Saltu al enhavo

Okcidentpomeria provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidentpomeria provinco
Vojevodio
FlagoBlazono
Provincoj de Pollando [+]

LandoPollando

Koordinatoj54° N, 16° O (mapo)53.615.533333333333Koordinatoj: 54° N, 16° O (mapo)
ĈefurboSzczecin
- koordinatoj54° N, 16° O (mapo)53.615.533333333333Koordinatoj: 54° N, 16° O (mapo) [+]
Akvokolektejo22 896 km² (2 289 600 ha) [+]
Areo22 896 km² (2 289 600 ha) [+]

Loĝantaro1 622 760 [+] (31-a de decembro 2024)
Denseco70,88 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+01:00 [+]
ISO 3166-2PL-32

Okcidentpomeria provinco (Tero)
Okcidentpomeria provinco (Tero)

Okcidentpomeria provinco (Okcidentpomeria Provinco)
Okcidentpomeria provinco (Okcidentpomeria Provinco)
DEC

Map
Okcidentpomeria provinco

Vikimedia Komunejo:  West Pomeranian Voivodeship [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Okcidentpomeria provinco (pole Województwo zachodniopomorskie), ofte simple nomata Okcidenta Pomerio, ekde 1945/1946 estas provinco (historie vojevodio) de Pollando. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la lando ĉe la limo de Germanio kaj ĉe la Balta maro. La ĉefurbo estas Szczecin (germane Stettin). Fine de 2024 en la provinco vivis 1 622 760 loĝantoj[1] sur areo de 22 896 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 71 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Pomeria provinco, Grandpollanda provinco, Lubuŝa provinco, Brandenburgio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, distrikto Antaŭpomerio-Greifswald kaj distrikto Uecker-Randow. Historie la tereno estas inter tiuj, kiujn la Aliancanoj en la Pocdama Konferenco de julio kaj aŭgusto 1945 decidis transdoni de Germanio al la nove fondita komunisma Pola Popola Respubliko, kio praktike signifis forpelon de ĉiuj loĝantoj kaj anstataŭigo de ili per poloj el la antaŭa Pollando. Ŝtata komisiono por trovo de loknomoj ĝis 1946 decidis novajn urbonomojn, stratonomoj ĉiukaze estis ŝanĝitaj, kaj oni decidis kiuj el la forlasitaj publikaj konstruaĵoj estis ne plene detruitaj kaj povis ricevi novajn signifojn. Tial nenio en la administrado de la nuna provinco estas pli aĝa ol 1945/1946.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

La provinco dividiĝas en 18 distriktojn (powiaty), kaj krome ekzistas tri eksterdistriktaj urboj. Tiuj tri urboj poe situas lime respektive centre de distriktoj kiuj portas la nomon de la koncerna urbo, sed la urba teritorio malgraŭ la nomo ne apartenas al la samnoma distrikto.

  1. Szczecin (germane Stettin) 407.260; 301 km²
  2. Koszalin (Köslin) 107.307; 83 km²
  3. Świnoujście (Swinemünde) 40.901; 197 km²
  1. blazono de la distrikto Białogard distrikto Białogard, administra centro Białogard (Belgard) 44 181; 845 km²
  2. blazono de la distrikto Choszczno distrikto Choszczno, administra centro Choszczno (Arnswalde) 44 205; 1 328 km²
  3. blazono de la distrikto Drawsko distrikto Drawsko, administra centro Drawsko Pomorskie (Dramburg) 53 245; 1 764 km²
  4. blazono de la distrikto Goleniów distrikto Goleniów, administra centro Goleniów (Gollnow) 81 189; 1 616 km²
  5. blazono de la distrikto Gryfice distrikto Gryfice, administra centro Gryfice (Greifenberg) 56 216; 1 017 km²
  6. blazono de la distrikto Gryfino distrikto Gryfino, administra centro Gryfino (Greifenhagen) 76 562; 1 870 km²
  7. blazono de la distrikto Kamień distrikto Kamień, administra centro Kamień Pomorski (Cammin) 43 950; 1 003 km²
  8. blazono de la distrikto Kołobrzeg distrikto Kołobrzeg, administra centro Kołobrzeg (Kolberg) 76 562; 725 km²
  9. blazono de la distrikto Koszalin distrikto Koszalin, administra centro Koszalin (Köslin) 64 459; 1 668 km²
  10. blazono de la distrikto Łobez distrikto Łobez, administra centro Łobez (Labes) 33 172; 1 065 km²
  11. blazono de la distrikto Myślibórz distrikto Myślibórz, administra centro Myślibórz (Soldin) 61 949; 1 182 km²
  12. blazono de la distrikto Police distrikto Police, administra centro Police (Pölitz) 86 489; 665 km²
  13. blazono de la distrikto Pyrzyce distrikto Pyrzyce, administra centro Pyrzyce (Pyritz) 36 239; 726 km²
  14. blazono de la distrikto Sławno distrikto Sławno, administra centro Sławno (Schlawe) 52 695; 1 043 km²
  15. blazono de la distrikto Stargard distrikto Stargard, administra centro Stargard Szczeciński (Stargard in Pommern) 118 947; 1 520 km²
  16. blazono de la distrikto Szczecinek distrikto Szczecinek, administra centro Szczecinek (Neustettin) 72 383; 1 766 km²
  17. blazono de la distrikto Świdwin distrikto Świdwin, administra centro Świdwin (Schivelbein) 42 996; 1 093 km²
  18. blazono de la distrikto Wałcz distrikto Wałcz, administra centro Wałcz (Deutsch Krone) 49 705; 1 415 km²

(nombro de loĝantoj kaj areo laŭ stato fine de 2024)[1]

mapo de la provincaj distriktoj
Distriktoj plej granda plej eta
laŭ areo distrikto Gryfino distrikto Police
laŭ nombro de loĝantoj distrikto Stargard distrikto Łobez


kajaka turista akvovojo de la rivereto Gunica en Police-Jasienica
la lumturo de Kołobrzeg

Transporto

[redakti | redakti fonton]

La provinco, lokigita en centra Mezeŭropo, estas bone atingebla de ĉiuj flankoj, aŭte, fervoje kaj ankaŭ boate (precipe per la haveno de Koszalin). Ekzemple jen aparte elstariĝu la fervojlinio Szczecin Dąbie – Sobieradz, pola neelektrizita fervojlinio, lokita entute sur teritorio de la Okcidentpomeria Provinco, kiu havas apartan vikipedian artikolon. Ĝi kunigas stacion Szczecin Dąbie kun Sobieradz (historie Woltersdorf) en la komunumo Gryfino. Nuntempe la linio estas aktiva nur por vara transporto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]