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 568279
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Mikolajice
Retpaĝo: www.mikolajice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Mikolajice estas vilaĝo en Ĉeĥio en distrikto Opava etendiĝanta sur 7,4 km², kie loĝas 299 loĝantoj (2023). La vilaĝo estas ĉirkaŭigita de arbaroj kaj ties montetriĉa karaktero nur substrekas unikecon de la teritorio, sur kiu ĝi etendiĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri Mikolajice unue oni skribas latine kiel pri Niclouicz en feŭda libro de olomouca episkopo. En la jaro 1389 estas indikata Ota Stoš el Bránice kiel proprumanto de du partoj de Mikolajice, kiuj estis tiam feŭdo de olomouca episkopo en distrikto Osoblaha.

En la jaro 1542 Jan Vlk el Konecchlumí akceptis feŭdon por burgaro kaj vilaĝon Slavkov, por vilaĝo Uhlířov, por burgaro kaj vilaĝo Štáblovice kun korto kaj por vilaĝo Mikulajovice. Sed jam en 1558 devis lia heredinto Václav Vlk redoni post feŭda juĝo en Kroměříž feŭdan bienon la t.n. burgaron kaj vilaĝon kun korto kaj vilaĝon Mikulajovice al Kašpar pli juna Rotnberk el Kietrz. Štáblovice kaj Mikolajovice apartenis al bieno slavkova kaj loĝantoj de tiuj ĉi vilaĝoj laboregis en la slavkova korto.

Ĉefepiskopa arkivo enhavas ankaŭ liston de la štáblova bieno kaj al ĝi ligantan vilaĝon Mikolajice el la 60-aj jaroj de la 17-a jarcento.

Mikolajice estis ĉiam la malgranda, pure ĉeĥa vilaĝo. Post batalo sur Blanka Monto en 1620 kaj poste post katoligo de ĉiuj habsburgaj posedaĵoj estas klare, ke la loĝantojde la vilaĝo havis katolikan konfesion.

En 1900 Mikolajice havis jam 403 loĝantojn kaj 59 domojn. Tio estis ĉiam agrikultura vilaĝo.

Ekde la 1-a de januaro 1979 ĝis la 23-a de novembro 1990 la hodiaŭa municipo Mikolajice estis parto de municipo Melč.