Saltu al enhavo

Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oto la 1-a
Persona informo
Otto I der Große
Naskiĝo 23-an de novembro 912 (0912-11-23)
en Wallhausen
Morto 7-an de majo 973 (0973-05-07) (60-jaraĝa)
en Memleben
Tombo Katedralo de Magdeburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio)
Familio
Dinastio Liudolfidoj vd
Patro Henriko la 1-a, la Birdisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Matilda de Ringelheim Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Hedwig de Saksio, Gerberga de Saksio, Thankmar, Henriko la 1-a de Bavario kaj Bruno la 1-a de Kolonjo Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Adelajdo de Italio (951 (Gregoria)–)
Edgita (929–946) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Liutgarde (en) Traduki
 ( Edgita)
Oto la 2-a
 ( Adelajdo de Italio)
William, Archbishop of Mainz (en) Traduki
 ( )
Matilda, abatino de Quedlinburg
 ( Adelajdo de Italio)
Liudolfo, duko de Ŝvabio
 ( Edgita)
Richlind (en) Traduki
 ( Edgita) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Henriko la 2-a de Bavario (nevo)
Conrad I of Burgundy (en) Traduki (bofrato)
Eadgifu of Wessex (en) Traduki (bofratino)
Gerberga de Loreno (nevino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo reganto Redakti la valoron en Wikidata vd
Duko de Saksio
Dum 936–973
Antaŭulo Henriko la 1-a
Sekvanto Bernardo la 1-a
Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio
Dum 936/962–973
Antaŭulo Henriko la 1-a
Sekvanto Oto la 2-a
Reĝo de Italio
Dum 951–973
Antaŭulo Berengaro la 2-a
Sekvanto Oto la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Batalo de Aŭgsburgo, ankaŭ konata kiel Batalo de Lechfeld okazis la 10-a de aŭgusto 955, bildo de la jaro 1457.
Batalo de Andernach, okazis en la 2-a de oktobro 939, inter lotaringianoj kaj germanoj, kie la germanoj venkis.
Imperiestro Otto la 1-a ĉe la Batalo de Lechfeld (910),
bildo de Michael Echter (1812-1879).
La morto de Tankmaro fare de Oto la 1-a.
La Sankta Romia Imperio post la morto de Oto la 1-a. (KGR=Regno, HZT=Duklando, GFT=Graflando)

Oto la 1-a (Wallhausen, 23-a de novembro 912 – Memleben, 7-a de majo 973), ofte konata kiel Oto la Granda, estis la unua imperiestro de la Sankta Romia Imperio de 962 ĝis sia morto, kaj ankaŭ reĝo de Italio, reĝo de Germanio, kaj duko de Saksio. Li estis la filo de reĝo Henriko la 1-a de Germanio kaj Matilda de Ringelheim.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Post la morto de sia patro, li estis kronita reĝo de Germanio en Aachen, en 936, laŭ la karolida tradicio. En 955, ĉe Lechfeld en Germanio, Oto la 1-a komandis la germanajn armeojn, kiuj tute venkis la hungarojn, popolon de eŭrazia origino (duonnomada), kiu disvastigis teruron en Okcidenta Eŭropo.

Li estis probable la unua imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kronita de papo Johano la 12-a, en 962, (kvankam Karolo la Granda estis kronita imperiestro, en 800, lia imperio disfalis pro disputoj inter siaj posteuloj por la sinsekvo, kaj post la murdo de Berengaro el Friulo, en 924, la imperia trono restis vaka dum preskaŭ kvardek jaroj).

Komenco de la regado

[redakti | redakti fonton]

Oto sukcedis sian patron kiel reĝon de la Ĝermanoj en 936. Ĉe sia kronada bankedo, Oto devigis aliajn kvar dukojn de la imperio (la dukoj de Frankonio, Ŝvabio, Bavario kaj Loreno) servi lin kiel siaj personaj atendantoj, sekvante la karolidan tradicion. Tiel, de la komenco de sia regado, li indikis, ke li estis la posteulo de Karolo la Granda, kies lastaj heredantoj en Orienta Frankio mortis en 911, kaj ke li posedis la subtenon de la germana eklezio, kun ĝiaj potencaj episkopoj kaj abatoj.

Oto intencis domini la eklezion kaj uzi ĝin kiel unuigan institucion en la germanaj landoj por establi teokratian imperian potencon. La eklezio ofertis riĉecon, militan potencon, kaj sian monopolon pri edukado. La imperiestro ofertis potencon kaj protekton kontraŭ la nobeloj.

En 936, Oto nomumis Hermann Billung (900-973) kiel Margrafon, donante al li aŭtoritaton super markio norde de la rivero Elbo inter la saksa limo kaj la rivero Peene. Kiel milita guberniestro, Hermann ĉerpis tributon de la Polabiaj slavoj, kiuj loĝis en la areo kaj ofte batalis kontraŭ la okcidentslavaj triboj de la Lutici, la Obotritoj, kaj la Vagroj. La nomumo de Hermann kolerigis lian fraton, grafon Wichmann la maljunan.

Kiel la pli maljuna kaj pli riĉa el la du, Wichmann kredis, ke lia postulo je la posteno estis supera al tiu de lia frato. Krome, Wichmann estis parenca per geedzeco al la vidvina reĝino Matilda (894-968). En 937, Oto plue ofendis la nobelaron subtenante Geron la 1-an (900-965) por sukcedi sian pli maljunan fraton Zigfridon (895-937) kiel Grafon kaj Margrafon de vasta limregiono ĉirkaŭ Merseburgo la Vendoj en la malsupra Saale. Lia decido frustris Tankmaro (908-938), la duonfraton de Oto kaj kuzon de Zigfrido, kiu sentis, ke li havas pli grandan rajton je la subteno.

En 938, riĉa arĝentovejno estis malkovrita en Rammelsberg en Saksio. La minerala riĉeco helpis financi la agadojn de Oto dum lia regado.

Ribelo de la Dukoj

[redakti | redakti fonton]

La komenco de la regado de Oto la 1-a estis markita per serio da dukaj ribeloj. En 938, Eberhardo, la nova Duko de Bavario, rifuzis rekoni lin. Post kiam Oto detronigis lin favore al sia onklo Bertoldo (900-947), Eberhardo de Frankonio iniciatis ribelon, helpata de la saksa nobelaro, kiu provis anstataŭigi lin per lia pli maljuna duonfrato Tankmaro (filo de la unua edzino de Henriko, Hateburga).

Kvankam Oto venkis kaj mortigis Tankmaron, la ribelo daŭris la sekvan jaron kiam Gilberto, Duko de Loreno (890-939), ĵuris fidelecon al Reĝo Ludoviko la 4-a de Frankio. Dume, la pli juna frato de Oto, Henriko, konspiris kun la episkopo Frederiko de Majenco por asasini lin. La ribelo finiĝis en 939 per la venko de Oto ĉe la Batalo de Andernach, kie la Dukoj de Frankonio kaj Loreno pereis.

Henriko fuĝis al Frankio, kaj Oto respondis subtenante Hugon la Grandan (895-956) en lia kampanjo kontraŭ la franka trono. Sed en 941, Oto kaj Henriko repaciĝis danke al la klopodoj de ilia patrino. La sekvan jaron, Oto forlasis Frankion post kiam Ludoviko rekonis la situacion.

Por eviti pliajn ribelojn, Oto aranĝis, ke ĉiuj gravaj duklandoj en la germana Regno apartenu al proksimaj membroj de sia familio. Li konservis la vakan duklandon de Frankonio kiel sian personan feŭdon kaj donis la duklandon de Loreno al Konrado la Ruĝa (922-955).

Konrado poste edziĝis kun sia filino Luitgarda (931=953). Dume, Oto aranĝis, ke lia filo Liudolfo (930-957) edziĝu kun Ida, la filino de la duko Hermann de Ŝvabio (899-949), kaj heredu ĉi tiun duklandon kiam Hermann mortis en 949. Simila aranĝo rezultis ke Henriko fariĝis duko de Bavario, en 949.

Reĝo Ludoviko la 4-a de Frankio edziĝis kun la fratino de Oto, Gerberga (913-969), en 939, kaj Liudolfo, la filo de Oto, edziĝis kun Ida (934-986), filino de Hermann la 1-a, duko de Ŝvabio, en 947. La unua dinastie ligis la reĝan familion de Okcidenta Frankio al tiu de Orienta Frankio, kaj la dua certigis la sinsekvon de sia filo al la duklando de Ŝvabio, ĉar Hermann ne havis infanojn.

La planoj de Oto realiĝis tiam kiam, en 950, Liudolfo fariĝis Duko de Ŝvabio kaj, en 954, la nevo de Oto, Lotario de Frankio, fariĝis reĝo.

La 29-an de januaro 946, lia edzino Edgita mortis subite kun la aĝo de 35 jaroj, kaj Oto enterigis sian edzinon en la Katedralo de Magdeburgo.

Eksterlandaj Rilatoj

[redakti | redakti fonton]

La dua provo de Ludoviko la 4-a regi Lorenon en 940 baziĝis sur lia supozebla pretendo esti la rajta Duko de Loreno pro sia edziĝo al Gerberga de Saksio, la fratino de Oto kaj la vidvino de Gilberto, Duko de Loreno. Oto ne agnoskis la pretendon de Ludoviko la 4-a kaj nomumis sian fraton Henriko kiel Dukon.

Por solvi la demandon pri kontrolo super la Arkidiocezo de Reims, Oto kunvokis sinodon en Ingelheim la 7-an de junio 948. La asembleon ĉeestis pli ol 30 episkopoj, inkluzive de ĉiuj ĉefepiskopoj de Germanio-demonstraĵo de la forta pozicio de Oto kaj en la orienta kaj en la okcidenta Frankio.

La sinodo konfirmis la nomumon de Artaldo fare de Oto kiel Ĉefepiskopo de Reims, kaj Hugo estis avertita respekti la reĝan aŭtoritaton de sia reĝo. Sed nur en 950 la potenca vasalo akceptis Ludovikon la 4-an kiel reĝon; la kontraŭuloj ne plene repaciĝis ĝis marto 953.

La 11-an de julio 937, Rudolfo la 2-a mortis, kaj Hugo de Provenco, la Reĝo de Italio kaj ĉefa hejma malamiko de Rudolfo la 2-a (880-937), postulis la tronon de Burgonjo. Oto intervenis en la sinsekvo, kaj kun lia subteno, la filo de Rudolfo la 2-a, Konrado de Burgonjo (925-993), sukcesis certigi la tronon. Burgonjo fariĝis integra, sed formale sendependa, parto de la influosfero de Oto kaj restis pace kun Germanio dum lia regado.

Kampanjoj en Italio kaj Orienta Eŭropo

[redakti | redakti fonton]

Dum ĉi tiu rakonto disvolviĝis en la teritorio, kiu fariĝus Germanio, Italio falis en politikan kaoson. Kun la morto (950), eble per veneniĝo, de Lotaro de Arles, la italan tronon heredis virino, Adelajdo de Italio (931-999), respektive filino, bofilino kaj vidvino de la lastaj tri reĝoj de Italio.

Loka nobelo, Berengaro de Ivreo (899-966), deklaris sin reĝo de Italio, kidnapis Adelajdon, kaj provis legitimi sian regnon devigante Adelajdon edziniĝi al sia filo Adalberto (932-971). Tamen, Adelajdo sukcesis eskapi al Kanoso kaj peti germanan intervenon. Liudolfo kaj Henriko sendepende invadis Italion por profiti de la situacio, sed en 951, Oto frustris la ambiciojn de sia filo kaj frato invadante Italion mem.

Li estis bonvenigita de la itala nobelaro, alprenis la titolon de Reĝo de la Longobardoj, kaj en 952 devigis Berengaron kaj Adalberton rekoni lin, permesante al ili regi Italion kiel liaj vasaloj. Vidvo ekde 946, Oto mem edziĝis al Adelajdo.

Kiam Adelajdo naskis filon, Liudolfo timis pri sia pozicio kiel heredanto de Oto. En 953, li ribelis kune kun Konrado la Ruĝa kaj la Ĉefepiskopo de Majenco. Kvankam Oto komence sukcesis restarigi sian aŭtoritaton en Loreno, li estis kaptita dum atakado de Majenco, kaj la sekvan jaron la ribelo disvastiĝis tra la regno. Tamen, Konrado kaj Liudolfo eraris alianciĝante kun la hungaroj.

Ampleksa rabado en suda Germanio fare de la hungaroj en 954 igis la germanajn nobelojn unuigi sin, kaj ĉe la Konvencio de Auerstadt, Konrado kaj Liudolfo perdis siajn titolojn kaj la aŭtoritato de Oto estis restarigita. En 955, li plifortigis sian aŭtoritaton forpelante la hungarajn fortojn ĉe la Batalo de Lechfeld (10-an de aŭgusto, 955) kaj la Obotritojn ĉe la [[:de: Schlacht an der Raxa|Batalo de Recknitz]] (16-an de oktobro, 955).

Kiel ŝlosila elemento de sia enlanda politiko, Oto provis plifortigi la ekleziajn aŭtoritatojn, precipe episkopojn kaj abatojn, je la kosto de la sekulara nobelaro, kiu minacis lian potencon. Por kontroli la fortojn reprezentitajn de la Eklezio, Oto konstante uzis tri instituciojn.

Unu estis la reĝa investituro de episkopoj kaj abatoj. "Sub ĉi tiuj cirkonstancoj, klerikalaj elektoj fariĝis nura formalaĵo, kaj la reĝo plenigis la episkopejon per siaj propraj parencoj kaj lojalaj oficistoj, kiuj ankaŭ estis nomumitaj kiel abatoj de la plej gravaj monaĥejoj". La dua institucio estis pli establita en la Oto-regataj teritorioj: la ekleziaj posedaĵoj (Eigenkirchen).

En la germana juro, ĉiu strukturo konstruita sur la tereno de nobelo apartenis al tiu nobelo, krom se eksplicite specifita alie. Oto kaj lia kancelario agreseme reprenis rajtojn super granda parto de la preĝejaj kaj monaĥejaj terenoj. La tria instrumento de la Oto-regata potenco estis la advocatus-sistemo (germane: Vogt). La "advocatus" estis la sekulara administranto de eklezia tero, kiu havis rajtojn rilate al parto de agrikultura produktado kaj aliaj enspezoj, kaj respondeca pri sekureco kaj ordo. Tiu titolo ne estis hereda kaj estis tenata nur tiel longe kiel aprobita de la imperiestro, kiun li servis.

Oto provizis grandajn terpecojn al episkopejoj kaj abatejoj, super kiuj sekularaj aŭtoritatoj ne povis postuli impostojn nek havi juran jurisdikcion.

Kiel ekstrema ekzemplo, kiam Konrado la Ruĝa perdis sian titolon de duko, Oto nomumis sian fraton Bruno la 1-a, jam Ĉefepiskopo de Kolonjo, kiel la novan Dukon de Loreno. Oto la 1-a fondis plurajn episkopejojn en la landoj, kiujn li konkeris de la Vendoj kaj aliaj slavaj popoloj ĉe siaj orientaj limoj.

Ĉar Oto la 1-a persone nomumis episkopojn kaj abatojn, lia centra aŭtoritato fortiĝis, kaj la superaj klasoj de la germana eklezio funkciis iel kiel parto de la imperia burokratio. Konfliktoj pri ĉi tiuj potencaj episkopejoj fare de la posteuloj de Oto kaj la kreskanta potenco de la papeco dum la Gregoria Reformo poste kondukus, en la 11-a jarcento, al la Investitura Polemiko kaj la kolapso de la centra aŭtoritato en Germanio.

Renesanco dum lia regado

[redakti | redakti fonton]

Limigita renesanco de la artoj kaj arkitekturo estis sponsorita de Oto kaj liaj tujaj posteuloj. La "Renesanco de Oto" manifestiĝis en la restarigo de kelkaj katedrallernejoj, kiel tiuj de Bruno la 1-a, ĉefepiskopo de Kolonjo, kaj en la produktado de prilumitaj manuskriptoj, la plej granda arta formo de tiu epoko, el kelkaj scriptoria, kiel tiu de la Abatinejo Quedlinburgo, fondita de Oto en 936.

La abatejoj kaj la imperiestra kortego fariĝis centroj de spirita kaj religia vivo, gvidataj de la ekzemplo pri la virinoj de la reĝa familio. Skandaligita de la stato de la liturgio en Romo, Oto mendis la unuan Pontifikan Libron en la historio, liturgian libron enhavantan preĝojn kaj ritojn. La kompilaĵon de la Romano-Ĝermana Pontifikalo, kiel ĝi nun nomiĝas, estis kontrolita de ĉefepiskopo Vilhelmo de Majenco (929-968).

Imperia Titolo

[redakti | redakti fonton]

Komence de la 960-aj jaroj, Italio denove troviĝis en politika tumulto, kaj kiam Berengario okupis la nordan Papan Ŝtaton, papo Johano la 12-a petis la helpon de Oto. Oto revenis al Italio, kaj la 2-an de februaro 962, la papo kronis lin imperiestro. Dek tagojn poste, la Papo kaj la Imperiestro ratifis la Diploma Otonianum, laŭ kiu la Imperiestro fariĝis la gardanto de la sendependeco de la Papa Ŝtato.

Ĉi tio estis la unua efika garantio de ĉi tiu protekto ekde la Karolida Imperio. Post kiam Oto forlasis Romon kaj rekonkeris la Papan Ŝtaton de Berengario, Johano la 12-a timis la potencon de la Imperiestro kaj sendis diplomatojn al la hungaroj kaj la Bizanca Imperio por formi ligon kontraŭ Oto. En novembro 963, Oto revenis al Romo kaj kunvokis sinodon de episkopoj, kiuj detronigis Johanon kaj kronis Leonon la 8-an, tiutempe laikon, kiel papon.

Kiam la imperiestro forlasis Romon, tamen, civila milito eksplodis en la urbo inter tiuj, kiuj subtenis la imperiestron kaj tiuj, kiuj subtenis Johanon. Johano revenis al la potenco meze de multe da sangoverŝado kaj ekskomunikis tiujn, kiuj detronigis lin, devigante Oto-n reveni al Romo por la tria fojo kaj detronigi Papon Benedikto la 5-a en julio 964 (Johano mortis du monatojn antaŭe). Ĉi-okaze, Oto sukcesis persvadi la civitanojn de Romo promesi ne elekti papon sen imperia aprobo.

Oto malsukcese atakis sudan Italion plurfoje inter 966 kaj 972. En 967, li donis la Duklandon de Spoleto al Pandulfo, la Ferkapa, princo de Benevento kaj Kapuo, potenca aliancano en la Mezzogiorno. La sekvan jaron (968), Oto transdonis la sieĝon de Bari al la komando de Pandulfo, sed la aliancita duko estis kaptita ĉe la Batalo de Bovino (869) fare de la bizancanoj.

En 972, la bizanca imperiestro Johano la 1-a Tzimiskes agnoskis la imperian titolon de Oto kaj konsentis pri geedziĝo inter la filo kaj heredanto de Oto, Oto la 2-a, kaj lia nevino Teofana Skleraina. Pandulfo estis liberigita.

Post sia morto en 973, Oto estis entombigita apud sia unua edzino Edgita de Wessex en la Katedralo de Magdeburgo.

Familiaj Rilatoj

[redakti | redakti fonton]

Oto estis la filo de Henriko la Birdisto (876-Kvedlinburgo, Memleben, Saksio, la 2-a de julio 936), Reĝo de la germanoj, kaj Matilda de Ringelheim (ĉ. 895-14-an de marto 968). Li edziĝis pli ol unufoje, unu el liaj geedziĝoj estante kun Edgita de Vesekso (910-26-an de januaro 946), filino de Reĝo Eduardo de Vesekso kaj Elfreda (899-919), kun kiu li havis:

Lia dua edziĝo estis kun Adelajdo de Italio (931-16-a de decembro, 999), filino de Rudolfo la 2-a de Burgonjo (880-11-a de julio, 937), reĝo de Supra Burgonjo, reĝo de Italio inter 922 kaj 925 kaj reĝo de Malsupra Burgonjo de 930 ĝis sia morto, kaj Berta de Ŝvabio (907-966), kun kiu li havis:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]