La unua skribmencio pri Návsí estas el la jaro 1435.
Post disfalo de Aŭstrio-Hungario fine de la unua mondmilito kreiĝis novaj sekvantulaj ŝtatoj, inter kiuj apartenis ankaŭ Ĉeĥoslovakio kaj Pollando, kiuj gvidis akran disputon je teritorio de Teŝinio, en kiu situas ankaŭ municipo Návsí.
La 1-an de septembro 1939 eksplodis la dua mondmilito, Návsí estis ankoraŭ la saman tagon sen batalo okupita de germana armeo kaj en la sekvantaj tagoj enmembrigita en Germanan imperion. La ofica lingvo fariĝis la germana. Vico da homo finis en koncentrejoj, 25 familioj estis perforte ellandigitaj, vico da homoj estis ekzekutitaj. Naziistoj klopodis per brutala timigado devigi plimulton de ĉeĥoj kaj poloj akcepti la germanan civitanecon pere de la tn. volkslistoj. Por la viroj poste rilatis soldata devo kaj ili devis ensoldatiĝi en la germanan armeon. Soldatoj el Teŝinio poste eluzis en la milito okazojn kaj transkuris al aliancanaj soldataroj. Poloj enpaŝis en armeon de Anders, ĉeĥoj en ĉeĥoslovakan eksterlandan armeon. Lastaj germanaj taĉmentoj forlasis Návsí nokte el la 1-a je la 2-a majo 1945. La renovigon de Návsí post la milito gvidis loka nacia komitato. La municipo evoluis memstare ĝis la jaro 1960, kiam okazis kunigo kun Jablunkov, kun kiu ĝi partoprenis la sorton ĝuis la jaro 1994, kiam okazis renovigo de la memstareco.