Saltu al enhavo

Jaworzynka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jaworzynka
ĉeĥe: Javořinka
vilaĝo
Vido al Jaworzynka
Oficiala nomo: Jaworzynka
Ŝtato Pollando Pollando
Regiono Silezia provinco
Distrikto Distrikto Cieszyn
Komunumo Komunumo Istebna
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Jablunkova intermontaro
Najbaras kun Čierne Slovakio, Hrčava Ĉeĥio
Situo Jaworzynka
 - alteco 630 m s. m.
 - koordinatoj 49° 31′ 56″ N 18° 51′ 49″ O / 49.53222 °N, 18.86361 °O / 49.53222; 18.86361 (mapo)
Katastro 22,15 km² (2 215 ha)
Loĝantaro 3 230 (2015)
Denseco 145,82 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 43-476
Telefona antaŭkodo (+48) 33
Aŭtokodoj SCI
SIMC 0053545
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Jaworzynka, Silesian Voivodeship

Jaworzynka (ĉeĥe: Javořinka) estas vilaĝo en suda Pollando en Silezia provinco en distrikto Cieszyn en komunumo Istebna situanta sur ĉeĥa-pola-slovaka dislimejo. Ĝi troviĝas en teritorio de Teŝina Silezio en Jablunkova intermontaro kaj komune kun Istebna kaj Koniaków ĝi kreas la tn. Beskidan trivilaĝon. Vivas ĉi tie 3 230 loĝantoj kaj ĝia areo faras 22,15 km², el kio plejpartan parto okupas montaraj arbaroj.

Jaworzynka konsistas el tri partoj: la centra laŭlonge laŭ ĉefa ŝoseo direkte al Istebna, kaj ankaŭ domaroj Trzycatek kaj Zapaseky. Zapaseky troviĝas en la orienta arbarigita parto de la vilaĝo malantaŭ rivero Czadeczka, dume Trzycatek estas markigo por la plej supera kaj la plej suda parto de la vilaĝo. La nomo Trzycatek devenas el tempoj, kiam ĉi tie troviĝis doganejo sur limo inter Hungara reĝlando kaj Teŝina princlando kaj oni ĉi tie prenis doganon en alteco 30 %. Konsisto de Jaworzynka estis devene ankaŭ Hrčava forŝirita en la jaro 1924 post protestoj de tiea loĝantaro kontraŭ alligo de la regiono al Pollando. Ŝosean komunikon kun la resto de ĉeĥoslovaka teritorio Hrčava akiris nur en la jaro 1965.

La lima punkto inter Jaworzynka, Hrčava kaj Čierne (sude de la domaro Trzycatek) kreas polan-ĉeĥan-slovakan trilandan punkton, kiu esas la plej granda loka turisma allogaĵo, vidu Trilanda punkto de Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]