Sankta Romia Imperiestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopioj de la krona juvelaro.

La Imperiestro de la Sankta Romia Imperio, ankaŭ mallonge nomata Sankta Romia Imperiestro, (historie Romanorum Imperator "Imperiestro de Romanoj") estis la reganto de la Sankta Romia Imperio. El aŭtokratio en Karolida epoko la titolo evoluis al elektomonarkio kies estro estis elektita fare de la Princelektistoj. Ĝis la Reformacio la imperiestro elektita (imperator electus) postulis kronigon fare de la Papo antaŭ havigi al si la imperian titolon.

La titolo estis tenita en kongruo kun la regado de la Reĝlando Germanio kaj la Reĝlando Italio (Imperia Norda Italio).[1][2][3] Laŭ teorio, la Sankta Romia Imperiestro estis primus inter pares (unua inter samuloj) inter aliaj romkatolikaj monarkoj; praktike, Sankta Romia Imperiestro estis nur tiom forta kiom lia armeo kaj aliancoj faris lin.

Variaj reĝaj familioj de Eŭropo, je diferencaj epokoj, efektive iĝis heredaj tenantoj de la titolo, partikulare en postaj epokoj la Habsburgoj. Post la Reformacio multaj el la koncernaj ŝtatoj kaj plej el tiuj en Germanio estis Protestantaj dum la Imperiestro pluestis katoliko. La Sankta Romia Imperio esti dissolvita de la lasta imperiestro (kiu iĝis simple imperiestro de Aŭstrio) kiel rezulto de la falo de la politika ento dum la Napoleonaj Militoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Hamish Wilson, The Holy Roman Empire, 1495–1806, MacMillan Press 1999, London, paĝo 2
  2. Erik von Kuehnelt-Leddihn: The Menace of the Herd or Procrustes at Large – Page: 164
  3. Robert Edwin Herzstein, Robert Edwin Herzstein: The Holy Roman Empire in the Middle Ages: universal state or German catastrophe?