Varmia-Mazuria provinco

| Varmia-Mazuria provinco | ||
|---|---|---|
| Vojevodio | ||
| Flago | Blazono | |
| Provincoj de Pollando [+] | ||
| Lando | Pollando | |
| Koordinatoj | 54° N, 21° O (mapo)53.8520.816666666667Koordinatoj: 54° N, 21° O (mapo) | |
| Ĉefurbo | Olsztyn | |
| - koordinatoj | 54° N, 21° O (mapo)53.8520.816666666667Koordinatoj: 54° N, 21° O (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 24 191 km² (2 419 100 ha) [+] | |
| Areo | 24 191 km² (2 419 100 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 1 437 812 [+] (30-a de junio 2016) | |
| Denseco | 59,44 loĝ./km² [+] [+] | |
| ISO 3166-2 | PL-28 | |
![]() |
||
| Varmia-Mazuria provinco | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Varmia-Mazuria Provinco (pole Województwo warmińsko-mazurskie) aŭ mallonge Varmio-Mazurio ekde la jaro 1999 estas unu el la 16 provincoj de Pollando.
Ĝi situas norde kaj havas pecon de marbordo ĉe la Balta maro. La nomo de la provinco devenas de du historiaj regionoj: Varmio kaj Mazurio. La Varmia-Mazuria Provinco formiĝis dum la pola teritoria reformo de 1999, esence de la antaŭaj vojevodioj de Olsztyn (Allenstein), Suwałki kaj Elbląg (Elbing). Individuaj municipoj ankaŭ antaŭe apartenis al la vojevodioj Ciechanów, Ostrołęka kaj Toruń. Historie, la nuna provinco ampleksas precipe la sudan parton de la antaŭa provinco Orienta Prusio de la Germana Regno, kvankam certaj partoj en la ekstrema sudokcidento antaŭ 1945 apartenis al la najbara provinco Okcidenta Prusio de la Germana Regno, kiu jam ekde 1920 kaj 1939 post la traktato de Versajlo estis donitaj al la Dua Pola Respubliko.
La provinco konsistas el 19 distriktoj kaj du eksterdistriktaj urboj. Ĝia ĉefurbo estas Olsztyn. Estas iom malpli ol 1,5 milionoj da loĝantoj.
| ||||||








