Hostašovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hostašovice
municipo
Loka kapelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hostašovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Nový Jičín
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Situo Hostašovice
 - alteco 360 m s. m.
 - koordinatoj 49° 32′ 03″ N 17° 59′ 50″ O / 49.53417 °N, 17.99722 °O / 49.53417; 17.99722 (mapo)
Katastro 9,26 km² (926 ha) Hostašovice
Loĝantaro 772 (2023)
Denseco 83,37 loĝ./km²
Estiĝo 1249
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 741 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 568511
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Hostašovice
Retpaĝo: www.hostasovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Hostašovice estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Nový Jičín en Moraviasilezia regiono en cismontaro de Moraviasileziaj Beskidoj sur kunigvojo inter la urboj Valašské Meziříčí kaj la distrikta urbo Nový Jičín. Vivas ĉi tie 772 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estiĝo de Hostašovice datiĝas ĉirkaŭ la jaro 1249, kiam laŭ mito la birdisto Hostaša, kiel gardanto de burgejo Hradisko apartenanta al burgo Starý Jičín, ekloĝis ĉe la ĉi tiea rojo Hrázkový potok. Estiĝis domaro, pli poste arbara vilaĝo, kiu apartenis al la senjorujo Starý Jičín. En la jaro 1749 administrantoj de la senjorujo avancis la arbaran vilaĝon je la memstara municipo Hostašovice kun rajto de sigelo havanta en la blazono krucigita rastilon kaj draŝilon.

La memstara municipo ekzistis memstare ĝis la 1-a de januaro 1979, kiam ĝi fariĝis kvartalo de Nový Jičín. La memstara municipo Hostašovice denove estiĝis la 23-an de novembro 1990.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]