Boleslao la 1-a (Bohemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Boleslav (apartigilo)
Boleslao la 1-a
Reganto de Bohemio
Regado 935-967
Antaŭulo Sankta Venceslao
Sekvanto Boleslao la 2-a
Persona informo
Boleslav I. Ukrutný
Naskiĝo ĉ. 915
en Bohemio
Morto 15-a de julio 972
en Ĉeĥio
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Vratislav la 1-a vd
Patrino Drahomíra ze Stodor vd
Gefratoj Sankta VenceslaoQ97313018 vd
Edz(in)o Biagota vd
Infanoj DobravaBoleslao la 2-a de BohemioKristiano Strachkvas • Mlada vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Boleslao la 1-a nomata La Kruela (ĉeĥe Boleslav Ukrutný; naskiĝis versimile 915, mortis la 15-an de julio 972) estis bohemia princo el la gento de Přemyslidoj, regis ekde 935 ĝis 972, filo de Vratislav la 1-a kaj Drahomíra, malpli aĝa frato de Sankta Venceslao.

De ĉeĥaj historiistoj Boleslao estas rigardata energia kaj pleje sukcesa ĉeĥa reganto, kvankam li versimile atingis la regadon per fratmurdo. Sub lia gvidado firmiĝis ĉeĥa ŝtato kaj li estas ofte rigardata vera fondinto de ĉeĥa ŝtateco.

Milito kun Saksujo[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post la ekregado Boleslav la 1-a rifuzis pagi la pactributon al la Sankta Romia Imperio. La rezulto estis dekkvarjara milito (936 – 950) kun reĝo Oto la 1-a, la sekvulo de Henriko la 1-a, "la Birdisto". Boleslao batalis longe kaj kelkfoje sukcese, tamen fine Oto la 1-a estis pli sukcesa kaj rezulte la tributo estis redaŭrigita. Boleslao tamen verŝajne dependis de la imperio nur formale.

Kun Oto ĉeĥa armeo poste partoprenis la batalon ĉe la rivero Lech (955), kie estis venkitaj hungaraj triboj, okupantaj ĉedanuban malaltaĵon. Boleslao povis rezulte vastigi sian influon orienten.

Ekesto de burgsistemo kaj pragaj denaroj[redakti | redakti fonton]

La pozicio de Přemyslidoj en la meza Bohemio dum la tridekjara Boleslaa regado tiom firmiĝis, ke li povis postuli de la lokaj loĝantoj regulan imposton. Ĝi estis pago por la donata princa protekto. Per la akirataj rimedoj li realigis kaj vivtenis kelkmilan bone armitan bataltaĉmenton. Tiu ĉi militpotenco ebligis al li ekstermi unu post la alia ceterajn princgentojn, kiuj ĝis tiam regadis fortikaĵojn en Bohemio kaj nur simbole dependis de la praga regado. Ĉi tiuj „subreĝoj“ estis pereigitaj kun eble tutaj familioj kaj anstataŭigitaj per princaj administrantoj. Ankaŭ iliaj fortikejoj estis detruitaj, kaj proksime ekestis novaj administraj centroj (Žatec, Starý Plzenec, Sedlec, Bílina, Litoměřice, Mladá Boleslav, Kouřim, Prácheň, Doudleby, Netolice). Pere de tiu burgsistemo Boleslao fine firme regis kaj gvidis la tutan Bohemion. Pro la kruda procedo kontraŭ la ceteraj sendependaj ĉeĥaj princoj kaj ankaŭ eble pro la fratmurdo Boleslao meritis nomon la Kruela.

Boleslao dum sia regado emisiis unuan etan arĝentan moneron, la pragan denaron. Averse aperas nomo BOLESLAVS, dum reverse surskribo BIAGOTAIIII aŭ BIAGOTACOVIIX (Biagota edzino). Tial oni supozas ke la princa edzino nomiĝis Biagota. Kvalite kaj valide la denaroj egalis al ceteraj moneroj de la tiama Eŭropo.

Agresoj[redakti | redakti fonton]

La firmigo de sia povo ebligis al Boleslao komenci agresojn, per kiuj li alligis al si nekonatajn partojn de Silezio, Krakov-regiono kaj eĉ rusajn regionojn. Oriente li najbaris kun la rusa Kieva regno. Ne estas hazardo ke la ekspansio direktis orienten, laŭ la traso de la internacia negoca vojo al Kievo (la traso direktis ĉi tie, post kiam hungaroj ekregis la dekomencan ĉedanuban vojon), kiun Boleslao sukcesis kontroli kaj ekonomie eluzi. La plej grandan utilon alportis negoco pri sklavoj kaj plue raraj teksaĵoj, ĉevaloj k.a. Boleslao ne regis plene la regionojn, nur staris tie fortikaĵoj, kontrolantaj la magistralon kaj eksploatantaj la ĉirkaŭaĵon.

Eklezia politiko[redakti | redakti fonton]

Jam Boleslao la 1-a komencis sin direkti al plua grava politika celo, kiun sukcesis plenumi nur lia filo Boleslao la 2-a, nome propra episkopujo. Tial li subtenis la kulton de sia frato Venceslao – Ĉeĥio devus ekhavi propran sanktulon kaj tiamaniere pligrandigi la eblon akiri episkopejon. Propra episkopujo signifis por ĉeĥa reganto pli gravan postenon sur la internacia kampo kaj same pli grandan politikan kaj eklezian sendependon.

Dum la Boleslaa regado estis fondita la unua monaĥejo en Bohemio. Temis pri virina benediktana abatejo Sankta Georgo en Praga burgo. Abatino iĝis filino de Boleslao Mlada.

Pluan filinon Doubravka-n (en ĉeĥaj tekstoj ŝi aperas kiel Doubravka, sed Kosmas skribas pri ŝi kiel pri „Dobrava, tio signifas Bona“) li edzinigis al la unua historie konata pola princo Mjeŝko la 1-a kaj helpis tiel la kristanigon de Pollando. Li ŝajne pritraktis ankaŭ la fondon de la praga episkopujo, kio okazis nur dum regado de lia filo Boleslao la 2-a.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • LUTOVSKÝ, M. Bratrovrah a tvůrce státu : život a doba knížete Boleslava I. 1. vyd. Praha : Set out, 1998. 162 s.
  • ČECHURA, J.: Lexikon českých panovnických dynastií. Praha, 1996.
  • Čornej, P. kaj aliaj: Evropa králů a císařů, Ivo Železný, 1997
  • Třeštík, D.: Počátky Přemyslovců, Lidové noviny, 1997