Křesín
Křesín | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 410 02 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 325 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 24′ N, 13° 59′ O (mapo)50.39460213183113.980820874246Koordinatoj: 50° 24′ N, 13° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 171 m [+] | ||
Areo | 9,799903 km² (97 9.9 903 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Křesín (Krĵesin) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en regiono Ústí nad Labem, en distrikto Litoměřice, troviĝanta proksimume 4 km okcidente de Libochovice. La vilaĝo konsistas el 2 partoj: Křesín kaj Levousy. En la vilaĝo loĝas 325 loĝantoj (2023).
Historio[redakti | redakti fonton]
Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el jaro 1226. Laŭ malnova mito pri Oldřich (Oldrĵiĥ) kaj Božena (Boĵena) el la vilaĝo devenis Božena (filino de senjoro Křesín). Kiam Božena lavis tolaĵon en rojo, tiam hazarde preterveturis kavaliro Oldřich. Ĉarmigita de ŝia beleco li forŝtelis ŝin kaj poste li prenis ŝin kiel edzinon.
Memoraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Gotika preĝejo de Sankta Venceslao el 14-a jarcento
- Krucifiksoj (malnovaj krucoj)