Kołobrzeg
Kołobrzeg | ||
germane: Kolberg | ||
Blazono | ||
Mapo
| ||
---|---|---|
Genitivo de la nomo | Kołobrzegu (pole), Kolbergs (germane) | |
Provinco | Okcidenta Pomerio | |
Distrikto | distrikto Kołobrzeg | |
Komunumo | komunumo Kołobrzeg | |
Speco de komunumo | Urba | |
Urba komunumo | Jes | |
Urborajtoj | 1255 | |
Koordinatoj | 54° 10′ N, 15° 34′ O (mapo)54.16666666666715.566666666667Koordinatoj: 54° 10′ N, 15° 34′ O (mapo) | |
Areo | 25,67 km² | |
Loĝantaro | 46716 (en 2015) | |
Loĝdenso | 1 818 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 78-100 ĝis 78-106 | |
Telefona antaŭkodo | 94 | |
Aŭtokodo | ZKL | |
TERYT | 4324408011 | |
Estro | urbestro Janusz Gromek | |
Adreso de estraro | ul. Ratuszowa 13 | |
Retpoŝto de estraro | prezydent@post.pl | |
Poŝtkodo de estraro | 78-100 | |
Telefono de estraro | 094 352 3750 | |
Fakso de estraro | 094 352 3769 | |
Poŝto de estraro | urzad@um.kolobrzeg.pl | |
Ĝemelaj urboj | vidu maldekstre | |
Komunuma retejo | http://www.kolobrzeg.pl | |
Kołobrzeg [prononcu: Koŭobĵeg] (germane: ĝis 1945 Kolberg, antaŭ 1891 Colberg; kaŝube: Kòlbrzég) estas urbo en provinco Okcidenta Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en ankaŭ samnoma distrikto Kołobrzeg. Fine de 2015 en la urbo vivis 46 716 loĝantoj.


Situo[redakti | redakti fonton]
La urbo situas en norda Pollando ĉe enfluo de la rivero Parsęta [prononco: Parsenta] en Baltan Maron, ĉe la landvojo n-ro 11. La urbo troviĝas inter la du makroregionoj: la Ĉemara Regiono de Szczecin kaj la Ĉemara Regiono de Koszalin.
Kuracloko[redakti | redakti fonton]
Mara banejo kaj kuracloko – multaj kurac- kaj ripozdomoj, subtegmenta naĝejo. En la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj troviĝas fontoj de mineralakvoj, sala fonto kaj kuraca ŝlimo. En Kołobrzeg oni kuracas malsanojn de la supraj spirorganoj kaj de sangocirkulado, artrozon kaj diabeton.
Kulturo[redakti | redakti fonton]
Kołobrzeg estas ankaŭ dinamika kulturcentro – ekde la jaro 1967 okazas tie ĉi Festivalo de Soldata Kanto, funkcias Galerio de Nuntempa Arto, okazas Internaciaj Renkontoj kun Folkloro "Interfolk"; somere okazas pluraj koncertoj de fame konataj kantistoj, muzikistoj kaj kabaredistoj.
Konataj urbanoj de Colberg/Kolberg[redakti | redakti fonton]
Konataj urbanoj de Kołobrzeg[redakti | redakti fonton]
...
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
la urbodistrikto Pankow de Berlino (Germanio)
Barth (Germanio)
Bad Oldesloe (Germanio)
Pori (Finnlando)
Koekelberg (Belgio)
Nexø (Danio)
Nyborg (Danio)
Simrishamn (Svedio)
Delfzijl (Nederlando)
Esperanto[redakti | redakti fonton]
En la urbo aktivas esperantisto: pastro Stanislao Stolc - ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL). En tiu fama kuracloko kuracis sin ankaŭ esperantistoj, ekz. februare 2013 Irena Grochowska (sekretariino de EDE-PL) el Wągrowiec kaj junie-julie 2017 prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra.
- Plaĝa Hotelo kun rozĝardeno, foto el la jaro 1900