Silezia Provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Silezia provinco)
Saltu al: navigado, serĉo
Silezia Provinco
Flago Blazono
flago blazono
Situo
ĉefurbo Katowice
areo 12 333,51 km²
nombro de loĝantoj (laŭ stato
30-an de marto 2008)
4 650 300
distriktoj:
Distriktoj
v  d  r
Information icon.svg

Silezia Provinco (pole Województwo śląskie) estas provinco de la nuna ŝtato Pollando. Ĝi situas en suda parto de la lando ĉe limoj de Ĉeĥio kaj Slovakio. Al ĝi apartenas partoj de la historiaj regiono Silezio, kiu ĝis la jaro 1945 apartenis al Germanio, kaj de la historiaj regiono Malgrandpollando, kaj sekve ankaŭ de Galicio. Ĉefurbo de la provinco estas Katowice.

La nuntempa provinco ekestis kadre de la administra reformo de 1999 el la antaŭaj katovica, ĉenstoĥova kaj bielsko-biala vojevodioj. Nun en ĝi loĝas proksimume 4,7 milionoj da loĝantoj sur areo de 12 294 kvadrataj kilometroj, kaj sekve temas pri la plej dense loĝata provinco de la nuna Pollando. La minado de karbo en la 19-a jarcento en la tiutempe germaniaj urboj Kattowitz (Katowice) kaj Gleiwitz (Gliwice) kaŭzis fortan industriigon de la areo ĉirkaŭ tiuj urboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]