Boleslao la 1-a (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Boleslav (apartigilo)
Boleslao la Brava
Reganto de Pollando kaj Bohemio
Boleslao la 1-a, fantazia bildigo de Maciej Miechowita (1519)
Boleslao la 1-a, fantazia bildigo de Maciej Miechowita (1519)
Persona informo
Bolesław I Chrobry
Naskonomo pole Bolesław I. Chrobry
latine Boleslaus
Naskiĝo 967
en Poznano
Morto 17-a de junio 1025
en Gniezno
Tombo Katedralo de Poznano vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Duchy of Poland vd
Familio
Dinastio Piastoj vd
Patro Mjeŝko la 1-a vd
Patrino Dobrava vd
Gefratoj Gunhilda • Sigrid la Fiera • Lambert • Mjeŝko Mjeŝkovic • Świętopełk • Gunzelin, Margrave of Meissen vd
Edz(in)o Judith of Hungary • Emnilda of Lusatia • Oda of Meissen • Henilda von Meissen • Tyra of Denmark • Hodica vd
Amkunulo Predslava Vladimirovna vd
Infanoj Bezprym • Regelinda • Mjeŝko la 2-a de Pollando • Otto Bolesławowic • Matilda, filino de Boleslao • filino de Boleslao la 1-a de Pollando • Q16581023 vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Reganto de Pollando
duko
Dum 992-1000
Antaŭulo Mjeŝko la 1-a
2-a periodo
reĝo
Dum 1000-1025
Sekvanto Mjeŝko la 2-a
Duko de Bohemio
Boleslao la 4-a
Dum 1002-1003
Antaŭulo Vladivoj
Sekvanto Jaromír
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Boleslao la 1-a, nomata "la Brava" (pole Bolesław I. Chrobry, latine Boleslaus; naskiĝis en 967, mortis la 17-an de junio 1025) el la dinastio de Piastoj estis en la jaroj 992-1000 duko de Pollando, en 1003-1004 duko de Ĉeĥio, kaj en 1000-1025 la unua reĝo de Pollando.

Limoj de Pollando dum regado de Boleslao la Brava

Li estis filo de la duko Mjeŝko la 1-a kaj Dubravka de Bohemio, filino de la duko Boleslao la 1-a de Bohemio kaj ekregis en 992 forpelante iom poste sian duonpatrinon kaj duonfratojn.

«Edziĝo de Svjatopolko la 1-a kun filino de Boleslao la Brava, en 1013 aŭ 1014», pentraĵo de Jan Matejko
Pola princo kaj reĝo Boleslao ĉe la Ora Poredego en Kievo tuj post la venko en la Batalo apud la rivero Okcidenta Bugo

Apogis misian agadon de episkopo Adalberto el Prago kaj de benediktana monaĥo Bruno de Querfurt. La martiran morton de la unua (997) kaj lian baldaŭan sanktigon profitis politike por krei en Gniezno eklezian metropolon kaj diocezojn en Krakovo, Vroclavo kaj Kołobrzeg per tio konfirmante plenan memstarecon de Pollando helpe de imperiestro Oto la 3-a. Post lia morto (1002) Bolesław ektroviĝis en konflikto kun lia sekvanto Henriko la 2-a, interbatalante dum la jaroj 1002-1018. Packontrakto de Bautzen / Budziszyn permesis al li aneksi Luzacion. En Merseburg okazis en la jaro 1002 la oficiala Kunveno de Henriko la 2-a kun princoj kaj dukoj. Partoprenis ĝin ankaŭ la pola reĝo Boleslao la 1-a "la Brava". Dum tiu Kunveno okazis laŭ la inspiro de Henriko atenco (nesukcesa) kontraŭ la pola reĝo Boleslao. El tio sekvis multjaraj militoj inter Henriko kaj Boleslao - rezulte en la jaro 1013 okazis Paca Traktato en Merseburg kaj januare en 1018 en Bautzen / Budziszyn okazis la sekva Paca Traktato. Per la Paca Traktato en Budziszyn granda parto de Luzacio, t.e. la regiono de Bautzen / Budziszyn, estis aligita kiel regna feŭdo al Pollando.

En 1018 konkeris Kievon, entronigante sian bofilon Svjatopolko la 1-a. En 1018 aŭ unu jaron poste alligis al la pola ŝtato, perditaj en 981, Ruĝajn Fortikaĵojn. Tuj antaŭ sia morto (1025) kroniĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]