Mariánské Radčice (germaneMaria Ratschitz) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Ĝi situas proksimume 5 km sudoriente de urbo Litvínov. Ĝia konsisto estas ankaŭ teritorio de eksa Libkovice, kio estas dume lasta municipo, kiu estis en tiu ĉi regiono likvidita en konekso kun minado de brunkarbo. Vivas ĉi tie 460 loĝantoj (2024).
Mariánské Radčice fariĝis en periodo de la minado de karbo savloko por etaj memorindaj konstruaĵoj kaj objektoj el la ĉirkaŭaj municipoj kaj el pli malproksimaj lokoj. Estis ĉi tien transloĝigita krom aliaj kolono de sankta Laŭrenco, statuo de sankta Johano Nepomuka, statuo de sankta Felikso kaj dia torturo (ĉio el Holešice); statuo de Madono en ambitoj (el Kamenná Voda); soklo kun reliefo de Madono (el Velké Březno); kolono de La plej snkta Triunuo, dia torturo, kolekto de du pentaj krucoj, altaro de sankta Johano Nepomuka (el Dřínov), du tomboŝtonoj de familio Hochhauseridoj (el Albrechtice).