Monteto Bořeň havas dumvide de nordokcidento karakterizan silueton de kuŝanta leono
Bílina estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Norda Bohemio, en Regiono Ústí nad Labem, distrikto Teplice, sur la samnoma rivero. En 2025 ĝi havis 14 497 loĝantojn.
Konata pro sia banloko Lázně Kyselka. Ekde 1992 la historia urbocentro estas proklamita kiel urba monumentzono.