Brušperk (germaneBraunsberg, ofte ankaŭ nomata kiel Laĥa Bet-Leĥem) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en Moravio, en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono, proksime de cismontaro de Beskidoj. Tra la urbo trafluas rivero Ondřejnice, kiu apartigas ĝin en du partojn. Per sia situo Brušperk troviĝas proksimume meze de teritorio inter Ostrava, Frýdek-Místek kaj Příbor, en regiono nomata Laĥio. La historia kerno de la urbo, enhavanta konservitan gotikan bazplanon, arkadojn kaj historiajn konstruaĵojn, inkluzive de baroka preĝejo de sankta Georgo, estis kiel unika arkitektona elemento proklamita en la jaro 1992 kiel urba memorinda zono. Vivas ĉi tie 4 164 loĝantoj (2025).